1tribunal/o

tribunalo

JUR
1.
Juĝinstanco, konsistanta el unu juĝisto aŭ pluraj juĝistoj kune juĝantaj: la juĝisto vin transdonu al la oficisto de la tribunalo [1]; mi staras antaŭ la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti juĝata [2]; la plej supera konstitucia tribunalo [3]; la supera tribunalo de Makedonio decidis ripetigi la balotojn [4]; la Haga Internacia Tribunalo [5]. se temas pri nederlanda kontrakto, la tribunalo ne kompetentas[6]. VD:kortumo
2.
Juĝejo: se li ne venos en la tribunalon, estos neniu plendanto [7]; en la tribunalo la afero estis tute klara[8].
1. La Nova Testamento, Luko 12:58
2. La Nova Testamento, La agoj 25:10
3. Monato, Stefan Maul: Ne nur protesto
4. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 10
5. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
6. Roland Rotsaert: Piramidaj investoj: ne nur en Albanio!, Monato, jaro 1997/07, p. 24
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
8. Renervo Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 17a
angle:
tribunal
beloruse:
трыбунал
ĉeĥe:
soud, soudní dvůr, tribunál
france:
tribunal
germane:
Gericht 1. Gerichtsbarkeit konstitucia ~o: Verfassungsgericht. la Haga Internacia T~o: Internationaler Gerichtshof Den Haag. 2. Gerichtshof
hispane:
tribunal
hungare:
törvényszék, bíróság
japane:
裁判所 [さいばんしょ], 法廷 [ほうてい], 裁きの場 [さばきのじょう]
katalune:
tribunal
nederlande:
tribunaal la Haga Internacia T~o: Internationaal Gerechtshof van Den Haag.
norvege:
tribunal
pole:
1. sąd, trybunał 2. sąd
portugale:
tribunal
ruse:
суд, трибунал
slovake:
2.súd (budova), súdna rada, tribunál
ukraine:
суд, трибунал

administraj notoj