1skeptik/a JED

skeptika

Dubema, nekredema, nefidema; suspektanta pri ŝajno, trompo, baldaŭa fiasko: Fradeko deklamis sian historion kun tono de sincereco kapabla konvinki la plej skeptikajn homojn [1]; interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, […] faros juĝon kontraŭ vi [2]; li rigardis ilin kvazaŭ de ekstere, kritike kaj skeptike [3]; investantoj iĝas pli kaj pli skeptikaj pri la kapablo de retservoj gajni monon per reklamado kaj retkomerco[4]. ANT:kredema, naivaVD:deteniĝema, kritika2, malaproba, rezervita2, singardema
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
3. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
4. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 23a
angle:
skeptical, sceptical
beloruse:
скептычны
ĉeĥe:
pochybovačný, skeptický
ĉine:
半信半疑 [bànxìnbànyí], 将信将疑 [jiāngxìnjiāngyí], 將信將疑 [jiāngxìnjiāngyí]
france:
dubitatif, sceptique
germane:
zweifelnd, skeptisch, zweiflerisch
hispane:
escéptico, escéptica
hungare:
szkeptikus, kételkedő
japane:
懐疑論の [かいぎろんの], 懐疑的な [かいぎてきな], 疑り深い [うたぐりぶかい]
nederlande:
sceptisch
pole:
niedowierzający, sceptyczny, wątpiący
ruse:
скептический, скептичный
slovake:
skeptický
ukraine:
скептичний

skeptiko, skeptikeco

Nefidemo al la efiko aŭ prospero de io: kvankam […] lia skeptikeco jam estas venkita, li ne volis submeti sin al la provo [5]; seniluziiĝo en la publiko, skeptiko inter sciencistoj, indiferenteco aŭ mokoj ĉe la establita lingvistiko estis la ĉefaj malamikoj de la optimismaj disĉiploj de Zamenhof [6]; ŝajnas ke eŭro spite al ĉia skeptiko venos [7]; lian sintenon […] karakterizas la profesia skeptiko de ĵurnalisto [8]. SIN:dubemo
5. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro IX
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
7. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 5a
8. Monato, Kalle Kniivilä: Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado, 2006
angle:
skepticism, scepticism
beloruse:
скептычнасьць
ĉeĥe:
skepse
ĉine:
不信任 [bùxìnrèn]
france:
méfiance, scepticisme
germane:
Skepsis, Zweifel
hispane:
escepticismo
hungare:
kétség, szkepszis
pole:
sceptyk
ruse:
скепсис
slovake:
skepsa

skeptikismo

FIL
Doktrino, laŭ kiu la homa spirito kapablas atingi nenian veron kun certeco: Vitalij komencis timeme ŝirmi sin de ŝia malvarma skeptikismo Metrop . VD:pesimismo
angle:
skepticism, scepticism
beloruse:
скептыцызм
ĉeĥe:
skepticismus
france:
scepticisme (philosophique)
germane:
Skeptizismus
hispane:
escepticismo (filosófico)
hungare:
szkepticizmus
japane:
懐疑論 [かいぎろん]
nederlande:
scepticisme
pole:
sceptycyzm
ruse:
скептицизм
slovake:
skepticizmus
ukraine:
скептицизм

skeptikulo

Iu dubema, malfidema, malkredema, kiu nenion fidas sen skrupula trakonsidero: skeptikulojn mi malamas, sed Vian instruon mi amas [9]; la princo estis skeptikulo, kiel edukito de la plej altaj pastraj lernejoj [10]; Vinicius, […] estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo [11].
beloruse:
скептык
germane:
Skeptiker

administraj notoj