steril/a SPV

sterila

1.
Senfrukta1, nekapabla naski aŭ produkti: sterila bovino, planto; sterila transgena sojo MD02 ; kiam okazas mutacio, ne nur unu nova speco naskiĝas, sed [pluraj] post iu tempo montriĝos sterilaj BonaLingvo .
2.
BIOMED Libera je ĉia viva ĝermo, speciale je mikroboj, bacilojbakterioj: sterila pansaĵo; la marsa medio estas […] sterila kaj toksa [1].
3.
(figure) Ne puŝanta la aferon antaŭen, senfrukta3, senenhava, malsprita: movado militanta sur la kultura kampo, povas progresi ne per sterilaj disputoj, sed [nur] per grandaj fortostreĉoj por plenumi demokrate voĉdonitajn decidojn EeP ; mi devis malĝoje konstati, ke la tuta teologio estas sterila, senbaza kaj vana [2]. VD:malfekunda, malplena
1. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
2. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
angle:
sterile
beloruse:
1. бясплодны 2. стэрыльны 3. стэрыльны (перан.)
ĉeĥe:
jalový, neplodný, sterilní
ĉine:
无菌 [wújūn], 無菌 [wújūn], 消毒 [xiāodú]
france:
stérile
germane:
steril
hispane:
estéril
hungare:
1. meddő, magtalan, terméketlen 2. steril ~a pansaĵo: steril kötés.
japane:
不毛の [ふもうの], 実りのない [みのりのない], 不稔の [ふみのりの], 実のならない [じつのならない], 不妊の [ふにんの], 子ができない [こができない], 無菌の [むきんの], 滅菌した [めっきんした]
nederlande:
steriel
perse:
سترون 1. نازا، عقیم، ناحاصلخیز، بایر، لم‌یزرع، بی‌ثمر، بی‌حاصل 2. ضدعفونی شده، استریل
pole:
1. sterylny 2. bezpłodny 3. jałowy
ruse:
1. бесплодный 2. стерильный
slovake:
neplodný, sterilný, zdravotne nezávadný
ukraine:
стерильний, очищений від мікроорганізмів, безплідний

steriligi

BIOMED Igi sterila: steriligi lakton, injektilon; infektaj prionoj [rezistas] al steriligado [3]; ĉar tiaj fungoj kreskas en terenoj, kie troviĝas sennombraj bakterioj, la ministerioj pri agrikulturo kaj sano postulas tiom da longdaŭraj proceduroj por ilia steriligo, ke la trufoj fariĝas malfreŝaj kaj ne plu manĝeblaj Kon11 ; 17-jaraĝa virino […] steriligita sen sia konsento [4]; steriligilo.
3. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
4. Monato, Julius Hauser: Kortumo kompensas, 2012
angle:
sterilize
beloruse:
стэрылізаваць ~igilo: стэрылізатар.
ĉeĥe:
sterilizovat, způsobit neplodnost
ĉine:
消毒 [xiāodú], 杀菌 [shājūn], 殺菌 [shājūn], 滅菌 [mièjūn], 灭菌 [mièjūn], 滅菌 [mièjùn], 灭菌 [mièjùn]
france:
stériliser ~igilo: stérilisateur.
germane:
sterilisieren
hispane:
esterilizar
hungare:
csírátlanít, fertőtlenít, sterilizál ~igilo: sterilizátor.
japane:
不妊にする [ふにんにする], 断種する [だんしゅする]
nederlande:
steriliseren
perse:
سترون کردن، ضدعفونی کردن، استریل کردن
pole:
wyjaławiać, sterylizować
ruse:
стерилизовать ~igilo: стерилизатор.
slovake:
sterilizovať
ukraine:
стерилізувати, робити нездатним до дітородіння, каструвати

administraj notoj