3absorb/i PV

absorbi

(tr)
1.
Okupi ekskluzive la spiriton aŭ la atenton: tiuj fabeloj […] tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj Marta ; la miraklo tute absorbis ilian intereson, kaj ili restis senmovaj [1]; lia penso estis okupita per Ligia kaj serĉado de ŝi meze de la amaso absorbis lian atento [2]; la legado de la artikoloj pri mi mem min tiom absorbis, ke mi ne rimarkis ŝin aperi antaŭ mi [3]; la esprimo de lia vizaĝo estis absorbita kaj malgaja [4]; SIN:ekposedi2VD:fokusi2, koncentrigi, obsedi
2.
(evitinde) Ensorbi: tiuj libroj […] certe absorbis en sin […] torentojn da larmoj [5]; (figure) tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn [6]; Plum absorbis gluton da viskio [7]; tiu kapablo de la naturo, redukti la kreskon de karbondioksido, iom post iom regresas, […] inter 1960 kaj 1990 maro kaj biosfero absorbis averaĝe 57 elcentojn, de post 2000 nur 54 elcentojn [8].
angle:
absorb, occupy, engross
beloruse:
паглынуць, завалодаць увагай, абсарбаваць
ĉeĥe:
absorbovat, pohltit, vstřebat
france:
absorber (l'esprit), accaparer (l'attention), occuper (l'attention), prendre (absorber l'attention) ~ita: absorbé (pensif), affairé (à réfléchir), concentré (dans sa réflexion), pensif, pris (dans ses pensées).
germane:
absorbieren, in Bann schlagen, auf sich ziehen
hebree:
לִסְפּוֹג
hispane:
absorber, ocupar
hungare:
lefoglal, leköt
itale:
assorbire (fig.), occupare (assorbire)
japane:
夢中にさせる [むちゅうにさせる], 心を奪う [こころをうばう]
katalune:
absorbir, ocupar, acaparar ~ita: absorbit, embegut.
nederlande:
opslorpen
pole:
absorbować, przykuwać uwagę, zajmować
portugale:
absorver, preocupar
ruse:
поглотить, завладеть вниманием
slovake:
zaujať absorbovať
svede:
fängsla, upptaga (sinnet)
turke:
meşgul etmek (düşuncelerini), emmek (emici madde tarafından. örek: sünger)
ukraine:
абсорбувати, поглинати/вбирати поверхнею

absorbiĝi

Turni sian atenton tute al iuj pensoj: mi provis legi kaj tremante mi baldaŭ absorbiĝis en io, kion mi trovis en tiu malbenita „Necronomicon[9]; mi pli kaj pli absorbiĝis en la vivo de trikapa familio [10]; en la oficejo oni absorbiĝas tiel, ke eĉ hejme malfacilas halti: la ĉiutagaj hejmaj laboroj bolas [11]. SIN:enprofundiĝi2VD:eniĝi, fokusiĝi, koncentriĝi, okupiĝi
9. H. P. Lovecraft, trad. C. Kisa: La Soleno, 2003
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...
11. Monato, Laimius Stražnickas: Mia estrino estas vampiro, 2007
angle:
be absorbed, be engrossed
beloruse:
паглынацца, абсарбавацца
france:
s'absorber (dans ses pensées), se concentrer sur
germane:
sich hinein vertiefen, in Bann gezogen werden
itale:
essere assorbito (fig.), essere occupato (assorbire), sprofondare (fig.)
japane:
夢中になる [むちゅうになる], 没頭する [ぼっとうする], 気を奪われる [きをうばわれる]
katalune:
absorbir-se, embeure's
pole:
absorbować się, zajmować się
turke:
derin düşünceye dalmak

administraj notoj