1labirint/o
labirinto
-
Implikita erariga interplektaĵo da vojoj, el kiu estas malfacile
trovi eliron:
vagado tra la strata labirinto de Kopenhago
[1];
labirinto el duonfinitaj konstruaĵoj havantaj verŝajne tutan reton de keloj
[2];
aperadis antaŭ li la fantomo de la ŝtato, kiel grandega labirinto kun potencaj
muroj, ne traboreblaj
[3];
li bone orientiĝis en la komerca labirinto de la militkriza vivo
[4];
nia labirinta kaj forgesita ejo povas doni al vi provizoran kaŝejon
[5];
ni ĵetis nin en la simple kunmetitajn labirintojn de vinplezuroj kaj vendita amo
[6].
implikaĵo, reto3
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
2. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
6. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
2. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 10
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
4. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
5. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
6. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson
- angle:
- labyrinth, maze
- beloruse:
- лябірынт
- bretone:
- milendall
- ĉeĥe:
- bludiště, labyrint
- ĉine:
- 迷宫 [mígōng], 迷宮 [mígōng], 迷津 [míjīn], 迷路园 [mílùyuán], 迷路園 [mílùyuán], 迷阵 [mízhèn], 迷陣 [mízhèn], 曲径 [qūjìng], 曲徑 [qūjìng]
- france:
- labyrinthe
- germane:
- Labyrinth, Irrgarten
- greke:
- λαβύρινθος
- hispane:
- laberinto
- hungare:
- labirintus
- japane:
- 迷路 [めいろ], 迷宮 [めいきゅう], 迷路模様 [めいろもよう]
- katalune:
- laberint, dèdal
- nederlande:
- labyrint, doolhof
- pole:
- labirynt
- portugale:
- labirinto
- rumane:
- labirint
- ruse:
- лабиринт
- slovake:
- bludisko, labyrint
- svede:
- labyrint
- ukraine:
- лабіринт