taŭz/i PV
taŭzi
(tr)
agiti,
hirtigi,
konfuzi,
ŝiri,
vila
-
Tiri, skui ion pli-malpli molan,
ŝanĝante ĝian formon.
- a)
-
Tirskue aŭ ĉife disigi, tordi,
misformi:
ŝi embarase taŭzas la pajloĉapelon en la manoj
Metrop
;
li tusetadis kaj senbezone taŭzis la manuskripton
[1];
rompante la ungojn mi disŝiradis la kajerojn […] kaj per la fajrohoko
taŭzis la foliojn
[2].
pluki
- b)
-
Tirskue malimpliki harojn,
fadenojn aŭ similan konfuzitaĵon:
taŭzi lanon, ĉevalharojn, matracon;
ŝiaj etaj […] manetoj, kiel tenerige ili iras al la haroj, kiel
am-veke ili taŭzas la senkomparajn buklojn
[3]!
la fakulo taŭzis sian mentonon, dum liaj lipoj elstaris iom paŭte kaj lia tuta
vizaĝo esprimis pripensadon
[4].
frizi, hirtigi, kombi, krispigi
- c)
- (figure) Kvazaŭ tirskue mistrakti iun: tiu ĝenas min, li taŭzas mian kvieton, ĉu li ne povas mortaĉi silente sen ĝeni la aliajn [5].

- angle:
- tousle
- beloruse:
- мяць, камечыць, лахмаціць, торгаць, чапляцца
- bulgare:
- 1.a разбърквам
- france:
- 1.a décoiffer, déranger, ébouriffer, écheveler 1.b agiter (p. ex. cheveux), secouer (p. ex. cheveux) 1.c secouer (quelqu'un)
- germane:
- 1.a zerzausen, verdrehen, zerwühlen 1.b zausen 1.c strapazieren
- hungare:
- 1.a kuszál, borzol, zilál, kócol 1.b tilol 1.c rángat, cibál
- itale:
- 1.a strapazzare, spettinare, disordinare, rabbuffare, arruffare, scompigliare 1.b strigliare, sgrumare, pettinare (sgrumare con le dita), ravvivare (sgrumare), sprimacciare 1.c strigliare, strapazzare, scompigliare
- nederlande:
- 1.a verfromfaaien 1.b in de war brengen (v.haar) 1.c ruw behandelen
- pole:
- 1.a szarpać, tarmosić, targać, potargać 1.b czochrać, rozczochrać, targać, potargać 1.c szarpać, tarmosić
- portugale:
- 1.a desalinhar
- ruse:
- 1.a приводить в беспорядок, мять, комкать, трепать 1.b ерошить, взъерошить , трепать, растрепать 1.c тормошить, трясти
- ukraine:
- приводити в безладдя, м’яти, бгати, тріпати