*parfum/o UV

*parfumo

1.
Agrabla odoro: parfuma ligno [1]; en mia ĉambro estu tia parfumo, ke oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la okulojn [2]; ŝi estis laca de la bala muziko kaj […] naŭzaj salonparfumoj FK . VD:aromo, bonodoro
2.
Parfumaĵo: la plej fama elegantulo en Memfiso, eĉ dum la milita marŝado […] surverŝis sin per parfumoj [3]; ĉiaj pudroj de la parfumisto [4]; postraza parfumo [5]. VD:incenso
angle:
perfume
beloruse:
парфума, духі
bretone:
c'hwezh-vat 1. frond 2. porfum
ĉeĥe:
parfém, voňavka
ĉine:
香水 [xiāngshuǐ], 棻 [fēn], 芬 [fēn], 清香 [qīngxiāng], 棻芳 [fēnfāng], 气味 [qìwèi], 氣味 [qìwèi], 香料 [xiāngliào], 香液 [xiāngyè], 馥 [fù]
france:
parfum
germane:
Parfüm 1. Duft postraza ~o: Rasierwasser.
hebree:
1. ניחוח 2. בושם
hispane:
perfume
hungare:
1. illat 2. illatszer, parfüm
indonezie:
parfum
japane:
香水 [こうずい], 香料 [こうりょう], 芳香 [ほうこう]
nederlande:
parfum, geur
pole:
1. zapach 2. perfumy
portugale:
perfume
rumane:
parfum
ruse:
духи, парфюм
slovake:
voňavka
ukraine:
парфуми, духи

parfumi

(tr)
Agrable odorigi: mi parfumis mian kuŝejon per mirho, aloo, kaj cinamo [6]; ŝi mem lavis al li la piedojn kaj parfumis liajn harojn [7]; nur ete ŝi parfumas tolĉemizojn per lavendo [8].
angle:
to perfume, to scent
bretone:
frondiñ
ĉeĥe:
navonět, parfémovat
france:
parfumer
germane:
parfümieren
hebree:
לבשם
hispane:
perfumar
japane:
香水をつける [こうすいをつける], 香りをつける [かおりをつける]
nederlande:
parfumeren
pole:
perfumować
rumane:
parfum
ruse:
душить (духами)
slovake:
naparfumovať, navoňavkovať
ukraine:
напахувати парфумами/духами

parfumaĵo

Substanco, ordinare solvita en alkoholo kaj eliganta agrablan odoron: la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj [9]; tiun bluzon […] ŝi ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa parfumaĵo Metrop .
ĉine:
香水 [xiāngshuǐ]
germane:
Parfüm
pole:
perfum
rumane:
parfum

parfumujo

Vazo aŭ alia ujo destinita al enteno de parfumo: ili forigos […] la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn [10]; la fumo de la parfumujoj plenigis la riĉegan ĉambron [11].
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 3:20
11. G. A. Becquer, trad. A. M. Botella: La militestro de la ruĝaj manoj, 1955
germane:
Flakon, Parfümfläschchen
pole:
flakonik perfum
rumane:
sticlă de parfum

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.