1anten/o PV
anteno 
- 1.
↝
Palpaj fadenformaj organoj troviĝantaj sur la
kapo de multaj insektoj kaj krustuloj:
insekto brile nigra-blanka kun longaj striitaj
antenoj[1].
- 2.
Longa kaj fleksebla stango, kiun oni fiksas al mezo aŭ
supro de
masto por teni triangulan velon.
- 3.
↝

Konduko, plej ofte el drato, por disradiadi la ondojn de
radioelektra sendstacio aŭ por kaptadi la ondojn de aliaj
radiostacioj:
oni nuntempe povas ricevi ankaŭ per anteno la turkan
stacion
rekte de satelito[2].
1.
Stefan Maul: Surprizo el ligna
kesto, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p.
21a2.
Gvd: Elkabligite, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 7a
- angle:
- 1. antenna, feeler 3. antenna, aerial
- beloruse:
- 1. антэна, вусік 3. антэна
- ĉeĥe:
- tykadlo hmyzu
- france:
- antenne
- germane:
- 1. Fühler 2. Rahe 3. Antenne
- hebree:
- 1. מחוש 3. משושה, אנטנה
- hispane:
- 1. antena 3. antena
- hungare:
- 1. csáp, tapogató 2. vitorlarúd, árbocrúd 3. antenna
- itale:
- 1. antenna 3. antenna
- pole:
- 1. czułek 3. antena
- ruse:
- 1. антенна, сяжок, усик 2. рей, рея 3. антенна
- slovake:
- tykadlo hmyzu 1. tykadlo 2. rahno 3. anténa
- svede:
- 1. antenn 3. antenn