*miel/o

*mielo

Sukera substanco ellaborata de la abeloj el suko de floroj: kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas PrV ; kiu havas abelojn, havas mielon PrV ; (figure) mielo sur lango, kaj glacio en koro PrV ; urson al mielo oni ne tiras per orelo PrV ; (figure) elirigi […] en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo [1]; blankpaneto kun mielo [2]; kio estas pli dolĉa ol mielo [3]? ĉelaraj mielgutoj [4]; ne bone estas manĝi tro multe da mielo [5]; tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon [6]; la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi [7]; la kruĉoj de mielakvo estis malplenigitaj, kaj oni alportis aliajn [8].
angle:
honey
beloruse:
мёд
bretone:
mel
bulgare:
мед
ĉeĥe:
med
ĉine:
蜂蜜 [fēngmì], 蜜 [mì], 蜜糖 [mìtáng]
france:
miel
germane:
Honig
hispane:
miel
hungare:
méz
indonezie:
madu
japane:
蜂蜜 [はちみつ], みつ
katalune:
mel
nederlande:
honing, honig
pole:
miód
portugale:
mel
rumane:
miere
ruse:
мёд
slovake:
med
tibete:
སྦྲང་རྩི་
ukraine:
мед

miela

1.
De mielo, el mielo: miela gusto, miela kuko; li vivis kun sia juna edzino ankoraŭ la mielan tempon (vd mielmonato) [9].
2.
(figure) Afekte nesincere dolĉa: miela voĉo; flati per mielaj vortoj; lango miela, sed koro kruela PrV ŝi […] per tirata miela voĉo komencadis longan parolon Marta . SIN:glata. VD:allogi, vinagro.
angle:
1. honey 2. sweet, honeyed, saccharine
beloruse:
мядовы
ĉeĥe:
medový
ĉine:
[tián], 蜜 [mì]
france:
mielleux
germane:
1. aus Honig 2. honigsüß
hispane:
1. de miel 2. meloso
hungare:
1. méz-, mézes 2. mézes
japane:
蜂蜜の [はちみつの], 蜂蜜入りの [はちみついりの], 蜜のように甘い [みつのようにあまい], 甘ったるい [あまったるい]
katalune:
melós
nederlande:
1. honing-, honig- 2. honingzoet, honigzoet
pole:
miodowy
ruse:
медовый
slovake:
medový
ukraine:
медовий, медяний

mielĉelaro

Aro de vaksaj sesangulaj ĉeloj en abelujo kiuj enhavas la larvojn kaj en kiuj la abeloj staplas mielon: mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon [10]; li etendis la pinton de la bastono […] kaj trempis ĝin en la mielĉelaro, kaj almetis sian manon al la buŝo [11].
angle:
honeycomb
beloruse:
соты (зь мёдам)
ĉine:
蜂窝 [fēngwō], 蜂窩 [fēngwō]
france:
rayon (de ruche)
germane:
Honigwaben
hispane:
panal
katalune:
bresca
pole:
plaster (miodu)

trinkmielo

Trinkaĵo el mielo, kutime fermentinta (vd mielvino): la mastro enverŝis grandan glason da trinkmielo [12]; ni trinku […] trinkmielon kaj Bremenan bieron [13]. SIN:mielakvo
angle:
mead
beloruse:
медавуха, мядок (напітак)
ĉine:
蜂蜜酒 [fēngmìjiǔ]
france:
hydromel
germane:
Met, Honigwein

administraj notoj