*kruel/a UV
*kruela
- 1.
- (iu) Inklina suferigi, malhumana, turmentema: li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feliĉo estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petolaĵoj [1]; ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon [2]; la kruela patro elektis por ŝi malbelegan, maljunan, senharan baronon [3]; [li] kruele trompis min, kiam li diris, ke ĉio statas plej bone [4]; lango miela, sed koro kruela PrV ; inter fremdaj ŝi estas edzino – anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela PrV .
- 2.
- (io) Suferiga, turmenta, doloriga, malĝojiga, aflikta: kruela batalo [5]; kruela malbeno [6]; la kruela sorto [7]; kruela vorto [8]; kruela dio [9]; li senscie faris kruelan maljustaĵon Marta ; La sango, sekigita de la suno ⫽ Al lia vest’ kruelan brilon donas [10].
1.
Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VIII
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 20:34
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 2:8
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
10. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto

- angle:
- cruel
- beloruse:
- жорсткі, люты, бязьлітасны
- ĉine:
- 残酷 [cánkù], 殘酷 [cánkù], 残 [cán], 殘 [cán], 残忍 [cánrěn], 殘忍 [cánrěn], 凶狠 [xiōnghěn], 暴 [bào], 桀 [jié], 缺德 [quēdé], 残暴 [cánbào], 殘暴 [cánbào], 狠 [hěn]
- france:
- cruel
- germane:
- 1. grausam, herzlos, gemein, unbarmherzig, unmenschlich 2. schlimm, hart
- hispane:
- cruel
- hungare:
- 1. kegyetlen 2. borzalmas
- japane:
- 残酷な [ざんこくな], むごい, 厳しい [きびしい], 悲惨な [ひさんな]
- katalune:
- cruel
- nederlande:
- wreed
- pole:
- okrutny
- portugale:
- cruel, desalmado
- rumane:
- atroce, barbar, cruzime
- ruse:
- жестокий
- taje:
- โหดร้าย
- ukraine:
- жорстокий, лютий
kruelulo
-
Iu kruela:
ha! kruelulo, sen ia bedaŭro ci pistis mian koron
[11];
oni min konsideras monstro kaj kruelulo, tial, ĉar [mi eldiris]
kelkajn mortverdiktojn kontraŭ miaj malamikoj
[12]?
barbaro,
bestio,
bruto2,
monstro2,
tirano
11.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLI
12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLI
- angle:
- fiend
- france:
- barbare
- germane:
- Grausamer, Unmensch, Scheusal