vepr/o

vepro

HOR Densaĵo de kelkaj sovaĝaj, dornaj arbustoj: kaŝita sub teraso, jen tie sub densa vepro SkandalJozef ; li falis de proksimume 150-metra alteco, kaj neniu arbo, neniu vepro, neniu herbejo povis moligi la baton ChV .
angle:
 scrub, brush, copse
beloruse:
 густы хмызьняк, зарасьнік
ĉeĥe:
 houština, houští, křoví, trní
france:
 épineux (subst.), fourré (subst.), buisson (épineux)
germane:
 Gestrüpp, Gebüsch
greke:
 θάμνος
hungare:
 bozót
katalune:
 esbarzer, bardissa, romeguera
latinece:
 dumetum, frutectum, vepres
nederlande:
 doornbos
pole:
 zarośla, chaszcze
portugale:
 moita
ruse:
 кустарник, заросли, чаща
slovake:
 krovie, tŕnie, tŕnina
ukraine:
 чагарниковий кущ

veprejo

GEOG Loko dense surkreskata de veproj: [mi] pasigis horojn kaŝita en veprejo por foti sovaĝajn bestojn ChV ; aperas antaŭ vi malalta dornoza veprejo kaj leporoj eksaltas inter viaj piedoj [1]. SIN:densejoSUB:makiso
1. V. Glazunov: Belulino Ajsulú, en: La sfinkso de Steplando, 1988
ĉeĥe:
 houština, křovina, křoviště
france:
 broussaille, ronceraie
germane:
 Unterholz, Buschwerk
hungare:
 bozótos, csalit
katalune:
 esbarzerar, bardissar
slovake:
 húština, krovie
ukraine:
 густий чагарник, зарості, хащі

administraj notoj