*lign/o
*ligno
- 1.
-
Malmola substanco,
el kiu konsistas radikoj, trunko kaj branĉoj de
arboj,
uzata diverscele kiel materialo:
la lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj
aliajn lignajn objektojn
[1];
ligno estas bona brula materialo
[2];
ni iros en la arbaron haki lignon
[3];
ili faru keston el akacia ligno
[4];
faru al vi arkeon el ligno gofera
[5];
parfuma ligno
[6];
li portis bastonegon el mahagona ligno
[7];
la tuta koridoro estis prilumita per putra ligno
[8];
[li] montris seĝojn, tablojn […] ornamitajn per riĉaj
desegnaĵoj, inkrustitajn per diverskolora ligno
[9];
li estas flamiĝema kiel rezina ligno
PrV
;
fendita ligno facile ekbrulas
PrV
;
ne el ĉiu ligno oni faras violonon
PrV
;
ĉarpenti, haki1, raboti, segi, lignokarbo, lignito
- 2.
-
Peco da tia materialo:
de la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto
[10];
ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur
la kameno gajan fajron
Marta
;
Iftah kun torĉo brulanta aliras / Kaj fajron al lignoj aldonas, / La lignoj
ne volas kaj kontraŭ sin metas, / Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas
FK
;
la popolo ŝin kondamnis al forbruligo sur lignaro
[11];
en la mezo de la halo videblis granda hejtilo, eble antaŭ nelonge plenigita per
lignoj, bruligitaj, kaj nun la hejtilo bruegis kiel vaporlokomotivo
[12];
li kuntiriĝis, ĉar la plankolignoj knaris
[13].
ŝindo, ŝtipo1, tabulo, trabo
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Haĉjo kaj Grenjo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 25:10
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:14
6. La Nova Testamento, Apokalipso 18:12
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 22a
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. Monato, Julian Modest: La iluziisto, 2013
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj

- angle:
- wood
- beloruse:
- дрэва (матар'ял), драўніна
- bulgare:
- дърво
- ĉeĥe:
- dřevo
- ĉine:
- 木材 [mùcái], 木头 [mùtou], 木頭 [mùtou]
- france:
- bois
- germane:
- Holz putra ~o: morsches Holz. 2. Holzscheit
- greke:
- ξύλο
- hispane:
- madera, leño
- hungare:
- fa
- indonezie:
- kayu
- japane:
- 木 [もく], 木材 [もくざい], 材木 [ざいもく], 木質 [もくしつ]
- katalune:
- fusta
- nederlande:
- hout
- perse:
- چوب
- pole:
- drewno
- portugale:
- madeira, lenha
- rumane:
- lemn
- ruse:
- древесина, дерево (материал)
- tibete:
- ཤིང་
- tokipone:
- kasi
- ukraine:
- деревина, дерево, лісоматеріал, пиломатеріал, брус, балка
ligna
- El ligno: ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo [14]; faru al vi lignan keston [15]; vidu, mi loĝas en domo cedroligna [16]; la skribisto Ezra staris sur ligna ambono [17]; la ligna altaro havis la alton de tri ulnoj [18]; li pritranĉis grandan lignan krucon, por meti ĝin sur la tombon de sia patro [19]; ŝi metis sur siajn piedojn lignajn pantoflojn [20]; ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj [21].
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 15:12
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 10:1
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 7:2
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 8:4
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:22
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado

- wooden
- beloruse:
- драўляны, драўняны, драўнінны
- ĉine:
- 木制 [mùzhì], 木製 [mùzhì], 木質 [mùzhì], 木质 [mùzhì]
- france:
- en bois
- germane:
- hölzern
- japane:
- 木製の [もくせいの]
- ukraine:
- дерев’яний, деревний, з дерева
lignaĵo
- Objekto, konstruaĵo, framo el ligno: lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo [22]; la meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita FK ; [la] artistoj […] ekspoziciis interalie ceramikaĵojn kaj lignaĵojn [23]; la ŝoforo asertas, ke li transportis lignaĵon kaj ke pri kaŝitaj cigaredoj li nenion sciis [24].
22.
La Nova Testamento, La agoj 10:39
23. Monato, last: Bruas la mezepoko, 2011
24. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
23. Monato, last: Bruas la mezepoko, 2011
24. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
- beloruse:
- драўляны выраб
- japane:
- 木製品 [もくせいひん]
- ukraine:
- дерев’яний виріб, виріб з дерева
lignero
-
Malgranda aŭ ne tro granda peco de ligno:
lasu min eltiri la lignereton el via okulo
[25];
kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro
[26];
sur la litbenkoj troviĝis ligneroj, bonegaj por kuŝi sur ili
VRA
;
la junaj knabinoj gaje ĵetas pezajn lignerojn dum volontula komsomola
ripoztaglaboro
Metrop
;
hakado de ligno donas lignerojn
PrV
;
en fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas
PrV
;
keno, rabotaĵo, splito, tigo
- beloruse:
- трэска, цёска
- ĉine:
- 碎片 [suìpiàn], 細薄片 [xìbópiàn], 细薄片 [xìbópiàn], 削屑 [xiāoxiè]
- germane:
- Span, Splitter hakado de ligno donas ~erojn: wo gehobelt wird, da fallen Späne. en fremda okulo ni vidas ~eron, en nia ni trabon ne vidas: man sieht den Splitter im fremden Auge, im eignen den Balken nicht.
- indonezie:
- en fremda okulo ni vidas ~eron, en nia ni trabon ne vidas: bintang di langit dapat dibilang, tetapi arang di muka tidak sadar.
- japane:
- 木くず [きくず], 木っ端 [こっぱ]
- ukraine:
- тріска
lignaĵisto
-
Metiisto, kiu prilaboras lignajn
objektojn:
restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe
lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon
Marta
;
en la sekvinta tago la lignaĵisto pagis por la nokto, nenion rimarkinte prenis
la tablon kaj foriris
[27];
mi petas fajron, tornilon kaj lignaĵistan stablon kun tranĉilo
[28];
post ili venis la granda korporacio de lignaĵistoj, kiu montris seĝojn,
tablojn, kanapojn, portilojn kaj veturilojn
[29].
barelisto, ĉarpentisto, meblisto
27.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
28. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXII

- дрэваапрацоўшчык, цясьляр, сталяр
- bulgare:
- дърводелец мебелист
- ĉine:
- 木匠 [mùjiàng], 木工 [mùgōng]
- france:
- menuisier
- germane:
- Schreiner
- greke:
- ξυλουργός
- hispane:
- carpintero
- hungare:
- asztalos
- japane:
- 指物師 [ゆびぶつし], 木工職人 [もっこうしょくにん]
- katalune:
- fuster
- nederlande:
- schrijnwerker
- perse:
- نجار، درودگر
- pole:
- stolarz, cieśla, szkutnik
- portugale:
- carpinteiro
- rumane:
- dulgher
- ruse:
- деревообделочник, деревообработчик, плотник, столяр
- ukraine:
- столяр, деревообробник
brulligno, bruloligno
- Ligno taŭga aŭ uzata por brulo, produktanta varmon: Vojski […] sur brullignon verŝigas fanditan buteron SrT ; ŝi […] havis sur sia dorso faskon da bruloligno, kiun ŝi estis kolektinta en la arbaro [30].
30.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
- beloruse:
- дровы
- france:
- bois de chauffage, bois de chauffe
- germane:
- Brennholz
- hungare:
- tüzifa
- katalune:
- llenya
- perse:
- هیزم
konstruligno
Ligno taŭga aŭ uzata por konstruo: alta lerteco estas tamen postulita de ili ĉe la konstruado de temploj kaj palacoj, por kiuj valoraj konstrulignoj kiel cipresoj de ĉiu specio, cedroj, bukso kaj aliaj estas importitaj, antaŭ ĉio el Sirio [31].
31.
W. von Soden, trad. M. Wolf:
Enkonduko en la Antikvan Orienton, 2010
- beloruse:
- драўніна для будаўніцтва
- france:
- bois de charpente, bois de construction
administraj notoj
konstru~o:
Mankas dua fontindiko.