8drat/o Fab3

drato

1.
TEK Maldika, fleksebla kaj longa cilindro el metalo aŭ alia materialo, ordinare kun ronda sekco: la drato, per kiu [la pupoj] estis kondukataj, estis tro longa [1]; drata barilo ĉirkaŭ la placo [2]; dratsekurigita grimpovojo [3]; la radio havis mallongajn ondojn, kaj pere de ekstera longa drato kupra mi povis kapti la nederlandlingvajn programojn de Sovetio, Sud-Afriko, Nederlando [4]. SIN:fadeno 2TUT:kablo 2SUB:fibroVD:filamento, stango, ŝnuro.
2.
TEK Kablo: la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis, kiel granda estas la aera karavano [5]; vi simple per-orele sensas la rideton ĉe la alia fino de la drato (de la telefona linio) [6]. pli granda risko por ili estas alttensiaj dratoj [7].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo
2. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Kiam montopado fariĝis mortopado, 2011
4. Monato, Jean Pierre VandenDaele: De analogo al cifereco: evoluo de persona historio, 2012
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
6. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, A. Ŝalnev, trad. B. Kolker: Usonanoj vidataj de proksimo, leciono 22a
7. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
afrikanse:
draad
albane:
tela
amhare:
ሽቦ
angle:
wire
arabe:
سلك
armene:
մետաղալար
azerbajĝane:
tel
beloruse:
дрот
bengale:
তারের
birme:
ဝါယာကြိုး
bosne:
žice
ĉeĥe:
drát, drátek
ĉine:
線材 [xiàncái], 鋼絲 [gāngsī], 金属丝 [jīnshǔsī], 金属线 [jīnshǔxiàn], 电线 [diànxiàn]
dane:
ledning
estone:
juhe
france:
fil (métallique)
galege:
fíos
germane:
Draht
guĝarate:
વાયર
haitie:
fil
haŭse:
waya
hinde:
तार
hispane:
1. alambre 2. cable
hungare:
huzal, drót
igbe:
izipu
irlande:
sreang
islande:
vír
japane:
ワイヤー
jave:
kabel
jide:
דראָט
jorube:
waya
kanare:
ತಂತಿ
kartvele:
მავთულის
katalune:
filferro
kazaĥe:
сым
kimre:
gwifren
kirgize:
зым
kmere:
លួស
koree:
와이어
korsike:
panze
kose:
ucingo
kroate:
žica
kurde:
têlik
latve:
stieple
laŭe:
ສາຍ
litove:
vielos
makedone:
жица
malagase:
tariby
malaje:
wayar
malajalame:
കന്വി
malte:
wajer
maorie:
waea
marate:
वायर
monge:
hlau
mongole:
утас
nederlande:
draad
nepale:
तार
njanĝe:
waya
okcidentfrise:
wire
panĝabe:
ਤਾਰ
paŝtue:
سیم
pole:
1. drut 2. przewód, żyła kablowa
portugale:
1. arame
ruse:
проволока, провод
samoe:
uaea
sinde:
تار
sinhale:
කම්බි
skotgaele:
uèir
slovake:
drôt
slovene:
žica
somale:
silig
ŝone:
waya
sote:
terata
sunde:
kawat
svahile:
waya
taĝike:
сим
taje:
ลวด
tamile:
கம்பி
tatare:
чыбык
telugue:
వైర్
tibete:
ལྕགས་སྐུད་
ukraine:
провід
urdue:
تار
uzbeke:
sim
vjetname:
dây
zulue:
ucingo

drati

TEK Provizi per dratoj.
angle:
wire
beloruse:
дратаваць, пракладваць дрот
ĉeĥe:
stáhnout drátem
france:
cabler
germane:
verdrahten
hispane:
cablear
hungare:
huzaloz
japane:
針金を張る [はりがねをはる]
nederlande:
van draad voorzien
pole:
drutować, odrutowywać
slovake:
stiahnuť drôtom
ukraine:
дротувати, армувати (дротом)

pikdrato PIV1 , pikildrato PV

TEK Fortika drato, garnita per pikiloj kaj servanta por bariloj: geto izolita per muregoj kaj pikdrato [8]; duobla pikdrataro ĉirkaŭanta la urbon [9]; hodiaŭ apartenas al la pasinteco la gardoturoj kaj pikdrato ĉe la limo [10];
8. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
9. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron, 2006
10. Monato, Evgeni Georgiev: Forigo-festo, 2009
angle:
barbed wire
beloruse:
калючы дрот
ĉine:
鋼線 [gāngxiàn]
france:
barbelé, fil de fer barbelé
germane:
Stacheldraht
hebree:
תיל דוקרני
hispane:
alambrada, alambre de espinos, alambre de púas
hungare:
szögesdrót
japane:
有刺鉄線 [ゆうしてっせん]
katalune:
filat espinós
nederlande:
prikkeldraad
pole:
drut kolczasty
ruse:
колючая проволока
ukraine:
колючий дріт

elektrodrato

ELE Drato funkcianta kiel elektrokondukilo: kupra elektrodrato kun plasta izolaĵo [11].
11. PBworks: lumbestetoj, 2007
beloruse:
электрычны дрот, электрычны кабэль
france:
fil électrique
hispane:
cable (eléctrico)
katalune:
cable (elèctric)

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.