*dolĉ/a PV
*dolĉa
- 1.
- Agrable impresanta guston, kiel sukero aŭ mielo: la patro donis al mi dolĉan pomon [1]; pli dolĉa ol mielo [2]; dolĉa nektaro FK ; dolĉaj fruktoj [3]; [li] kuiris por li dolĉan vinon [4]; glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo [5]; eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos PrV ; post dolĉa vino restas acida vinagro PrV ; akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj [6].
- 2.
- Agrabla por la sentumoj: dolĉa kantado [7]; dolĉa voĉo, agrablega sono Ifigenio ; dolĉa odoraĵo Ifigenio . ĉarma, glata, ĝuiga, plaĉa, velura.
- 3.
- Agrabla por la korsento, milda, malsevera, karesa: dolĉa homo, vizaĝo; dolĉaj anĝelaj infanoj DL ; dolĉaj sonĝoj DL ; dolĉa estas la dormo de laboranto [8]; en plej dolĉaj tremoj tuj ekbatis homa koro FK ; dolĉa kora ĝojo FK ; dolĉa la morto por la maljunulo, la laca de vivo FK ; pri dolĉa (karesa) vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru PrV ; dolĉa melankolia rideto FK ; el [lia] buŝo fluadis dolĉamiela parolo FK ; la malbono estas dolĉa en lia buŝo [9]; dolĉanimeco de Kristo [10]. delikata 2, facila, glata, kvieta, malakra, miela, modera
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:18
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 9:17
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:12
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:12
10. La Nova Testamento, II. Korintanoj 10:1

- angle:
- sweet
- baŝkire:
- 1. siass
- beloruse:
- салодкі
- bulgare:
- сладък
- ĉeĥe:
- sladký
- ĉine:
- 甜美 [tiánměi]
- france:
- 1. doux, sucré 2. agréable, doux 3. doux
- germane:
- süß, lieblich
- hebree:
- 1. מתוק
- hispane:
- dulce 1. dulce, azucarado 2. agradable, dulce 3. suave, dulce
- indonezie:
- manis
- itale:
- dolce
- japane:
- 甘い [うまい], 心地好い [ここちよい], やさしい
- kartvele:
- 1. ტკბილი
- katalune:
- 1. dolç
- kroate:
- 1. sladak
- litove:
- 1. saldus
- nederlande:
- zoet
- okcitane:
- 1. doç
- perse:
- 1. شیرین 2. شیرین، خوشایند، دلنشین، دلپذیر 3. شیرین، ملایم، نرم، لطیف
- pole:
- słodki
- portugale:
- 1. doce 2. doce, suave, ameno, fagueiro, meigo, agradável 3. doce, suave, ameno, fagueiro, meigo, agradável
- rumane:
- 1. dulce
- ruse:
- 1. сладкий 2. сладостный, приятный 3. сладостный, приятный
- slovene:
- 1. sladek
- svahile:
- -tamu
- taje:
- 1. หวาน
- tibete:
- མངར་མོ་
- tokipone:
- suwi
- ukraine:
- солодкий (тж перен.), прісний (про воду)
*dolĉe
- En dolĉa maniero: li parolas, kaj lia parolo fluas dolĉe kaj agrable [11]; dolĉe dormadi [12]; la ĉarmaj malgrandaj infanoj dormas kaj sonĝas tiel dolĉe [13]; [la] najtingalo […] kantadis tiel dolĉe [14]; dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (flati) PrV ; paroli dolĉe en la orelon PrV .
11.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo

- sweetly
- beloruse:
- салодка, соладка
- france:
- doucement
- indonezie:
- dengan manis
- japane:
- 甘く [うまく], 心地好く [ここちよく]
dolĉaĵo
- Manĝaĵo kun precipe dolĉa gusto pro mielo, sukero aŭ aliaj dolĉaj konsistaĵoj: la ursoj amas dolĉaĵojn [15]; manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si [16]; Nebukadnecar, reĝo de Babel, […] plenigis sian ventron per miaj dolĉaĵoj, kaj forpelis min [17]; la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo [18]. frandaĵo
15.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Ursa Felo
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 8:10
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:34
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:9
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 8:10
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 51:34
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:9
- angle:
- piece of confectionery, sweets, candy
- beloruse:
- салодкае, слодыч, кандытарскі выраб
- ĉine:
- 可口 [kěkǒu], 糖果 [tángguǒ], 甜食 [tiánshí], 喜糖 [xǐtáng]
- france:
- patisserie (produit), sucrerie
- germane:
- Süßigkeit
- hebree:
- ממתק
- hispane:
- pastel (producto), dulce
- indonezie:
- gula-gula, manisan, permen
- itale:
- dolce (cibo)
- japane:
- 甘いもの [あまいもの], お菓子 [おかし]
- nederlande:
- zoetigheid, zoetwaar, snoep, suikergoed
- pole:
- słodycze {pl}
- tibete:
- བྱེ་རིལ་
- tokipone:
- suwi (subst.), ijo suwi
dolĉaĵejo
- Vendejo kie oni vendas dolĉaĵojn: posttagmeze ili iris en dolĉaĵejon por manĝi torton [19]; okaze de la sendependiĝo de Kosovo la dolĉaĵejo […] pretigis eksterordinaran kukon [20]. sukeraĵejo
- angle:
- sweet shop, candy store, confectioner's (shop)
- beloruse:
- цукерня, кандытэрыя, кандытарская
- ĉine:
- 糕点店 [gāodiǎndiàn]
- france:
- patisserie (lieu)
- germane:
- Konditorei, Süßwarenladen
- hispane:
- pastelería (tienda)
- indonezie:
- toko gula-gula, toko manisan, toko permen
- itale:
- pasticceria (negozio)
- nederlande:
- snoepwinkel
- pole:
- cukiernia
- rumane:
- cofetărie
dolĉigi
(tr)
- 1.
- Igi dolĉa (per mielo, sukero kc): akvo dolĉigita per mielo QuV ; dolĉigi la adiaŭon per bombonoj [21]. sukeri
- 2.
- (figure) Igi agrabla, tenta, ĝua: via kolero nur dolĉigos al li la triumfon [22]; ĉu ne ekzistas rimedo, kiu ebligus dolĉigi la sorton de tiuj kompatinduloj ChL ? aŭskultu, […] li diris per pli dolĉigita tono, kiu strange kontrastis kun tiu, kiun li estis uzinta [antaŭe] ChL ; per ruzaj vortoj vi min ne dolĉigos! Hamlet ; la bona servisto sin demandis per kia dolĉigita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon KPr ; reciproka amo kaj harmonio dolĉigas al ni la vivon Iŝtar .
21.
Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje, 2004
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
22. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- sweeten
- beloruse:
- саладзіць, падсалоджваць
- ĉine:
- 2. 加甜 [jiātián]
- france:
- adoucir
- germane:
- 1. süßen 2. versüßen
- indonezie:
- mempermanis
- japane:
- 甘くする [あまくする], やわらげる
- ukraine:
- робити солодким, солодити
maldolĉa
- 1.
- Havanta akran, mordan guston, kiel galo aŭ pipro: maldolĉa kiel absinto [23]; maldolĉa migdalo [24]; maldolĉa akvo [25]; macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu [26]; maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango PrV . amaraacida
- 2.
- (figure) Doloriga, prema, peza por la psiĥo aŭ rilata al tia sento: kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron [27]; ŝi verŝis maldolĉajn larmojn BonaS-ino ; tiel denove pasis iom da tempo, longa kaj maldolĉa [28]; neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton, neniu bona homo povus regali homon nur per la maldolĉa kaliko da suferoj [29]; ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino Marta ; maldolĉa sento de neplenumita espero [30]. amara
23.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:4
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 5:23
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:8
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:31
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Knabino, kiu paŝis sur panon
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912

- 1. bitter
- beloruse:
- горкі
- bulgare:
- горчив
- ĉine:
- 悲痛地 [bēitòngde], 辛酸 [xīnsuān], 辛辣 [xīnlà], 辛 [xīn]
- france:
- amer
- germane:
- bitter
- hebree:
- טעם מר
- hispane:
- amargo 1. amargo 2. amargo
- indonezie:
- pahit
- itale:
- amaro
- japane:
- 苦い [にがい], つらい, きびしい
- nederlande:
- bitter
- perse:
- 1. تلخ 2. تلخ، ناگوار، ناخوشایند، اندوهبار
- pole:
- gorzki
- portugale:
- 1. amargo 2. amargo
- rumane:
- amar
- ruse:
- горький
- ukraine:
- гіркий