*herez/o UV
*herezo
- 1.
Doktrino
aŭ opinio kontraŭa al iu religia dogmo kaj tial
kondamnita de iu religia komunumo aŭ eklezio:
falsaj profetoj […] sekrete enkondukos herezojn pereigajn
[1];
estis legataj 30 artikoloj kulpigantaj Huson pri herezo kaj la tuta akuzo estis
konfirmita de atestantoj
[2];
hereza kredo, aserto;
estiĝo de gnostikaj herezoj inter mezepokaj judoj konstante kondamnataj de la
oficiala rabenaro
[3].
skismo1,
- 2.
- (figure)
Opinio tute kontraŭa al la komune akceptataj ideoj:
tio, kion vi diras, estas herezo en medicino;
vendi bienon tiamaniere estis terure kaj timige, kvazaŭ herezo
[4];
pardonu min pro la herezo, sed Privat kaj Drezen, laŭ mi, ne konsidereblas kiel
zamenhofologoj
[5].
paradokso,
mensogo
1.
La Nova Testamento, II. Petro 2:1
2. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
3. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?, 2007
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
5. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
2. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
3. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?, 2007
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Sia propra mastro
5. La Ondo de Esperanto, 2001, №6
- angle:
- heresy
- beloruse:
- ерась, гэрась, гарэзія
- bretone:
- 1. disivoud
- ĉeĥe:
- bludařství, hereze, kacířství
- ĉine:
- 妖言 [yāoyán], 异教 [yìjiào], 异端 [yìduān], 野狐禅 [yěhúchán]
- france:
- hérésie ~a: hérétique (adj.).
- germane:
- 1. Häresie, Ketzerei ~a: häretisch, ketzerisch. 2. Irrlehre, Widerspruchsmeinung
- greke:
- (θρησκευτική) αίρεση
- hispane:
- herejía
- hungare:
- eretnekség
- itale:
- eresia
- japane:
- 異端 [いたん], 異説 [いせつ]
- nederlande:
- ketterij
- pole:
- herezja, kacerstwo
- portugale:
- heresia
- ruse:
- ересь
- slovake:
- kacírstvo
- ukraine:
- єресь, псевдовчення
herezi
- Esti herezulo, hereze opinii: se oni apartenas al iu koterio kaj herezas, kritikas kaj mokas ene de permesitaj limoj [oni]tiel fariĝas tolerataj kaj eĉ admirataj pajacoj de la movado [6].
6.
esperanto [A. Künzli]: en:
Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon, libera folio, 2011-08-02
- angle:
- commit heresy
- beloruse:
- быць ератыком, упасьці ў ерась
- bretone:
- disivoudiñ
- ĉeĥe:
- být v bludu, hlásat bludy
- ĉine:
- 离经叛道 [líjīngpàndào]
- france:
- être hérétique
- germane:
- ketzerisch sein, ketzerisch handeln
- hungare:
- eretnek (ige), eretnek tanokat hirdet
- itale:
- essere eretico, dire una eresia
- japane:
- 異端を唱える [いたんをとなえる]
- nederlande:
- ketteren
- pole:
- być heretykiem, wygłaszać poglądy heretyckie
- portugale:
- agir como herege
- ruse:
- впадать в ересь
- slovake:
- byť v blude
herezulo
-
Homo, kiu kredas aŭ predikas herezon:
Serveto […] post proceso en Ĝenevo, […] estis kiel
herezulo kondamnita al la morto sur brulŝtiparo
[7];
la Inkvizicio ne kutimis pendigi herezulojn
(sed bruligi sur ŝtiparo)
[8];
(figure)
en tiu ĉi epoko de la perfektigita demokratio, senpasporta homo […]
estas herezulo
[9].
aŭtodafeo
7.
Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara, 2011
8. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VI
9. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 9
8. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VI
9. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 9
- angle:
- heretic
- beloruse:
- ератык, ерэтык, герэтык
- bretone:
- disivouder
- ĉeĥe:
- heretik
- ĉine:
- 异端者 [yìduānzhě], 妖言 [yāoyán], 异教 [yìjiào], 异教徒 [yìjiàotú], 异端邪说 [yìduānxiéshuō], 离经叛道者 [líjīngpàndàozhě]
- france:
- hérétique (subst.)
- germane:
- Häretiker, Ketzer
- greke:
- αιρετικός
- hispane:
- hereje
- hungare:
- eretnek
- itale:
- eretico (sost.)
- japane:
- 異端者 [いたんしゃ]
- nederlande:
- ketter
- pole:
- heretyk, kacerz
- portugale:
- herege, herético (pessoa)
- ruse:
- еретик
- slovake:
- heretik
- ukraine:
- єретик
ĉefherezulo
- Homo, kiu iniciatis herezon: unu el la ĉefherezuloj de Uqbar juĝis ke speguloj kaj kopulacio estas abomenaj, ĉar ili multobligas la nombron de homoj [10].
10.
J. L. Borges, trad. M. Giorgini:
Tlön, Uqbar, Orbis Tertius, [2009]
- angle:
- arch-heretic
- beloruse:
- ерэсіярх
- france:
- hérésiarque
- hungare:
- főeretnek
- itale:
- eresiarca
- japane:
- 異端の開祖 [いたんのかいそ]
- nederlande:
- aartsketter
- pole:
- herezjarcha
- ruse:
- ересиарх