mediaci/i

mediacii

JUR Peri inter malakordaj partioj, proponante solvon, kiu evitos malpacojn: la Ministro pri Socialaj Aferoj ... intervenis por mediacii en la konflikto [1]. VD:arbitracii, neŭtrala
angle:
to mediate
beloruse:
пасярэднічаць
ĉine:
劝和 [quànhé], 勸和 [quànhé], 圆场 [yuánchǎng], 圓場 [yuánchǎng], 排解 [páijiě]
france:
s'entremettre, proposer une médiation
itale:
mediare
katalune:
mitjançar
pole:
mediować, prowadzić mediacje, pośredniczyć, godzić

mediacio PIV1

JUR Proponado de akordo al kverelantoj: la partioj en iu ajn disputo, kies daŭrigo riskas endanĝerigi la konservon de la internaciaj paco kaj sekureco, devas unue serĉi solvon per ... mediacio [2].
angle:
mediation
beloruse:
пасярэдніцтва, мэдыяцыя
ĉine:
調解 [tiáojiě], 调解 [tiáojiě]
france:
médiation (jur.)
itale:
mediazione (giur.)
katalune:
mediació
pole:
mediacje
ukraine:
медіація, посередництво

mediaciisto, mediacianto

JUR Homo kiu mediacias inter malakorduloj: la mediaciisto ... transprenas la plendojn koncerne la oficajn misuzojn okazantajn dum la aktiveco de la uniaj institucioj, organoj aŭ oficejoj [3].
3. -: Traktato pri estigo de Eŭropa Konstitucio, Eŭropo Demokratio Esperanto, 2005-06
angle:
mediator
beloruse:
пасярэднік, мэдыятар
ĉeĥe:
prostředkovatel
ĉine:
和事佬 [héshìlǎo]
france:
médiateur
itale:
mediatore (giur.)
katalune:
mediador, mitjancer
pole:
mediator, rozjemca
slovake:
sprostredkovateľ

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~isto, ~anto: Mankas dua fontindiko.