*amel/o PV

*amelo

Substanco ordinare tirita el grenoj, uzata por rigidigi tolaĵon aŭ densigi bakaĵojn kaj saŭcojn.
angle:
 starch
beloruse:
 крухмал
bretone:
 ampez
bulgare:
 нишесте
ĉeĥe:
 škrob (polysacharid)
france:
 amidon
germane:
 Stärke
hebree:
 עמילן
hispane:
 almidón
hungare:
 keményítő
nederlande:
 stijfsel, zetmeel
perse:
 نشاسته
portugale:
 amido
ruse:
 крахмал
slovake:
 škrob, škrobová múčka
slovene:
 škrob
svede:
 stärkelse
ukraine:
 крохмаль

ameli, amelumi

(tr)
Enŝmiri aŭ enmiksi amelon: jam de tre longe uziĝas la kolumoj amelitaj [1]; supre estis du amelumitaj blankaj kufoj [2].
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 44a, p. 636a
2. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
beloruse:
 крухмаліць
bretone:
 ampezañ
ĉeĥe:
 naškrobit, škrobit
france:
 amidonner
germane:
 stärken
hispane:
 almidonar
perse:
 نشاسته زدن (آشپزی)، آهار زدن
slovake:
 škrobiť

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.