*argil/o

*argilo

Glueca knedebla tero, konsistanta el alumino kaj silico, el kiu oni faras brikojn, tegolojn, vazojn, statuetojn kc: malfacila laboro super argilo kaj brikoj [1]; potfaristo piedpremas argilon [2]; miksi pajlon kun argilo [3]; rusa vilaĝo kun malgrandaj grizaj dometoj el ligno aŭ argilo [4]; grandega statuo [kies] piedoj estis parte el fero, parte el argilo, […] ŝtono […] frakasis ilin [5]; (figure) vi estas homo el alia argilo, kaj tial ne tedu per ili vin mem [6]. VD:fajenco1
trabfakaĵo supre kun argilbrikoj, malsupre ŝimirita per argilo
CC BY-SA 2.0  [7]
angle:
clay
beloruse:
гліна
bretone:
pri
ĉeĥe:
hlína, jíl
france:
argile
germane:
Lehm, Ton (Erde)
hebree:
חימר
hispane:
arcilla
hungare:
agyag
japane:
粘土 [ねんど], 陶土 [とうど]
nederlande:
leem
pole:
glina
portugale:
argila
ruse:
глина
slovake:
hlina, íl
svede:
lera
taje:
ดินเหนียว
tokipone:
kiwen
ukraine:
глина

argila

El argilo: la pastro prenos sanktan akvon en argila vazo [8]; [ili] loĝas en argilaj dometoj [9]; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj [10]; [li] konstruis post la altaro malgrandan argilan fajrujon [11]; ekvidante tri argilajn cilindretojn, kuŝantajn sur la tablo, ŝi demandis: – kiu sciigis vin [12]? fruaj ekzemploj pri skribado estas sur argilaj tabuloj trovitaj pasintjare en Egiptio kaj [kiuj] datiĝas je 3300-3200 a.K. [13]; por pot' argila, poto fera estas najbaro danĝera PrV .
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:17
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:19
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
11. Internacia krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIII
13. A. Giridhar Rao: La plej frua skribo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 12a
angle:
clay
beloruse:
гліняны
bretone:
-pri, priek
ĉeĥe:
hliněný, jílový
france:
d'argile, argileux
germane:
lehmig
hispane:
arcilloso
hungare:
agyag-, cserép-, kő- (pl. edény)
nederlande:
lemen
pole:
gliniany
ruse:
глиняный
slovake:
hlinený, ílový

argilaĵo

Aĵo el modlita, muldita aŭ tornita argilo, ofte sekigita aŭ bakita: nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon [14]; ĉiuflanke, ni vidis homojn fabrikante tasojn, pelvojn, kaj botelegojn ĉiaforme […] tio estas la argilaĵo, kiu [estas] la ĉefkomercaĵo en tiu parto monda [15]; arkitekturaj argilaĵoj (tegment-tegoloj, brikoj kaj akvotuboj) [16]. VD:ceramikaĵo, fajencaĵo
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:23
15. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto V
16. Bernard Golden: Ĉina ceramika historio (Zhao Hongsheng, Ĉina ceramiko), Monato, jaro 1995a, numero 8a, p. 22a
angle:
clay object
beloruse:
гліняны выраб
bretone:
priaj
france:
objet en argile
germane:
Lehmzwerk, Keramik (aus Lehm)
hebree:
טיט
hungare:
cserépáru
japane:
粘土細工 [ねんどさいく], 土器 [どき], 陶器 [すえき]
nederlande:
lemen voorwerp
pole:
wyrób gliniany
ruse:
изделие из глины

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.