*farun/o UV
*faruno
Muelaĵo el grenoj, post apartigo de brano:
delikata tritika faruno
[1];
sojofaruno
[2];
fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis
[3];
se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj
el plej bona faruno
[4];
sur la maro la kuiristo devas povoscii helpi al si [je provizo] de peklita
viando, kaj de ŝima faruno
[5];
faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaŭ la faruno el ili
[6];
montanino scias kuiri frandaĵojn, uzante […] abrikotojn, safranon,
sovaĝan zingibron kaj avenan farunon
[7];
ni ne plu zorgis pri ĉiutaga pano, amara sorgofaruno ja estis historiaĵo
[8];
ordinara familio ĉiutage manĝas tortiljon bakitan el maiz-faruno
[9];
kazea bulo estas miksaĵo el faruno kaj kazeo
[10];
[ili] uzis kiel aldonan proteinan nutraĵon al bestoj nesufiĉe
desinfektitajn ostodevenan farunon kaj viandajn restaĵojn, fabrikitajn el
kadavroj de ŝafoj
[11];
muso satiĝis, faruno malboniĝis
PrV
.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 29:2
2. Monato, Walter Klag: Bombo-bankroto, 2013
3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 2:4
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
7. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
8. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro, 2012
9. Monato, Stefan Maul: Bone nutrataj aŭtoj, 2007
10. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvara Ĉapitro
11. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006

- angle:
- flour, meal
- beloruse:
- мука
- bulgare:
- брашно
- ĉeĥe:
- mouka
- ĉine:
- 面儿 [miànr], 面粉 [miànfěn]
- france:
- farine
- germane:
- Mehl
- hispane:
- harina
- hungare:
- liszt
- indonezie:
- tepung
- japane:
- 粉 [こな], 小麦粉 [こむぎこ]
- nederlande:
- meel
- perse:
- آرد
- pole:
- mąka
- portugale:
- farinha
- ruse:
- мука
- svede:
- mjöl
- tibete:
- གྲོ་ཞིབ་
- turke:
- un
- ukraine:
- борошно, мука
farunaĵo
Faruna manĝaĵo:
bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj
[12];
la kazea bulo ne estas flava ŝtonero, sed farunaĵo, kiu estas manĝebla
[13];
oni preparas manĝaĵojn: kukurban supon, terpoman gulaŝon, farunaĵojn
[14].
12.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, DEKKVARA ĈAPITRO
14. Monato, Walter Klag: Urbo kukurba, 2013
13. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, DEKKVARA ĈAPITRO
14. Monato, Walter Klag: Urbo kukurba, 2013
- angle:
- baked good, pastry
- beloruse:
- мучны выраб
- ĉine:
- 面食 [miànshí]
- germane:
- Mehlspeise
- hungare:
- tészta (lisztes étel)
- indonezie:
- olahan tepung, makanan bertepung
- japane:
- 粥 [かゆ], 穀粉で作った食物 [こくふんでつくったしょくもつ]
- nederlande:
- meelspijs
- perse:
- فرنی
- pole:
- potrawa mączna
- ruse:
- мучное (кушанье)
- ukraine:
- борошняна/мучна страва, страва з тіста
faruni
Kovri ion (ekz. rostaĵon) per faruno.
- angle:
- to flour, dredge (cooking)
- beloruse:
- ацярушваць мукой, асыпаць мукой
- indonezie:
- menepungi
- pole:
- oprószyć mąką, wytarzać w mące, obtoczyć w mące