*kondamn/i
*kondamni
(tr)
- 1.
- a)
- (iun)
Per juĝo pruvi puninda kaj difini la merititan punon:
kondamni al morto,
al monpuno,
al la juĝokostoj;
unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto
[1];
ili kondamnu lin al punpago
de cent arĝentaj moneroj
[2];
mi kondamnis kelkajn kulpajn [sakrilegiulojn] al la
sufoko,
multajn en la minejojn (al punlaboro
en minejoj), ĉiujn al la bastonado
[3].
verdikti.
Rim.: La subjekto de la verbo ofte indikas juĝanton, tribunalon aŭ leĝon, sed povas montri ankaŭ la verdikton ( mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj Marta ) aŭ (metafore kaj malofte) la faktojn, kiuj pruvas la kulpon ( vin kondamnas via buŝo (viaj diroj), ne mi [4] ).
- b)
- (ion) Deklari puninda: kondamni malbonan libron; la kodekso kondamnas la malveran ateston; estas agoj, kiujn la moralo kondamnas, sed kiujn ne kondamnas la leĝo.
- c)
- (figure) Nepre devigi (iun); neflekseble destini (ion): mi estas kondamnita longan tempon vagadi en la noktoZ ; mi estis kondamnita de la malsano resti du semajnojn en la lito; ĉiuj niaj tiucelaj projektoj estas kondamnitaj al malsukceso; viaj kalkuloj estas kondamnitaj al malĝusteco (neeviteble, nepre malĝustaj).
- 2.
- Deklari iun malprava, ion riproĉinda: ne aŭskultinte, ne kondamnu PrV ; ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos PrV ; kondamni projekton, parolon malican; tiu doktrino estas kondamnita de la faktoj, de siaj konsekvencoj. mallaŭdi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 35:30
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:19
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:6
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 22:19
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 23
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:6
- angle:
- condemn 1. convict, sentence, issue judgement against (p.p. nekrima procedo), find guilty
- beloruse:
- асуджваць, прысуджваць
- ĉeĥe:
- odsoudit (k něčemu), odsuzovat, zatracovat, zatratit, zavrhnout
- ĉine:
- 譴責 [qiǎnzé], 責備 [zébèi], 判处 [pànchǔ], 問罪 [wènzuì], 处刑 [chǔxíng], 斗 [dòu]
- france:
- 1.a condamner (qn par jugement), accabler (prouver la culpabilité), convaincre (prouver coupable), déclarer coupable, punir ~i al morto: condamner à mort, condamner à la peine capitale. 1.b condamner (déclarer illégal), censurer, défendre (interdire), interdire, prohiber, proscrire, punir, réprimer (prohiber) 1.c condamner (contraindre, vouer), destiner, astreindre, contraindre, forcer, obliger (contraindre), vouer (destiner) 2. condamner (réprouver), anathématiser, blâmer, critiquer, désapprouver, désavouer, réprouver, stigmatiser
- germane:
- 1.b verdammen 1. verurteilen 2. ablehnen
- hispane:
- 1.a condenar 1.b sentenciar
- hungare:
- 1.a ítél, elítél (jogilag) ~i al morto: halálra ítél. 1.b elítél (erkölcsileg), megbélyegez 1.c kárhoztat (vmire), (vmire) van ítélve 2. elítél (helytelenít)
- japane:
- 刑を宣告する [けいをせんこくする], 有罪とする [ゆうざいとする], 非難する [ひなんする], とがめる
- nederlande:
- veroordelen 1.a veroordelen (schuldig verklaren), schuldig verklaren 1.b verdoemen, verwerpen, vervloeken 1.c veroordelen
- pole:
- potępiać, skazywać, zasądzać
- portugale:
- condenar 1.a condenar, sentenciar ~i al morto: condenar. 2. condenar, repreender
- rumane:
- condamnarea, judecarea
- ruse:
- осудить, приговорить, обречь (f)
- slovake:
- odsudzovať, odsúdiť
sin kondamni
- Iĝi kondamnita de si mem, aŭ de aliaj pro pruvo donita de si mem: la supera organo de UEA ne kondamnis [la naŭzajn nigrigojn de mia nomo] ‐ kaj kun tia plimulto evidente ne povis kondamni sen kondamni sin mem [5]; la viro kondamnas sin, ke li lasis ŝin morti [6]; vi kondamnas vin mem per tiu konfeso; demokratio, kiu ne kritikas sin mem, kondamnas sin al paralizo [7]; [suferanto, kiu] estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago [8].
- beloruse:
- асуджваць самога сябе, прызнаваць віну
- france:
- se condamner, se punir, s'astreindre, se contraindre, se forcer, s'obliger (se contraindre)
- hungare:
- ítéletet mond magáról
- nederlande:
- zich veroordelen
- pole:
- potępiać siebie
- portugale:
- condenar-se
- rumane:
- pentru a te condamna
kondamno
-
Ago kondamni:
- 1.a:
- kondamno al morto; li ricevis kondamnon pro trafik-akcidento kun vunditoj [9];
- 1.b:
- malgraŭ la papa kondamno de 1759, la presado de la enciklopedio atingis la finon en 1772 [10];
- 1.c:
- [la fakto, ke la indiĝenoj devas asimili la nacian kulturon] estas indikilo de la kondamno al malapero kiun la moderneco dekretis kontraŭ la indiĝenaj kulturoj [11];
- 2:
- mi prenis krajonon en la manon por noti multajn punktojn de kritiko kaj kondamno [12].
9.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 16
10. E. Pauli: Franca Enciklopedio, http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/ENCIKLOPEDIO.html
11. Elpaŝi en la defendo de la lingvaj rajtoj, http://www.esperantomex.org/esperanto/red/rajtoj.html
12. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, L. Friis: Kiel mi fariĝis Esperantisto, leciono 8a
10. E. Pauli: Franca Enciklopedio, http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/Esperanto/ENCIKLOPEDIO.html
11. Elpaŝi en la defendo de la lingvaj rajtoj, http://www.esperantomex.org/esperanto/red/rajtoj.html
12. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, L. Friis: Kiel mi fariĝis Esperantisto, leciono 8a
- beloruse:
- асуджэньне, прысуд
- ĉeĥe:
- kondemnace, odsouzení
- ĉine:
- 被罚下地狱 [bèifáxiàdìyù], 非难 [fēinàn]
- france:
- 1.a condamnation (à une peine), peine, punition, sanction ~o al morto: condamnation à mort, peine capitale. 1.b condamnation (interdiction), anathémisation, censure, défense (interdiction), interdiction, prohibition 1.c condamnation (à un destin, obligation), obligation 1.d condamnation (désapprobation), blâme, critique, désapprobation, réprobation
- hungare:
- 1.a ítélet, elítélés ~o al morto: halálos ítélet. 1.b elítélés (erkölcsi), megbélyegzés 1.c kárhoztatás, kényszerülés 1.d elítélés, helytelenítés
- japane:
- 刑の宣告 [けいのせんこく], 有罪判決 [ゆうざいはんけつ], 非難 [ひなん], 糾弾 [きゅうだん]
- nederlande:
- veroordeling
- pole:
- potępienie
- portugale:
- condenação
- rumane:
- condamnare
- ruse:
- осуждение, приговор
- slovake:
- odsúdenie
kondamna
- Rilata al kondamno; kondamnanta: tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin malinklinigi de li, pro la nura kompato faras lin al ŝi ankoraŭ pli kara [13]; la ŝtato faris akuzojn tiom kondamnajn, ke nenia defendo iel ajn povus respondi [14]; mi aŭdis mian kondamnan [verdikton], ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon [15].
13.
H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 27
14. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
15. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 13
14. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 10
15. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 13
- beloruse:
- асуджальны
- france:
- condamnatoire, de condamnation, qui condamne
- hungare:
- elmarasztaló, elítélő, ítélet-, ítélkező
- nederlande:
- veroordelend
- pole:
- potępieńcza
- portugale:
- condenatório
- rumane:
- judecata de apoi
- ruse:
- осуждающий, осудительный
kondamniĝi
- Iĝi kondamnita.
- beloruse:
- быць асуджаным
- hungare:
- elítélődik, elítéltetik
- nederlande:
- veroordeeld worden
- pole:
- potępić
- portugale:
- ficar condenado
- rumane:
- pentru a condamna
kondamninda
- Inda je kondamno: al morto estas kondamninda ĉi tiu homo, ĉar li profetis kontraŭ ĉi tiu urbo [16]; la ambasadoro de la plej potenca reĝo Assar havas aferojn kun Fenicianoj, kaj, tio estas ankoraŭ pli kondamninda, vizitas ilin sola [17].
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 26:11
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 11
17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 11
- beloruse:
- варты асуджэньня, ганебны
- ĉeĥe:
- zavrženíhodný
- france:
- condamnable, blâmable, criticable, défendu (interdit), délictueux, interdit, fautif, prohibé, proscrit (adj.), répréhensible
- hungare:
- elítélendő
- japane:
- 処罰すべき [しょばつすべき], 非難すべき [ひなんすべき]
- nederlande:
- te veroordelen, verwerpelijk
- pole:
- potępialny
- portugale:
- condenável
- rumane:
- secătură
- ruse:
- достойный осуждения, достойный порицания
- slovake:
- zavrhnutiahodný
kondamnito
- Iu, kiun oni kondamnis: se ia timo kaptis la korojn (de la spektantoj en la areno), ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj [18]; la vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito (persono kondamnita kaj poste malkondamnita aŭ plenuminta sian punon) ne povis aŭdi sen impreso de timado [19]; (malofte) kiam mi pensas, ke [...] tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas, ke la kondamnitejoj estas loĝataj de honestaj homoj [20].
- beloruse:
- асуджаны (наз.), прысуджаны (наз.)
- ĉeĥe:
- odsouzenec, odsouzený čl., trestanec
- ĉine:
- 犯人 [fànrén], 赭衣 [zhěyī]
- france:
- condamné (subst.) eks~ito: ex-condamné, ancien condamné.
- germane:
- Verdammter
- hungare:
- elítélt eks~ito: volt elítélt.
- japane:
- 受刑者 [じゅけいしゃ], 既決囚 [きけつしゅう]
- nederlande:
- veroordeelde
- pole:
- skazaniec
- portugale:
- condenado
- rumane:
- pușcăriaș
- ruse:
- осуждённый (сущ.), приговорённый (сущ.)
- slovake:
- odsúdenec, trestanec
malkondamniZ
- Juĝe deklari iun senkulpa: tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni [21]; Kozumi kaj Perlamoto estos malkondamnitaj antaŭ tribunalo, sed la popolo opinios ilin kulpaj; se li povas prezenti kiel pruvon de sia senkulpeco nur tiujn iom abstraktajn konsiderojn, [...] nenio estas pli necerta ol lia malkondamno [22].
- angle:
- acquit, find not guilty, issue judgement for (p.p. nekrima procedo)
- beloruse:
- апраўдваць, апраўдаць
- ĉeĥe:
- prominout, vzít na milost
- france:
- absoudre (jur.), acquitter (jur.), blanchir (jur.), disculper (jur.), innocenter (jur.) mal~o: absolution (jur.), acquittement (jur.), disculpation (jur.), innocentement (jur.).
- germane:
- freisprechen, entlasten
- hungare:
- felment (ítélet alól) mal~o: felmentés.
- japane:
- 無罪を宣告する [むざいをせんこくする]
- nederlande:
- onschuldig verklaren mal~o: vrijspraak.
- pole:
- darować winę, rozgrzeszać, ułaskawić, uniewinnić
- portugale:
- absolver
- rumane:
- să dau vina, să absolvi, să iertați, să-l achitați
- ruse:
- оправдать
- slovake:
- oslobodiť, vziať za milosť
memkondamnita
- Sin kondamninta: tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita [23].
23.
La Nova Testamento, Al Tito 13:1
- beloruse:
- які прызнаў сваю віну, які асудзіў сам сябе
- france:
- condamné (adj.) par ses actes
- pole:
- potępiony przez swoje czyny
- portugale:
- auto-condenado
- rumane:
- condamnat de acțiunile sale
mortkondamni, mortokondamni
(tr)
- Kondamni al morto: se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, [la akuzito] estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita [24]; tute ne kompreninte kiel prava Sokrato estas, la juĝistoj mortkondamnis lin [25]; (figure) oni ne povas rigore kaj drakone mortkondamni ĉiun novan vorton [26]; pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanius Secundus, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito [27].
24.
H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 5
25. I. Kellerman: A complete grammar of Esperanto, https://www.gutenberg.org/dirs/etext05/esper10h.htm
26. E. UrbanovA?: Kiel vera paĉjo, Nica Literatura Revuo
27. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 43
25. I. Kellerman: A complete grammar of Esperanto, https://www.gutenberg.org/dirs/etext05/esper10h.htm
26. E. UrbanovA?: Kiel vera paĉjo, Nica Literatura Revuo
27. H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉap. 43
- beloruse:
- асуджваць на сьмерць
- france:
- condamner à mort, condamner à la peine capitale mort~o: condamnation à mort, peine capitale.
- germane:
- zum Tode verurteilen
- hungare:
- halálra ítél mort~o: halálos ítélet.
- nederlande:
- ter dood veroordelen
- pole:
- skazywać na śmierć
- portugale:
- condenar à morte
- rumane:
- condamnat la moarte
- ruse:
- приговорить к смерти
administraj notoj
pri
~i 1.a:
~iĝi: Mankas fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
mem~ita: Mankas dua fontindiko.
Necesas trovi pli konvinkajn ekz-ojn de okazo, kiam la subjekto montras pruvojn de la kulpo, de la tipo: "jen la pruvoj, kiuj vin ~as", aux forigi la koncernan parton de la rimarko. [MB]pri mal~i:
* La indiko pri Zamenhofeco malaperis en eldonoj post PV kaj mi ne trovis spuron de tio en mia tekstaro. Gxi do sxajnas dubinda. * Mi iom hezitis, cxu "mal~i" ne havu la signifon "deklari senkulpa post ~o" (kio respondas al la situacio en la ekz-oj de Vallienne), sed sxajnas, ke la senco estas pli vasta. [MB]~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
mem~ita: Mankas dua fontindiko.