manaĝer/o

manaĝero

Dungita gvidanto en entrepreno: aplomba sinjoro kun silka lazura kravato – laŭaspekte eminenta manaĝero – diris: „la bankoj tamen ankoraŭ nuntempe uzas specialajn bendojn kaj sigelojn por siaj sendaĵoj [1]; direktivoj de la ĉefmanaĝero [2]; la meza salajro kreskas pro la salajrokreskiĝo de entreprenistoj kaj manaĝeroj [3]; centmiloj da homoj memoras la bildojn pri Fukuŝima, la mensogojn de ties manaĝeroj, la sekvajn paneojn, kaj ili daŭrigas siajn protestojn [4]; li heredis la laktobienon de sia patro, sed devis vendi ĝin al multnacia korporacio, kiu dungis lin kiel manaĝeron [5]. VD:mastro, estro, ĉefo
1. Monato, Filippo: Moderna poŝto
2. Monato, Filippo: Moderna poŝto
3. Monato, Laimius Stražnickas: Problemo pro salajroj
4. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo
5. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste
angle:
manager
beloruse:
мэнэджар
ĉine:
管理人 [guǎnlǐrén], 管理员 [guǎnlǐyuán], 管理員 [guǎnlǐyuán], 經理 [jīnglǐ], 经理 [jīnglǐ]
germane:
Manager, Geschäftsführer
pole:
menadżer, zarządca
rumane:
director, manager, administrator
ukraine:
менеджер

administraj notoj