*38jur/o PVEF
*juro
Aro da reguloj, kiuj difinas la
rajtojn kaj devojn de la
homoj aŭ kolektivoj, kaj kies malrespekto povas sekvigi socian
formon de juĝo aŭ puno:
pozitiva juro (difinita de la
leĝoj aŭ aliaj normaj
tekstoj, kp natura juro);
Konferenco pri la Juro de Traktatoj
[1];
mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo
[2];
[tiuj] estroj […] abomenas juron kaj kurbigas ĉion
rektan
[3];
laŭ la leĝoj de la ĝenerala juro
[4];
oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankaŭ la filozofion kaj la juron
[5];
li interesiĝis pri literaturo, lernis dialektikon kaj juron
[6];
la interpretado de la juro estas unu el ĉefaj kaj plej malfacilaj taskoj de
juĝeja oratoro
[7];
la ŝanĝitaj cirkonstancoj postulis amendojn por konformigi la Statuton al
nederlanda juro kaj havigi al UEA sendependan juran personecon
[8];
jurmedicina vizaĝrekonstruo laŭ la trovita kranio similegas al la portretoj
konataj de Koperniko
[9].
jurfilozofio;
jurhistorio;
jursociologio;
juroscienco.
juĝo,
justeco,
jurisdikcio,
leĝo1,
puno,
verdikto
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 32:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:9
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro III
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Vikipedio, Koperniko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 32:11
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:9
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro III
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
9. Vikipedio, Koperniko
- angle:
- law
- beloruse:
- права
- bretone:
- gwir (lezennoù)
- ĉeĥe:
- právo, soubor právních norem
- ĉine:
- 法学 [fǎxué], 法 [fǎ]
- france:
- droit (subst., justice)
- germane:
- Recht
- hispane:
- derecho (ciencia)
- hungare:
- jog
- itale:
- diritto, legge ~filozofio: filosofia del diritto.
- japane:
- 法 [ほう], 法律 [ほうりつ]
- latine:
- ius
- nederlande:
- recht ~filozofio: rechtsfilosofie.
- portugale:
- lei
- ruse:
- право
- slovake:
- právo
- ukraine:
- право
jura
- 1.
Koncernanta la juron:
juraj konsiloj
[10];
jura konsilisto
[11];
neniun oni rigardu kulpa antaŭ deca jura esploro
[12];
[ni] devas analizi la aferon el fakta kaj el jura vidpunktoj
[13];
mortigo de homo estas krimo laŭ ĉiuj juraj sistemoj de la hodiaŭo
[14];
asignisto, ĉi-kaze funkcianta kiel jura konstatisto, envenis
[15];
jura procedo
[16];
juraj normoj;
juraj sciencoj.
juĝa- 2.
Difinita de la juro:
jura persono;
jura protekto;
atingi eksplicitan juran rajton instrui Esperanton en la lernejoj
[17].
10.
Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
15. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
16. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
12. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
13. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
15. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
16. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
17. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
- angle:
- legal
- beloruse:
- прававы, юрыдычны
- bretone:
- gwirel
- ĉeĥe:
- juridický, juristický, právnický
- ĉine:
- 依法 [yīfǎ]
- france:
- juridique ~a persono: personnalité juridique.
- germane:
- 1. rechtlich 2. juristisch
- hispane:
- legal 1. jurídico, -a
- hungare:
- jog-, jogi ~a persono: jogi személy. ~a protekto: jogvédelem.
- itale:
- giuridico, legale ~aj konsiloj: consigli legali. ~aj normoj: normativa (leggi).
- japane:
- 法の [ほうの], 法的な [ほうてきな]
- nederlande:
- juridisch ~aj konsiloj: rechtshulp.
- portugale:
- jurídico 1. jurídico, legal
- ruse:
- правовой
- slovake:
- právny
- ukraine:
- правничий, правовий, юридичний
*juristo [18]
Fakulo pri juro:
studento juristo en Neapolo
[19];
kvankam juristo, li estas […] sufiĉe honesta kaj sincera viro
[20];
ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj
[21];
la helpo de fakuloj-juristoj estas deviga en ĉiuj pli gravaj civilaj aŭ
kriminalaj procesoj
[22];
mi konsultis juriston el la prokurorejo, kaj li diris, ke mi havas nur
‚cirkonstancajn akuzfaktojn‘ kontraŭ vi
[23];
Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj
[24].
advokato1,
juĝisto,
notario,
prokuroro
18.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4
19. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
20. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro II
21. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
22. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
23. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
24. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Enhavtabelo
19. Internacia krestomatio, Neniam Plu!
20. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro II
21. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
22. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
23. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Veli morten
24. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Enhavtabelo
- angle:
- jurist, lawyer
- beloruse:
- юрыст
- bretone:
- gwiraour
- ĉeĥe:
- jurista, právník
- ĉine:
- 法学家 [fǎxuéjiā]
- france:
- juriste
- germane:
- Jurist
- hispane:
- jurisconsulto, jurista (en desuso)
- hungare:
- jogász
- itale:
- giurista
- japane:
- 法学者 [ほうがくしゃ], 法律専門家 [ほうりつせんもんか]
- nederlande:
- jurist, rechtsgeleerde
- portugale:
- jurista, jurisconsulto
- ruse:
- юрист
- slovake:
- právnik
- ukraine:
- юрист, правник
internacia juro, internacia publika juro
- Reguloj kaj principoj regulantaj la rilatojn inter ŝtatoj (kaj kelkaj pliaj apartaj institucioj, ekz-e Sankta Seĝo, Suverena Milita Ordeno de Malto k.a.): li faris pli ol 300 prelegojn […] pri internaciaj rilatoj kaj internacia juro [25]; elstaras la studoj de I. Lapenna, La Lingva Problemo en Internaciaj Rilatoj kaj Kelkaj Aspektoj de la Lingva Problemo en Internacia Publika Juro kaj Kompara Juro [26].
- angle:
- international law
- beloruse:
- міжнароднае права
- ĉine:
- 国际法 [guójìfǎ], 万国公法 [wànguógōngfǎ]
- germane:
- Völkerrecht
- japane:
- 国際法 [こくさいほう]
- latine:
- ius gentium
- nederlande:
- internationaal recht
kanona juro

juro de la eklezio, pli konkrete de la romkatolika:
la malpermeso de interezo laŭ la kanona juro enpenetris la svedan mezepokan
juron, sed poste ĝin anstataŭis malpermeso de interezo super certa nivelo
[27];
27.
Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia
pensado
- angle:
- canon law
- beloruse:
- кананічнае права
- france:
- droit canonique
- germane:
- kanonisches Recht
- hungare:
- kánonjog
- katalune:
- dret canònic
- nederlande:
- canoniek recht
- ruse:
- каноническое право
kutimjuro PIV1
Juro bazita ne sur skribitaj leĝoj, sed sur
tradicio kaj kutimoj:
la militjuro, fiksita en la internacia kutimjuro kaj
en kelkaj internaciaj traktatoj
[28].
- angle:
- common law
- beloruse:
- звычаёвае права
- ĉine:
- 习惯法 [xíguànfǎ]
- france:
- droit coutumier
- germane:
- Gewohnheitsrecht
- japane:
- 慣習法 [かんしゅうほう]
- ruse:
- обычное право
- ukraine:
- звичаєве право
natura juro
Principoj kaj reguloj de interrilatoj derivitaj el la homa naturo:
la ideo pri natura juro troviĝis jam ĉe Aristotelo
[29];
la natura juro estas sistemo de juraj normoj, kies fundamento estas en la
ordo de la objektoj mem kaj en la naturo de la homo
[30].
moralo
29.
Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia
pensado
30. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
30. Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado
- angle:
- natural law
- beloruse:
- прыроднае права
- france:
- droit naturel
- germane:
- natürliches Recht
roma juro, romana juro


- Juro fondita en la antikvo unue en Romo kaj poste aplikata en la tuta roma imperio: la skolastika pensado estas ofte rigardata kiel kunfandiĝo de tri spiritaj tradicioj: la unua estas la filozofio de Aristotelo, la dua estas la biblio kaj la tria estas la romana juro [31].
31.
Monato, Roland Rotsaert: Antaŭmerkantilisma ekonomia
pensado
- angle:
- roman law
- beloruse:
- рымскае права
- ĉine:
- 罗马法 [Luómǎfǎ]
- france:
- droit romain
- germane:
- römisches Recht
- japane:
- ローマ法 [ローマほう]
juroscienco

Studo pri juro, pri ĝia organizo kaj funkciado:
Georg Heym […] ekstudis sen la plej eta emo
jurosciencon
[32].
32.
Cezar: Ĉiuj
pejzaĝoj, cezarpoezio, 2004-02-15
- angle:
- legal science
- beloruse:
- правазнаўства, юрыспрудэнцыя
- ĉeĥe:
- právní věda
- ĉine:
- 法学 [fǎxué]
- france:
- droit (discipline)
- germane:
- Rechtswissenschaft, Jura
- itale:
- scienze giuridiche, legge (disciplina), diritto (disciplina)
- japane:
- 法学 [ほうがく], 法律学 [ほうりつがく], 法理学 [ほうりがく]
- nederlande:
- rechtswetenschap
- ruse:
- правоведение, юриспруденция
- slovake:
- právna veda
- ukraine:
- юриспруденція, правознавство, юридичні науки
Rim.:
La 8a OA klarigas la Fundamentecon de la radiko „jur“ el la vorto
„juristo“ aperanta en la 4a ekzerco de la Ekzercaro. La baza vorto
„juro“ kaj la kunmetaĵo „juristo“ estas do fundamentaj.