*konsil/i PV
*konsili ↝
(tr)
rekomendi
instigi
- Indiki al iu tion, kion oni opinias, ke li devus fari: la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [1]; la montritajn naŭ vortojn mi konsilas bone ellerni [2]; oni konsilas kaj konsolas sed helpi ne volasPrV ; nekonsilebla karakteroZ (kiu ne volas esti konsilata); nek helpeble, nek konsileble PrV (pp tute embarasita situacio, pri kiu oni povas nek helpi, nek konsili); kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble (necesas konsili por helpi) PrV .


1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
- angle:
- to advise, counsel
- beloruse:
- раіць, радзіць
- ĉeĥe:
- radit radit, poradit
- france:
- conseiller
- germane:
- raten, anraten, beraten
- hispane:
- aconsejar
- indonezie:
- menganjurkan, menasihati saranmenyarankan
- malaje:
- menasihat
- nederlande:
- aanraden
- pole:
- radzić, doradzać, polecać, konsultować
- portugale:
- aconselhar, persuadir
- ruse:
- советовать
- slovake:
- radiť
konsilo ↝
- 1. ↝
-
Indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke li devus fari:
saĝulo aŭskultas konsilon
[3];
montroj kaj konsiloj estas facilaj
PrV
;
post dorma trankvilo venas bona konsilo
PrV
;
peti konsilon de iu
[4]
[5].
admono, averto, avizo, instruo
- 2.
- (arkaismo) Proponita agmaniero, rimedo: kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo PrV ; ni ne scias alian konsilon ol prokrasti la aferon; ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo [6].
- 3. ↝
- (evitinde) Konsilistaro: kunvoki la konsilon.
3.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:15
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 40:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:30
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 40:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:30
- angle:
- council, counsel (legal advocate(s)) 1. advice, counsel, opinion 2. counsel
- beloruse:
- парада
- ĉeĥe:
- rada (udělovaná)
- france:
- conseil
- germane:
- 1. Rat, Ratschlag 2. Empfehlung, Rat
- hispane:
- 1. consejo
- indonezie:
- advis, anjuran, nasihat, saran
- malaje:
- 1. nashihat
- nederlande:
- 1. raad, raadgeving 2. raad (arch.), aanbeveling (arch.)
- pole:
- 1. rada, porada, konsultacja 2. rada
- ruse:
- совет
- slovake:
- rada
konsilanaro ↝
(evitinde)
- angle:
- council
- beloruse:
- рада
- ĉeĥe:
- konsilium, rada (sbor)
- france:
- conseil (groupe de conseillers)
- indonezie:
- dewan
- nederlande:
- raad (raadgevend lichaam; ontr.)
- pole:
- rada
- ruse:
- совет
- slovake:
- poradný zbor
konsilanto
- Tiu, kiu donas konsilojn: li […] rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto BdV ; kortega konsilanto [7]; kortegano-konsilanto Hamlet ; venko venas per multe da konsilantoj [8].
7.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:6
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:6
- angle:
- adviser, advisor
- beloruse:
- дарадца
- ĉeĥe:
- konzultant, poradce, rádce
- france:
- conseiller
- germane:
- Berater, Ratgeber
- hispane:
- consejero
- indonezie:
- konselor, penasihat
- nederlande:
- raadgever, consulent
- pole:
- doradca, konsultant
- ruse:
- советник, советчик
- slovake:
- poradca, radca
konsilantaro ↝
- Konsilistaro: li povas pli bone klarigi ĉion al mia sinjoro, ĉar li estas saĝulo kaj membro de la plej alta konsilantaro de niaj urboj [9]; sidanta en la konsilantaro de la saĝuloj [10].
9.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:8
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 23:8
- angle:
- council
- beloruse:
- рада
- ĉeĥe:
- konsilium, rada (sbor)
- france:
- conseil (groupe de conseillers)
- indonezie:
- dewan
- nederlande:
- raad (raadgevend lichaam)
- pole:
- rada (organ doradczy)
- ruse:
- совет
- slovake:
- poradný zbor
konsilisto
- 1.
- Titolo de ŝtata aŭ komunuma oficisto: grandimperiestra noktotabla kantisto kun la rango de konsilisto de la unua klaso [11]; la jura konsilisto […] havis tre bone en la memoro la okazintaĵojn de la jaro 1801 [12].
- 2.
- Persono, kiu profesie donas konsilojn: la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante sian opinion, li povu fari decidon [13]; ni vokos ĉiujn saĝajn konsilistojn Hamlet ; li estis la konsilisto de la milita ministro [14].
11.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
13. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro II
- angle:
- counselor, adviser, advisor, consultant
- beloruse:
- дарадца, кансультант
- ĉeĥe:
- konzultant, poradce, rádce
- france:
- conseiller 2. consultant
- germane:
- 1. Rat 2. Berater
- hispane:
- 1. consejero (cargo, puesto)
- indonezie:
- 2. konsultan
- nederlande:
- 1. raadsman 2. consulent
- pole:
- 1. radca 2. konsultant
- ruse:
- 1. советник 2. советник, советчик, консультант
- slovake:
- poradca, radca
konsilistaro ↝
- angle:
- council
- beloruse:
- рада
- france:
- conseil (groupe de conseillers)
- germane:
- Rat, Ratsversammlung
- hispane:
- consejo (grupo de consejeros)
- indonezie:
- dewan
- nederlande:
- raad (raadgevend lichaam)
- pole:
- rada
- ruse:
- совет
konsiliĝi ↝
(ntr)
- Peti de iu, ke li konsilu, konsulti: la reĝo […] konsiliĝis kun siaj servantoj [16]; li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj [17]; mi devas […] interkonsiliĝi kun miaj servistoj [18].
16.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:8
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:3
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 32:3
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
- angle:
- to seek advice, consult (with someone)
- beloruse:
- раіцца, кансультавацца
- france:
- demander conseil
- germane:
- um Rat fragen, um Rat bitten, sich beraten
- indonezie:
- berkonsultasi
- nederlande:
- beraadslagen
- pole:
- radzić się, konsultować się
- ruse:
- советоваться, консультироваться
dekonsili, malkonsili ↝
senkonsila
- Ne scianta kiel agi kaj ne ricevanta konsilojn pri tio: ili staris senkonsilaj, rigardante sin reciproke per necertaj rigardoj [19].
19.
H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski:
Tra dezerto kaj praarbaro, 1978
- ĉeĥe:
- bezradný
- france:
- décontenancé, désemparé, éperdu
- germane:
- ratlos
- indonezie:
- putus asa
- pole:
- bezradny
- slovake:
- bezradný