*incit/i
*inciti
(tr)
- 1.
-
(iun)
Eksciti ties koleron:
ili incitis Min per ne-dio, [...]
tial Mi incitos ilin per ne-popolo
[1];
ne incitu [la anĝelon],
ĉar li ne pardonos vian pekon
[2];
la princo volas inciti nin per sia favoratino
[3];
urson evitu, duonpatrinon ne incitu
PrV
;
la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj
[4];
diskuti per incitita voĉo (voĉo de
incitito).
ĉagreni,
defii,
iriti,
piki,
provoki,
spiti.
Rim.: En la bibliaj ekzemploj la kolero fontas el la ĵaluzo de Dio. En pli moderna lingvaĵo la kolero aperas ofte kiel sekvo de vortaj atakoj: pikoj, mokoj ks.
- 2.
- (beston) Suferigi ĝin por vigligi ĝian agresemon: inciti hundon, abelojn; (figure) abelujon ne incitu, amason ne spitu PrV ; la dresisto [...] senĉese incitis la serpentojn [5]; [la virbovo] komencis persekuti la lancistojn, kiuj incitis lin per pikado [6]; (figure) lia modesteco estis incitilo por liaj malamikoj. turmenti.
- 3.
- Malmilde instigi, senkaŝe instigi al malbono: inciti koleron, senton, ĵaluzon, fieron [7], envion, deziron, pasion, kverelon, ribelon; ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado [8]; malbone kaŝita ŝteliston incitas PrV ; mi vidas, ke mia silento incitas vian malŝaton; Li incitis Davidon kontraŭ [la Izraelidoj] (instigis Davidon kontraŭ ili) [9]; senhontaj virinoj logincitadis la pasantojnZ . instigi, naski, veki.
- 4.
- Malmilde eksciti korpan organon aŭ sentumaĵon: inciti la nervojn; tro kruda lumo incitas la okulojn; inciti la galon (kolerigi); inciti la soifon, la doloron; la incitanta blankeco de la neĝo; incitanta flaveco de la sablo de la libia dezerto [10]. (figure) Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj [11]. agiti, agaci, iriti.
- 5.
- (figure) (poezie) Eksciti la aktivecon de io, kvazaŭ kolerigante ĝin: inciti la fajronZ ; la incititaj (furiozaj) ondoj de maro.
Rim.:
Inciti enhavas ĉiam en si ideon de malmildeco,
akreco, krudeco, eĉ malagrableco; oni do ne devas uzi ĝin
sendistinge anstataŭ eksciti, kiu enhavas esence nur
la ideon de plivigligo.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:21
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:21
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 15
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 8
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
8. La Nova Testamento, La agoj 24:5
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:1
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 17
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Bela
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 23:21
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 15
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 8
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
8. La Nova Testamento, La agoj 24:5
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 24:1
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 17
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Bela
- angle:
- incite
- beloruse:
- раздражняць, дражніць
- bulgare:
- раздразвам, дразня 3. предизвиквам
- ĉeĥe:
- bouřit, dráždit, hecovat, jitřit, podráždit, popouzet, popudit, rozčilovat, štvát
- ĉine:
- 嗾 [sǒu], 挑 [tiǎo], 刺激 [cìjī], 受鼓舞 [shòugǔwǔ], 有刺激性 [yǒucìjīxìng], 被唤起兴奋 [bèihuànqǐxīngfèn], 被惹恼 [bèirěnǎo]
- france:
- agacer, énerver, exciter (agacer), fomenter (pousser à faire qc), irriter (mettre en colère), provoquer (exciter) log~adi: raccoler.
- germane:
- erregen, reizen, aufstacheln 3. aufwiegeln
- hispane:
- incitar 4. irritar
- hungare:
- izgat, ingerel
- japane:
- 怒らせる [おこらせる], いらだたせる, 極度に興奮させる [きょくどにこうふんさせる]
- nederlande:
- prikkelen
- portugale:
- incitar
- ruse:
- раздражать 1. дразнить
- slovake:
- dráždiť, hnevať, popudiť
- tibete:
- བརྙས་བརྐོས་
- ukraine:
- дражнити, дратувати, роздратовувати, роздражнювати, сердити
incito
- 1.
- Io, kio incitas: mokriproĉoj, incitoj kaj kriegoj aŭdiĝis el ĉiuj flankoj [12]; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon [...] pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon [13]; Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase [14]. piko.
- 2.
- (malofte) Inciteco: inter la konstrulaboristoj regis ega incito (kontraŭ la estraro) [15].
12.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 22
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:30
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:26
15. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 7
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:30
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:26
15. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 7
- beloruse:
- 1. раздражняльнік, раздражнік, цьвяло, пацьвяляльнік 2. раздражненьне, раздражнёнасьць
- bulgare:
- дразнение
- france:
- 1. provocation (ce qui irrite), pique (raillerie), pointe (raillerie), raillerie 2. agacement, animosité (colère permanente), énervement, excitation (état), irritation (état de colère)
- hispane:
- 2. incitación
- hungare:
- 1. izgatás, ingerelés 2. izgatottság
- japane:
- 怒らせること [いからせること], 挑発 [ちょうはつ]
- portugale:
- 2. incitação (ato de incitar)
- ruse:
- 1. раздражитель, насмешка, колкость, издевательство 2. раздражение
- ukraine:
- дратування, роздратування
incitadi
- Ade inciti: fiakristo incitadis sian ĉevalon [16]; ekbato de nazo aperigas sangon kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon [17]; la incitado de ŝovinismaj sentoj kondukas al milito; incitado de la vidnervo per ia ajn procedo naskas ĉiam dolorajn sentumaĵojn.
16.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:33
- beloruse:
- раздражняць
- bulgare:
- дразня
- ĉeĥe:
- dráždit, škádlit
- france:
- ~ado: excitation (action), irritation (fait de mettre en colère).
- portugale:
- irritação (incitação continuada), provocação (incitação continuada)
- ruse:
- раздражать
- slovake:
- dráždiť, naťahovať, prekárať
incitebla
- Incitiĝema: la inciteblaj bubaloj; esti pacema, malsovaĝa kaj ne facile incitebla [18].
- beloruse:
- раздражняльны
- bulgare:
- раздразнителен
- ĉeĥe:
- dráždivý
- ĉine:
- 应激性 [yìngjīxìng], 易激惹 [yìjīrě]
- france:
- excitable, irritable, nerveux
- hungare:
- izgatható, ingerelhető
- portugale:
- irritadiço
- ruse:
- раздражительный
- slovake:
- dráždivý
- ukraine:
- дратівливий, збудливий
inciteco
- Stato de iu aŭ io incitita: tiu ja estas la bono, kiun al mi faris miaj persekutantoj senmezure eluzante ĉiujn sagojn de sia inciteco [19].
- beloruse:
- раздражненьне, раздражнёнасьць
- bulgare:
- раздразнение, раздразненост
- ĉeĥe:
- podrážděnost
- ĉine:
- 激动 [jīdòng]
- france:
- agacement, animosité (colère permanente), énervement, excitation (état), irritation (état de colère)
- hispane:
- incitación
- hungare:
- izgatottság, ingerelültség
- portugale:
- animosidade
- ruse:
- раздражение, раздражённость
- slovake:
- podráždenosť
inciteti
- Milde inciti: li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro [20].
20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- beloruse:
- пацьвельваць
- bulgare:
- подразням
- ĉeĥe:
- popichovat, pozlobit, škádlit
- ĉine:
- 作弄 [zuònòng], 嘲弄 [cháonòng], 嬲 [niǎo], 捉弄 [zhuōnòng], 耍猴 [shuǎhóu], 調侃 [tiáokǎn], 逗 [dòu], 嫐 [nǎo]
- france:
- taquiner, asticoter, embêter (taquiner)
- hungare:
- ingerkedik
- portugale:
- importunar, contrariar
- ruse:
- поддразнивать, подтрунивать, донимать
- slovake:
- podpichovať
incitiĝi
- beloruse:
- раздражняцца
- bulgare:
- раздразвам се, дразня се
- france:
- s'agacer, s'énerver, s'exciter (s'énerver), s'irriter (se mettre en colère), se mettre en colère ~iĝo: agacement, énervement, excitation (état), irritation (état de colère).
- hungare:
- izgalomba jön, felizgatja magát
- portugale:
- irritar-se
- ruse:
- раздражаться
incitiĝema
- Facile incitiĝanta: incitiĝema karaktero, humoro; malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema [24]; malsaĝulon mortigas la kolero, kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco (aŭ: incitiĝemo) [25]. incitebla
24.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:16
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 5:2
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 5:2
- beloruse:
- раздражняльны, раздражлівы, дражлівы
- bulgare:
- раздразнителен
- ĉine:
- 应激性 [yìngjīxìng], 易激惹 [yìjīrě]
- france:
- excitable, irritable, nerveux
- hungare:
- ingerlékeny
- japane:
- 怒りっぽい [おこりっぽい], 短気な [たんきな]
- portugale:
- irritadiço
- ruse:
- раздражительный