*kverk/o UV
kverko
Arbo aŭ arbedo kun glob- aŭ ovoforma nukso sidanta en
kupulo (t.e. glano1),
genro el la familio
fagacoj (Quercus),
en pli malvasta senco specioj de tiu genro
kun lobecaj folioj kaj kies malmolan lignon oni uzas por konstruado aŭ
kies ŝelon oni uzas kiel korko:
korkokverko
(kies ŝelo liveras korkon).
ĉiamverda kverko
(kiu verdas la tutan jaron);
la ringojn […] Jakob enfosis ilin sub la kverko
[1];
ĉirkaŭ la plej sukoplenaj verdaj herbejoj […] kreskis belegaj
kverkoj kaj fagoj
[2];
unu hako kverkon ne faligas
PrV
;
fortaj viroj kiel kverkoj
FK
;
stranga ekspozicio de antikvaĵoj, aranĝita en la trunko de miljara kverko
[3].

1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:4
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. Monato, last: Muzeo en trunko, 2012
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. Monato, last: Muzeo en trunko, 2012
- angle:
- oak korko~o: cork oak. ĉiamverda ~o: holm oak.
- beloruse:
- дуб
- bulgare:
- дъб
- ĉine:
- 栎 [lì], 櫟 [lì], 橡 [xiàng], 橡树 [xiàngshù], 橡樹 [xiàngshù], 柞 [zuò], 橡木 [xiàngmù], 檍 [yì], 栎树 [lìshù], 櫟樹 [lìshù]
- ĉuvaŝe:
- юман
- france:
- chêne korko~o: chêne-liège.
- germane:
- Eiche korko~o: Korkeiche. ĉiamverda ~o: Steineiche.
- hispane:
- roble
- hungare:
- tölgy(fa)
- japane:
- ナラ, カシ, オーク [おーく], コナラ属 [コナラぞく]
- katalune:
- roure korko~o: alzina surera. ĉiamverda ~o: alzina.
- latinece:
- Quercus korko~o: Quercus suber. ĉiamverda ~o: Quercus ilex.
- nederlande:
- eik korko~o: kurkeik. ĉiamverda ~o: steeneik, haageik.
- perse:
- بلوط korko~o: بلوط چوبپنبهای. ĉiamverda ~o: بلوط همیشهسبز.
- pole:
- dąb
- portugale:
- carvalho
- rumane:
- stejar
- ruse:
- дуб
- svede:
- ek
- ukraine:
- дуб