imput/i PV

imputi

(tr)
1.
EKON Atribui sumon al ia konto: imputi ŝuldon de societo sur la disponeblaj profitoj; tiu elspezo devas esti imputita sur la pasintjara bilanco; (figure) eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto SkandalJozef . VD:alkalkuli
2.
EKON Atribui ion al la dividparto de iu: imputi meblojn, pentraĵon, domon en la heredan parton de iu VD:aljuĝi
3.
Atribui al iu la prirespondecon de io: al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nero, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis QuV ; majeste aspektantaj genioj […] kies speciala, imputita devo estis forteni malbonajn spiritojn for de la reĝa loĝejo Iŝtar ; [tio] kondukas en la kriminala proceso al mistakso de la datumoj kaj faktoj kaj al senbazeco de la imputado [1]. VD:kulpigi
1. Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
ĉeĥe:
imputovat, neprávem přičítat, přisuzovat, svádět, svést, vnutit
ĉine:
归因 [guīyīn]
france:
imputer, attribuer
germane:
1. anrechnen, zurechnen, zuweisen 2. zuteilen, zuschreiben 3. bezichtigen, unterstellen, zuschreiben
hispane:
imputar
hungare:
1. beszámít (vmit vmibe), terhére ír 2. javára ír, neki ítél, beszámít (vkinek vmit) 3. tulajdonít (vkinek vmit), rovására ír, betud (vkinek vmit)
japane:
計上する [けいじょうする], 繰り入れる [くりいれる], 責任を負わせる [せきにんをおわせる], せいにする
nederlande:
1. op rekening schrijven 2. toeschrijven 3. wijten
portugale:
imputar
ruse:
1. отнести (сумму на какой-л. счёт) 2. назначить (имущество в чьё-л. ведение) 3. вменять в вину
slovake:
pripočítať, pripísať, prisúdiť
ukraine:
приписувати, ставити за провину, відрахувати з.., нарахувати на.., віднести на рахунок видатків з…

administraj notoj