8plonĝ/i SPV

plonĝi

(ntr)
1.
SPO Lerte sin ĵeti en akvon por naĝi: negrave ĉu oni plonĝas en malgrandan naĝejon aŭ la plej grandan maron, oni tute same devas naĝi Rsp ; la pinte rompiĝantaj ondegoj […] plonĝis nin en la akvon MortulŜip ; subite aŭdiĝas neta plonĝobruo […]: plaŭ! KrB ; (figure) la vojo plonĝas malsupren laŭ forta deklivo ChB . VD:enakviĝi, ensalti, mergiĝi, impeti, trempiĝi
Rim.: La difino aperas tiel en OA8, kaj sugestas akvosaltarton, sed pluraj el la oficialaj tradukoj proponas alian sencon: vd. ankaŭ la rimarkon sub plonĝisto. Pli kohera difino eble estus: ‚Enprofundigi sin sub akvan surfacon‘. [W. Diestel]
2.
(figure) Eniri riskan situacion, sin elmeti al danĝero: mi plonĝis en kirlaĵon el politiko, diskutoj kaj junulara ribelo HMS ; admonu lin […], ke li neniam plu plonĝu eksterleĝen ChB ; mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto KrM . VD:kompromitiĝi, riski
3.
AVI Abrupte kaj krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de aviadilo: plonĝbombi.
angle:
dive
beloruse:
1. ныраць, нырнуць, даць нырца 3. пікіраваць
ĉine:
1. 跳水 [tiàoshuǐ], 浸洗 [jìnxǐ] 2. 猛扑 [měngpū], 猛撲 [měngpū]
france:
1. plonger (natation)
germane:
1. eintauchen, hinein springen 2. sich stürzen in 3. in den Sturzflug gehen
hispane:
1. zambullirse 3. picar (un avión)
hungare:
1. fejest ugrik 3. zuhanórepülésbe megy át
itale:
1. tuffarsi 3. picchiare (aer.)
japane:
飛び込む [とびこむ], ダイビングする [だいびんぐする], 急降下する [きゅうこうかする]
nederlande:
1. duiken 3. een duikvlucht maken
perse:
شیرجه رفتن
pole:
nurkować, pikować
portugale:
mergulhar, dar um mergulho
rumane:
plonja, se cufunda
ruse:
1. нырять, нырнуть 3. пикировать
ukraine:
пірнати, ниряти, поринати, пікірувати

plonĝisto

SPO Iu, trejnita por naĝado sub akvosurfaco, eventuale helpata de tubo aŭ aparato por spiri ktp: la grupo de fervoraj plonĝistoj saltas en la akvon kaj profundiĝas ses metrojn [1]; alirebla por plonĝistoj kaj turistoj en vitraj submarŝipetoj, la homgrandaj statuoj troviĝas ĉe la Kanariaj Insuloj, 14 metrojn sub la surfaco de la akvo [2]. SIN:subakvistoVD:skafandristo
Rim.: Tiu senco estas subtenata de kelkaj el la nacilingvaj tradukoj en OA8 (dive, tauchen), kvankam ĝi kolizias kun ties difino: ĉe subakvisto ja ne temas pri la arto ensalti la akvon, ― pro la pezaj aerboteloj la dorsfala enakviĝo ofte eĉ aspektas kurioze ―, sed la kapablo naĝi sub la surfaco sen la ebleco spiri aeron rekte, orientiĝi en la malluma akvo, elteni la premon ktp. Pro tio la vorto „plonĝisto“ aperas miskomprenebla, prefere do uzu pli klare akvosaltisto ks por unu senco kaj subakvisto ks por la ĉi-supra. [W. Diestel]
angle:
diver
ĉine:
潛水員 [qiánshuǐyuán], 潜水员 [qiánshuǐyuán]
germane:
Taucher
japane:
ダイバー
pole:
nurek
rumane:
scafandru, scufundător

administraj notoj