*frand/i PV

*frandi

(tr)
Pro plezuro manĝitrinki ion kiel delikatan bongustaĵon: frandi mielon [1]; du maljunaj virinoj frandis siajn teon kaj kukojn ChV ; familiaruloj tie ĉi regule frandis hejmecajn kuiraĵojn ChB ; [mi] eliros por temanĝeto, kaj post tio frandos iom da opio KrM ; la vermoj frandu lin [2]; ĉiu fiŝo […] jam frandis peceton de droninta maristo MortulŜip ; (figure) perokule mi ŝtelfrandis la promesdonajn bongustaĵojn de Ŝia plenforma korpo SkandalJozef . VD:diboĉi, gustumi, ĝui, manĝegi, sin regali
angle:
 relish, enjoy
beloruse:
 ласавацца
ĉeĥe:
 mlsat
france:
 manger avec gourmandise, savourer, se régaler
germane:
 naschen, schlecken
hispane:
 degustar, saborear
hungare:
 nyalakodik, nassol, ínyenckedik
nederlande:
 snoepen
pole:
 łasować, pałaszować, raczyć się, delektować się
portugale:
 saborear, degustar, saborear-se com, deleitar-se com
ruse:
 лакомиться
slovake:
 maškrtiť
ukraine:
 ласувати, насолоджуватися

franda

(io)
1.
Delikate loganta la gusto- aŭ flarosenton: kuko estas ĉia speco de franda pano [3]; butikoj plenaj de frandaj manĝaĵoj KrM ; peza odoro, en kiu cigaredfumo miksiĝis kun frandaj naztiklaĵoj ChB . VD:bongusta, dolĉa, miela
2.
(figure) Tre alloga: tiel franda titolo logis nun multajn [4]. VD:ĉarma, plaĉa
angle:
1. appetizing, delicious, tasty 2. enticing, appetizing
beloruse:
1. ласы (смачны) 2. ласы (перан.), спакусьлівы
ĉeĥe:
 dobrý, labužnicky přitažlivý
france:
 alléchant
germane:
1. lecker, deliziös
hungare:
 ínycsiklandó, kívánatos, étvágygerjesztő
nederlande:
 lekker
pole:
1. apetyczny, smakowity, pyszny, wyśmienity, pycha (pot.), palce lizać (pot.) 2. apetyczny, smakowity
portugale:
1. apetitoso 2. apetitoso
ruse:
 соблазнительный, аппетитный, лакомый
slovake:
 labužnícky
ukraine:
 охочий поласувати

*frandaĵo

KUI Delikataĵo, kiu logas la guston: glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo [5]; preskaŭ ĉiuj ili amas frandaĵojn, ekzemple sukeron FK ; ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion, [kaj] por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro [6]; bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj ĉiaj troveblaj frandaĵoj por cikonioj [7]; (figure) la vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, kaj ili penetras en la profundon de la ventro [8]. VD:deserto, dolĉaĵo, konfitaĵo, sukeraĵo
angle:
 delicacy, tasty morsel
beloruse:
 ласунак
france:
 gourmandise (qc qui régale)
germane:
 Näscherei, Leckerbissen, Delikatesse
hungare:
 ínyencség, ínyenc falat
nederlande:
 lekkernij, delicatesse
pole:
 przysmak, smakołyk, delikates, frykas, łakocie {pl.}
portugale:
 guloseima, gulodice, acepipe
ruse:
 лакомство
ukraine:
 ласощі, лакітка

frandema

(iu)
Tre ŝatanta bongustaĵojn: ĉu […] la homoj ĉiam [estis] enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj […]? Kandid ; troviĝas en la kastelo aliaj fruktoj ol tiuj de la ĝardeno […] – en ĝi loĝas du belulinoj kaj kredeble la kapitano estas frandema de tiaj bongustaĵoj KPr ; mieno de frandema knabineto ĝuanta bombonon ChB ; (figure) li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj KrB . VD:ĝuema
angle:
 sweet-toothed
beloruse:
 ласы (на штосьці)
ĉeĥe:
 labužnický, mlsný
france:
 gourmet (adj.), gourmand (adj.)
germane:
 naschhaft
hungare:
 ínyenc, nyalánk, pákosztos
nederlande:
 snoeperig, snoepachtig
pole:
 łasy, łakomy
portugale:
 guloso
ruse:
 любящий полакомиться
slovake:
 labužnícky, maškrtný
ukraine:
 охочий поласувати

frandemulo

Homo tre ŝatanta bongustaĵojn: [ĉe] pluraj restoracioj dum la konferenco […] sovetia Cerbero forpelas la frandemulojn ne apartenantajn al la konferenca elito CKv . VD:diboĉulo, ĝuemulo, hedonisto
angle:
 gastronome, person with a sweet tooth
ĉeĥe:
 labužník, mlsoun, mlsout
france:
 gourmet (subst.), gourmand (subst.)
germane:
 Schleckermaul, Leckermaul, Genießer
nederlande:
 lucullus, smulpaap, lekkerbek
pole:
 łasuch, łakomczuch, smakosz
slovake:
 labužník, maškrtník
ukraine:
 ласун

frandinda

Kiun oni deziras frandi; bongustega: Elly, la tortetoj vere estas frandindaj [9]! ronda kuketo […] kraka ekstere sed mola kaj frandinda interne, kun aparta gusto, kiun mi neniam forgesis [10]; (figure) kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo, nepre, nepre frandinda CKv . VD:bongusta
9. L. Couperus, trad. G. Berveling: Pri maljunuloj, la aĵoj kiuj pasas..., 2013
10. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
angle:
 appetizing, mouthwatering
france:
 délicieux
germane:
 lecker, deliziös, vorzüglich (schmeckend)

administraj notoj