*di/o

*dio  

MITREL Estaĵo prezentata kiel supernatura, ordinare senmorta, pli potenca ol homoj: neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo [1]; la Eternulo estos terura por ili, ĉar li ekstermos ĉiujn diojn de la tero [2].
a)
REL Supernatura, eterna, perfekta kaj ĉiopova estulo, kreanto de la universo: kion Dio kreis en la sesa tago [3]? al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu PrV ; dio volu, ke... (mi tre deziras, ke...)
b)
FIL Principo de ekzistado, unueco kaj komprenebleco de universo.
Rim. 1: En la sencoj 1.a kaj 1.b, dio estas komuna nomo indikanta nombreblan unikaĵon, kaj laŭ la ĝenerala regulo devus akcepti la difinan artikolon, simile al „la homaro“, „la mondo“ ktp. Ĝuste tiel estas en la greka: καί ο λόγος ήν πρός τόν θεόν, καί θεός ήν ο λόγος (laŭvorte: „kaj la vorto estis ĉe la dio, kaj dio estis la vorto“; en la unua apero la dio estas determinita difine kiel la konata unikaĵo; en la dua, dio estas predikativo, kaj tial senartikola, laŭ sia senco; la tradicia traduko [Johano 1:1] tiun alklasigon misprezentas kiel identigon). La okcidentaj lingvoj transprenis la vorton el la senartikola Latino, kaj heredigis tiun malregulaĵon al Esperanto. Ankaŭ la araba Alaho devenas el „la dio“.
Rim. 2: La piuloj skribas kun majuskla D: Dio por la senco 1.a kaj iuj eĉ opinias tiun vorton nomo propra; tio estas malvera en kristanismo, judismo kaj islamo. Eĉ pli malvera tio estas por la senco 1.b (filozofia).
Rim. 3: En la religioj mediteraneaj (judismo, kristanismo, islamo) Dio estas personeca kaj li-genra; en pli abstraktaj sistemoj filozofiaj (panteismo, budaismo) ne estas persona dio, kaj se oni uzas tian vorton, ĝi ofte estas ĝi-genra. Tiel en la titolo de Waringhien-aj eseoj: „Ni kaj Ĝi“ (kie „Ĝi“ rilatas al Dio).
angle:
god
beloruse:
бог
ĉeĥe:
Bůh, bůh
france:
dieu
germane:
Gott
hispane:
dios
hungare:
isten, Isten
ide:
deo
katalune:
déu
nederlande:
god
okcidentfrise:
god
pole:
bóg
portugale:
deus, divindade, deidade, nume
ruse:
бог
slovake:
Boh, boh
svede:
gud
tokipone:
jan sewi
turke:
Allah, Tanrı
volapuke:
god

dia

1.
De dio: mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj [4]; dia filo [5]; la dia potenco [6]; ĉio dependas de la dia volo [7].
2.
(figure) Perfekta, kvazaŭ ĝi estus de dio: ŝi havis dian voĉon, diajn formojn.
beloruse:
боскі
france:
divin
germane:
göttlich
hispane:
divino
hungare:
isteni
ide:
deala
katalune:
diví
nederlande:
goddelijk
okcidentfrise:
godlik
pole:
boski
ruse:
1. божий 2. божественный
svede:
gudomlig
volapuke:
godik

diino  

Inseksa dio: la diino de venko […] tenis la kondukilojn [8]; Venero, diino el la tempo idolana, en tiu tempo ŝi estis nomata sinjorino Holle [9]; (figure) ŝi nun estis jam tute laca de tiu ĉi adorado, ŝi estis laca esti diino de balo FK .
angle:
godess
beloruse:
багіня
france:
déesse
germane:
Göttin
hispane:
diosa
ide:
deino
katalune:
deessa
nederlande:
godin
okcidentfrise:
godin
pole:
bogini
ruse:
богиня
svede:
gudinna
tokipone:
meli sewi
volapuke:
jigod

diismo  

FIL Deismo: la Franca Revolucio portis ateismon kaj kontraŭklerikalan diismon ekster la salonoj kaj en la publikan sferon [10].
angle:
deism
beloruse:
дэізм
ĉeĥe:
deizmus
france:
déisme, théisme
germane:
Deismus, Gottglaube
hispane:
deísmo
hungare:
deizmus
katalune:
deisme
nederlande:
theïsme
pole:
deizm
ruse:
деизм
slovake:
deizmus

domdio

REL Iu el la protektaj dioj en domo aŭ domoparto, kiujn oni kultas ĉe hejma altaro: por ni, plibone estas vivi meze de la prapatraj domdioj kaj konservi en kvieta paco niajn virtojn en nia propra hejmo [11].
11. J. B. Gresset, trad. C. Rousseau: Ver-vert, Esperantista Centra Librejo, [1914?]
france:
dieu du foyer, lare (dieu du foyer)
germane:
Hausgott
katalune:
lar, déu domèstic
pole:
bóstwo opiekuńcze domu

sendia

REL Ne kredanta je la ekzisto de dioj aŭ Dio: la sendia sorĉistino mizere pereis [12]; kiaj sendiaj agoj! la diablo, ŝajnas, inspiris vin [13]! li estis homo plej sovaĝa, profana kaj sendia [14].
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
13. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
14. A. Conan Doyle trad. W. Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, p.15
france:
athée
germane:
gottlos

sendieco, sendiismo  

REL Ateismo: la sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la horo de l' juĝo [15]; ni deklaras nin por la kreskado internacia de la sendieco, kiu estas la sola bazo de la vera homaranismo [16].
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
16. franca federacio de la Libera Penso: Alvoko al monda kongreso de la Libera Penso, 2004-07-10
beloruse:
атэізм
ĉine:
无神论, tr. 無神論 [wúshénlùn]
france:
athéisme, impiété
germane:
Gottlosigkeit
hispane:
ateismo
hungare:
ateizmus
katalune:
ateisme
pole:
ateizm, bezbożność
ruse:
атеизм
slovake:
ateizmus
svede:
ateism

sendiulo  

REL Neanto de la ekzisto de Dio aŭ dioj: en okcidento, la sendiuloj […] ĝenerale ne apartenas al specifaj asocioj [17]; jen historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj [18].
17. B. Cadei: Ateistoj kaj kredantoj interparolis..., Espero Katolika, 1984, numero 9a
18. Monato, Boris Kolker: Plia libro biblia
angle:
atheist
beloruse:
атэіст
ĉeĥe:
ateista
france:
athée (subst.)
germane:
Atheist, Gottloser
hispane:
ateo
hungare:
ateista, istentagadó
katalune:
ateu
pole:
ateista, bezbożnik
ruse:
атеист
slovake:
ateista, neznaboh
svede:
ateist

dipatrino  

KRI Maria, patrino de Jesuo: la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano [19]; tie, ho ĝojo, estis ore ornamita ikono de la Dipatrino [20]; Reĝino de l' Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie! [21].
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
20. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
21. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Post la Kristnasko, La Ondo de Esperanto, 2002:1
beloruse:
Багародзіца , Маці боска
france:
Mère de Dieu
germane:
Gottesmutter
greke:
Θεομήτωρ, Θεοτόκος
hispane:
Madre de Dios
hungare:
Isten anyja, istenanya, Szűz Mária
katalune:
Mare de Déu, nostra Senyora, Maria
latinece:
Mater Dei, Deipara
nederlande:
Moeder Gods
pole:
Matka Boska, Bogurodzica (przest.)
ruse:
богородица, богоматерь

plurdiismo  

RELFIL Religio kredanta je ekzisto de multaj dioj: arĥeologio indikis, ke popoloj parolantaj variajn semidajn lingvojn kaj kun similaj plurdiismaj religioj loĝis en Kanaan kaj la ĉirkaŭaĵo jam dum la 3-a jarmilo a.K. [22]. SIN:politeismo
france:
polythéisme
germane:
Polytheismus
katalune:
politeisme
pole:
politeizm, wielobóstwo

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
dom~o: Mankas dua fontindiko.
plur~ismo: Mankas dua fontindiko.