*vend/i
*vendi
(tr)
Cedi ion, kiel proprumaĵon kontraŭ difinita prezo: ili […] vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj [1]; En la vilaĝo li aĉetas kilogramon (da viando) kontraŭ 100 rubloj, veturigas en urbon kaj vendas kontraŭ 200 rubloj [2]; Jozef estis vendita kiel sklavo [3]; elmeti ion por vendado [4]; vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo [5]; vende proponi ion [6]; reaĉeti la venditaĵon [7]; en la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konsciencoj.
aĉeti
komerci
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:28
2. M. Korotkov: Rusa vilaĝoMonato
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:17
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:68
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:25
2. M. Korotkov: Rusa vilaĝoMonato
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:17
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:68
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:25
- afrikanse:
- verkoop
- albane:
- shes
- amhare:
- መሸጥ
- angle:
- sell
- arabe:
- بيع
- armene:
- վաճառել
- azerbajĝane:
- satmaq
- beloruse:
- прадаваць
- bengale:
- বিক্রি
- birme:
- ရောင်းချ
- bosne:
- prodati
- bulgare:
- продавам
- ĉeĥe:
- prodat, prodávat
- ĉine:
- 卖 [mài], 售 [shòu]
- dane:
- sælge
- estone:
- müüa
- eŭske:
- saltzeko
- filipine:
- ibenta
- france:
- vendre
- galege:
- vender
- germane:
- verkaufen
- greke:
- πουλώ
- guĝarate:
- વેચાણ
- haitie:
- vann
- haŭse:
- sayar da
- hinde:
- बेचने
- hispane:
- vender
- hungare:
- elad
- igbe:
- ere
- irlande:
- dhíol
- islande:
- selja
- japane:
- 売る
- jave:
- ngedol
- jide:
- פאַרקויפן
- jorube:
- ta
- kanare:
- ಮಾರಾಟ
- kartvele:
- გაყიდვა
- katalune:
- vendre ~e: en venda.
- kazaĥe:
- сату
- kimre:
- gwerthu
- kirgize:
- сатуу
- kmere:
- លក់
- koree:
- 판매
- korsike:
- vendenu
- kose:
- thengisa
- kroate:
- prodajemo
- kurde:
- firotin
- latine:
- vende
- latve:
- pārdot
- laŭe:
- ຂາຍ
- litove:
- parduoti
- makedone:
- продаде
- malagase:
- mivarotra
- malaje:
- menjual
- malajalame:
- വിറ്റു
- malte:
- jbiegħu
- maorie:
- hoko
- marate:
- विक्री
- monge:
- muag
- mongole:
- борлуулах
- nederlande:
- verkopen
- nepale:
- बेचन
- njanĝe:
- kugulitsa
- okcidentfrise:
- ferkeapje
- panĝabe:
- ਵੇਚਣ
- paŝtue:
- وپلوري
- portugale:
- vender
- ruande:
- kugurisha
- ruse:
- продавать, продать
- samoe:
- faʻatau atu
- sinde:
- وڪرو
- sinhale:
- විකුණා
- skotgaele:
- reic
- slovake:
- predať, predávať
- slovene:
- prodamo
- somale:
- iibiyaan
- ŝone:
- tengesa
- sote:
- rekisa
- sunde:
- ngajual
- svahile:
- kuuza
- taĝike:
- фурӯхтан
- taje:
- ขาย
- tamile:
- விற்க
- tatare:
- сату
- telugue:
- అమ్మే
- tibete:
- འཚོང བཚོངས བཙོང ཚོངས་
- turke:
- satmak
- ukraine:
- продати
- urdue:
- فروخت
- uzbeke:
- sotish
- vjetname:
- bán
- zulue:
- adayise
vendo
Dono de unu- aŭ pluropaj komercaĵoj kontraŭ mono: sen mensoga rekomendo ne iros la vendo PrV ; vendo de la patra havo [8]; mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo FK ; vendo per memvola aŭkcio BdV ; la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj Marta ; vendoplaco (vd bazaro1) VivZam ; vendobjekto (vd varo) FK ; pro la alta prezo […] oni ne antaŭvidas grandajn vendojn [9].
8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 18:8
9. Last: Viraga Viagra, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 18a
9. Last: Viraga Viagra, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 18a
- beloruse:
- продаж
- bulgare:
- продажба
- ĉeĥe:
- prodej, prodávání
- france:
- vente
- germane:
- Verkauf ~oplaco: Markt. ~objekto: Ware.
- hispane:
- venta
- hungare:
- eladás
- katalune:
- venda
- ruse:
- продажа
- slovake:
- predaj, predávanie
- turke:
- satış
- ukraine:
- продаж
vendejo
Ejo, destinita por publika vendado kaj aĉetado de varoj: sur [la strateto], kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas [...] porko el kupro [10]; la fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon [11]; la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj [12]; en Britio bankrotis pli ol 8 300 kioskoj kaj vendejoj [13]; mi pasis preter kelkajn vendejojn [14];
mono gajnata de retvendejoj [15]; ne sufiĉas, simple instali en interreto iun vendejon kun belsona nomo, necesas ankaŭ bonaj produktoj [16].
Rim.: Hodiaŭ la vorto pensigas pri domo (aŭ retejo), sed la klasikaj ekzemploj sugestas vilaĝan placon (bazaro1).
10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
13. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ‐ Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
14. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
15. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Interreto senpage
16. Monato, Maul Stefan: Defio aŭ devio de politiko
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21
13. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ‐ Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
14. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
15. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Interreto senpage
16. Monato, Maul Stefan: Defio aŭ devio de politiko
- afrikanse:
- winkel
- albane:
- dyqan
- amhare:
- ሱቅ
- arabe:
- متجر
- armene:
- խանութ
- beloruse:
- крама
- bengale:
- দোকান
- birme:
- ကုန်ဆိုင်
- bosne:
- shop
- bulgare:
- магазин
- ĉeĥe:
- obchod, prodejna
- ĉine:
- 店 [diàn], 商店 [shāng diàn]
- dane:
- butik
- estone:
- pood
- eŭske:
- denda
- france:
- magasin (tout lieu de vente)
- galege:
- tenda
- germane:
- Geschäft
- greke:
- μαγαζί, κατάστηρα
- guĝarate:
- દુકાન
- haitie:
- boutik
- hinde:
- दुकान
- hispane:
- tienda
- hungare:
- üzlet, bolt
- igbe:
- ụlọ ahịa
- irlande:
- siopa
- islande:
- búð
- japane:
- ショップ
- jave:
- toko
- jide:
- קראָם
- jorube:
- itaja
- kanare:
- ಅಂಗಡಿ
- kartvele:
- მაღაზია
- katalune:
- tenda, botiga
- kazaĥe:
- дүкен
- kimre:
- siop
- kirgize:
- дүкөн
- kmere:
- ហាង
- koree:
- 상점
- kose:
- ivenkile
- kroate:
- dućan
- kurde:
- dikan
- latine:
- taberna
- latve:
- veikals
- laŭe:
- ບໍລິການຜ່ານ
- litove:
- parduotuvė
- makedone:
- продавница
- malagase:
- fivarotana
- malaje:
- kedai
- malajalame:
- കട
- maorie:
- toa
- marate:
- दुकान
- monge:
- khw
- mongole:
- дэлгүүр
- nederlande:
- winkel
- nepale:
- पसल
- njanĝe:
- shopu
- okcidentfrise:
- winkel
- panĝabe:
- ਦੁਕਾਨ
- paŝtue:
- دوکان
- portugale:
- loja
- ruande:
- iduka
- ruse:
- магазин
- samoe:
- faleʻoloa
- sinde:
- جو دڪان
- sinhale:
- වෙළඳ සැලක්
- skotgaele:
- bhùth
- slovake:
- obchod, predajňa
- slovene:
- trgovina
- somale:
- dukaan
- ŝone:
- chitoro
- sote:
- lebenkele
- sunde:
- toko
- svahile:
- duka
- taĝike:
- салон
- taje:
- ร้านขายของ
- tamile:
- கடையை
- tatare:
- кибет
- telugue:
- షాప్
- tibete:
- དུས་དེབ་
- turke:
- mağaza(satım yapılan her yer)
- ukraine:
- магазин
- urdue:
- دکان
- uzbeke:
- do’kon
- vjetname:
- cửa hàng
- zulue:
- esitolo
vendisto
Komercisto, kiu proponas komercaĵojn al aĉetontoj: iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem [17]; librovendisto Marta ; vendistino de sukerpanoj [18]; vaganta angilvendisto [19]; oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li Fab3 ; sur la trotuaroj svarmis kriemaj vendistoj de akvo, vinberoj, daktiloj, fumaĵitaj fiŝoj kaj inter la vendistoj kolportistoj [20]; se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas PrV ; la mastrino kiu estris kaj ordonis dum la tuta vivo, nun subite fariĝis pagata vendisto en sia propra vendejo [21].
17.
La Nova Testamento, Mateo 25:9
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
21. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
21. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
- beloruse:
- прадавец
- bulgare:
- продавач
- ĉeĥe:
- prodavač
- france:
- commercial (subst.), vendeur
- germane:
- Verkäufer
- hispane:
- vendedor
- hungare:
- eladó, boltos, értékesítő se ~isto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas: hazugság nélkül csődbe jutna a bolt.
- katalune:
- venedor, botiguer, dependent
- portugale:
- vendedor
- ruse:
- продавец
- slovake:
- obchodník, predavač
- turke:
- satıcı
- ukraine:
- продавець, крамар
ĉiovendejo
Granda podetala vendejo, kiu ofertas tre diversajn viv-utilajn komercaĵojn, aranĝitajn laŭ fakoj kaj etaĝoj: Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat dekdolaran bileton [22]; la kosto de ŝteloj en grandaj ĉiovendejoj atingis 4,6 miliardojn da eŭroj [23]; iuj traserĉas rubujojn de ĉiovendejoj kaj vivas de forĵetitaj sed ankoraŭ konsumeblaj manĝaĵoj [24].
superbazaro, magazenego
22.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27.
23. Monato, Renée Triolle: Ŝtelo iĝas kutimo, 2008
24. Monato, Ivo Durwael: Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn, 2012
23. Monato, Renée Triolle: Ŝtelo iĝas kutimo, 2008
24. Monato, Ivo Durwael: Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn, 2012
- angle:
- department store
- beloruse:
- унівэрмаг
- france:
- grand magasin, bazar, épicerie, superette, supermarché
- germane:
- Kaufhaus, Warenhaus
- hungare:
- ABC-áruház, vegyeskereskedés, vegyesbolt
- katalune:
- supermercat
- nederlande:
- supermarkt
- ruse:
- универмаг
forvendi
(tr)
- 1.
- Sin malembarasi je io per vendo, eventuale je malalta prezo aŭ por detruo: tiu firmao fine devis rezigni, kaj ĝi forvendis sian PC-procesoran sekcion […] rabate [25]; markitan tekokomputilon oni ja malpli facile forvendas [26]; mi ne volas forvendi ĝin, tamen estas pli bone vendi ĝin ol vidi ĝin disfali [27]; la aluminiaj platoj estis forvenditaj por kunfinanci la rekonstruon [28].
- 2.
- Vendi komplete, la tutan stokon: (figure) mi estis jam kun mia haŭto […] forvendita al la anatomio [29] (ekzekutota); tiuj lastaj forvendas sian tutan riĉaĵon, nur por liberigi siajn hejmulojn [30]; ĝi estas nur 16-paĝa kaj nigrablanka, sed eldoniĝis en trioble pli granda kvanto kaj fulmrapide forvendiĝis [31].
25.
Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas
konkurencon
26. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
27. Monato, Alice Liu: Nova mono por malnovaj domoj, 2007
28. Monato, Lode Van de Velde: Feliĉan datrevenon!, 2008
29. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
30. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p.26a
31. Monato, Hektor Alos i Font: Kiam arestoj pruvas terorismajn ligojn ..., 2003
26. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
27. Monato, Alice Liu: Nova mono por malnovaj domoj, 2007
28. Monato, Lode Van de Velde: Feliĉan datrevenon!, 2008
29. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
30. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p.26a
31. Monato, Hektor Alos i Font: Kiam arestoj pruvas terorismajn ligojn ..., 2003
- beloruse:
- прадаваць, распрадаваць
- ĉeĥe:
- odprodat, zpeněžit
- france:
- brader, bazarder, liquider
- germane:
- verkaufen
- hungare:
- kiárusít, pénzzé tesz
- katalune:
- malvendre, liquidar
- nederlande:
- verkopen
- ruse:
- продать, распродать
- slovake:
- odpredať
- turke:
- ucuz fiyatla elden çıkarmak
- ukraine:
- спродувати, спродавати
revendi
(tr)
- Vendi ion, kion oni aĉetis: malhaveblas kartoj, ĉar kelkaj homoj akiras kiel eble plej multajn por poste revendi [32]; plej multaj retservoj simple revendas sub sia aparta nomo la servon de pli granda ret- aŭ telefon-firmao [33]; revendejo [34].
32.
Monato, Alberto García Fumero: Vifio - ankoraŭ defio, 2015
33. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 23a
34. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011
33. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 23a
34. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011
- beloruse:
- перапрадаваць
- ĉeĥe:
- kupovat z druhé ruky
- france:
- revendre
- germane:
- wiederverkaufen
- greke:
- μεταπουλώ
- hispane:
- revender
- hungare:
- újra elad, újra értékesít
- katalune:
- revendre
- nederlande:
- herverkopen
- portugale:
- revender
- ruse:
- перепродать
- slovake:
- kupovať z druhej ruky
- turke:
- geri satmak
- ukraine:
- перепродавати, перепродувати
supervendejo, vendejego
Superbazaro: mia edzino butikumis en supervendejo [35]; la supervendejoj troviĝas precipe en la ĉefurboj [36]; la loĝantaro de la urba distrikto, kie devis elkreski la supervendejo, ĝin ne deziras [37]; ŝi […] kantas sub pontoj kaj en vendejegoj [38].
35.
Monato, Garbhan Macaoidh: Ni hontas kaj
postulas
36. Monato, last: Butikumanta Litovio, 2008
37. Antanas Grincevičius: Interpuŝiĝado en eksterlanda merkato, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 15a
38. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
36. Monato, last: Butikumanta Litovio, 2008
37. Antanas Grincevičius: Interpuŝiĝado en eksterlanda merkato, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 15a
38. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
- beloruse:
- супэрмаркет
- france:
- supermarché
- germane:
- Supermarkt, Kaufhaus
- hungare:
- szpermarket
- katalune:
- supermercat
- nederlande:
- supermarkt
- ruse:
- супермаркет
detalvendisto [39]
39.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, difino de „detalisto“
- ĉeĥe:
- maloobchodník
- france:
- détaillant
- germane:
- Einzelhändler, Einzelhandelskaufmann
- hungare:
- kiskereskedő
- katalune:
- detallista (comerç)
- nederlande:
- kleinhandelaar
- ruse:
- розничный торговец
- slovake:
- maloobchodník