1komisar/o FK , komisari/o Fab3

komisaro, komisario

1.
POL Tiu, kiu estas komisiita de ŝtato aŭ alia organizo por plenumi specialan nedaŭran funkcion: tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena FK ; mi estas komisario de transloĝiĝoj [1]; komisaro de la registaro apud la parlamento (por klarigi kaj apogi specialan leĝoprojekton); UN-komisaro [2]; komisaro de balo, de festo, de ekspozicio (komisiita por ĝin prepari kaj prizorgi).
2.
Ŝtata oficisto kun administraj aŭ justicaj taskoj: skribu sur [koverton] la adreson de la bienmastro: Ĝenerala milita komisario [3]; la komisaro estas Salvo Montalbano kaj liaj aventuroj estas tradukitaj en multajn lingvojn [4]; en preskaŭ ĉiuj [liaj romanoj] la protagonisto estas superkapabla policisto komisaro San-Antonio [5].
SIN:komisiito
angle:
1. commissary 2. commissioner
beloruse:
камісар
ĉeĥe:
komisař, pověřenec, pořadatel
ĉine:
政委 [zhèngwěi], 专员 [zhuānyuán], 特派员 [tèpàiyuán]
france:
commissaire
germane:
Kommissar, Beauftragter
japane:
委員 [いいん], 役員 [やくいん], 幹事 [かんじ], 人民委員 [じんみんいいん]
nederlande:
1. commissaris, ceremoniemeester 2. commissaris
pole:
komisarz
portugale:
comissário, encarregado
rumane:
comisar
ruse:
комиссар
slovake:
komisár, poverenec
ukraine:
комісар

polickomisaro, polica komisaroZ

Policisto kun alta rango; ĉefenketisto: polickomisaro Roberto Elis enketas [6]; la polickomisaro vivis fore sur la ĉeftero kaj neniam estis vokita pro juraj aferoj [7].
6. Monato, Donald Broadribb: Nova krimromano el Aŭstralio
7. A. Strindberg, trad. S. Johansson: Insulanoj de Hemsö, 2005
angle:
police commissioner, police superintendent, police inspector, lead investigator, senior investigator
beloruse:
камісар паліцыі
france:
commissaire de police
germane:
Polizeikommissar, leitender Ermittler
japane:
警視 [けいし]
pole:
komisarz policji
rumane:
comisar de poliție

vickomisaro

Vica, helpanta komisaro: Liŭ estas enoficigita kiel Vickomisaro de Propagando por la loka Revolucia Partio [8].
8. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
angle:
vice commissioner, deputy commissioner
beloruse:
падкамісар
france:
commissaire adjoint
germane:
Vizekommissar, Stellvertreter
pole:
podkomisarz
rumane:
comisar adjunct de poliție

administraj notoj

polic~o, polica ~o: Mankas verkindiko en fonto.