tradukoj: be cs de en es he hu pt ru

*konvink/i

*konvinki TEZ

(tr)
Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu akceptu ion kiel veran aŭ pravan: la pruvoj konvinkas nur la spiriton, sed ne la koron; la praktiko konvinkis min, ke...Z; konvinki iun pri kulpo, krimo (plenpruvi iun kulpa pri); esti konvinkita pri ies senkulpeco; ĉu vi scias, kiam mi konvinkiĝis, ke mi estas maljuna?B proprokule konvinkiĝi pri io. SIN:pruvi, persvadi, argumenti, evidentigi.

konvinko TEZ

Stato de spirito, al kiu io estis pruvita kiel vera: mi venis al la firma konvinko, ke...Z; tuŝu la religiajn konvinkojn de neniuZ; rokofirma konvinko; konvinkaj pruvoj, faktoj, dokumentoj; nia afero konvinke montris sian fortecon kaj saneconZ.

konvinkitecoZ

= konvinko.

konvinkiĝi

Akiri konvinkon: proprokule konvinkiĝi pri io.

tradukoj

anglaj

~i : convince, persuade firmly; ~o : conviction, assured (settled, steadfast) belief; ~iĝi : be convinced.

belorusaj

~i : пераканаць; ~o : перакананьне; ~iteco: перакананьне, перакананасьць; ~iĝi : пераканацца.

ĉeĥaj

~i : přesvědčit.

germanaj

~i : überzeugen; ~o : Überzeugung; ~iteco: Überzeugung; ~iĝi : überzeugt werden.

hebreaj

~i : לשכנע; ~o : שכנוע; ~iĝi : להשתכנע.

hispanaj

~i : convencer.

hungaraj

~i : meggyőz; ~o : meggyőződés; ~iteco: meggyőződés; ~iĝi : meggyőződik.

portugalaj

~i : convencer, persuadir.

rusaj

~i : убедить; ~o : убеждение; ~iteco: убеждение, убеждённость; ~iĝi : убедиться.

[^Revo] [konvin.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2006/11/18 17:30:25 ]