arakid/o PV , araĥid/o
arakido, araĥido
- 1.
Genro el familio fabacoj
(Arachis);
herbo,
kies oleriĉaj guŝoj maturiĝas
en la tero:
[en] la rakonto pri diablo kaj terkulturisto […] ili
dividas rikolton je supraĵoj kaj malsupraĵoj, kaj komence la diablo ricevas
supraĵojn de arakidoj kaj poste malsupraĵojn de maizo
[1].
- 2.
La manĝebla grajno de la specio
ternukso1:
helpe de la pluvo, la kamparanoj produktas maizon, arakidon, maniokon aŭ rizon
[3];
tiom genia aparato ne estas produktebla kaj aĉetebla kontraŭ kelkaj arakidoj
[4];
araĥida oleo
[5];
araĥido-kapa cikado
[6].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru ternukso.
1.
Monato, Nikolao Gudskov: Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj
2. Lordtct, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_pintoi.jpg
3. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu
4. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 30
5. Vikipedio, Arakida oleo
6. Wouter F. Pilger: PPL Insektoj
7. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_hypogaea_004.JPG
2. Lordtct, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_pintoi.jpg
3. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu
4. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 30
5. Vikipedio, Arakida oleo
6. Wouter F. Pilger: PPL Insektoj
7. H. Zell, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Arachis_hypogaea_004.JPG
- angle:
- peanut
- beloruse:
- арахіс
- bulgare:
- фъстък
- ĉeĥe:
- arašíd, burský oříšek, podzemnice olejná
- ĉine:
- 1. 花生 [huāshēng] 2. 花生糖 [huāshēngtáng], 地豆 [dìdòu], 落花生 [luòhuāshēng], 土豆 [tǔdòu], 带壳花生 [dàikéhuāshēng], 帶殼花生 [dàikéhuāshēng]
- france:
- arachide, cacahuète
- germane:
- Erdnuss
- hebree:
- בֹּטֶן
- hispane:
- cacahuate
- hungare:
- amerikai mogyoró, búrmogyoró, földimogyoró
- indonezie:
- kacang
- japane:
- ラッカセイ
- katalune:
- cacauet
- latinece:
- 1. Arachis
- pole:
- orzeszki ziemne, arachidy, fistaszki
- rumane:
- alune de pământ
- ruse:
- арахис, земляной орех
- slovake:
- arašid, búrsky orech
- tibete:
- སྦ་ཏམ་
- turke:
- yer fıstığı
- ukraine:
- арахіс
administraj notoj
~o, ~o:
Mankas verkindiko en fonto.