*ĉeriz/o UV
*ĉerizo
- Bongusta frukto de ĉerizujo: sur la tablo troviĝis plej bongustaj ĉerizoj, kaj Gerda manĝis de ili kiom ŝi volis [1]; tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri [2]; aldono de freŝaj ĉerizoj aŭ framboj rezultigas fruktecan, pli dolĉan guston [3]; feliĉaj ricevi pomon kun vermo, ĉerizon kun larvo, laktukon kun heliko [4]; (frazaĵo) la ĉerizo sur la torto [5].
branĉo kun ĉerizoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Vivi en mondo surogata
5. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Vivi en mondo surogata
5. Monato, Petro De Smet': Belaj figoj post Pasko
- angle:
- cherry
- beloruse:
- чарэшня (плод) , вішня (плод)
- bulgare:
- череша
- ĉeĥe:
- třešně (višně)
- ĉine:
- 樱 [yīng], 樱桃 [yīngtáo]
- france:
- cerise
- germane:
- Kirsche la ~o sur la torto: das Tüpfelchen auf dem „i“.
- greke:
- κεράσι
- hebree:
- דובדבן
- hispane:
- cereza
- hungare:
- cseresznye
- indonezie:
- ceri
- itale:
- ciliegia
- japane:
- サクランボ
- katalune:
- cirera
- nederlande:
- kriek (dolĉa), kers (acida)
- pole:
- wiśnia
- portugale:
- cereja
- ruse:
- черешня (dolĉa) , вишня (acida)
- turke:
- kiraz (dolĉa), vişne (acida)
- ukraine:
- вишня (плід)
ĉerizujo, ĉerizarbo
- Specioj kaj variaĵoj de prunuso, devenantaj de la origina formo Prunus avium (merizujo), kun globformaj ruĝaj fruktoj. La pli acida specio Prunus cerasus estas verŝajne kruciĝo de la specioj Prunus avium kaj Prunus fruticosa: fortimigi paserojn de ĉerizarboj [6]; la ĉerizarboj estis plene kovritaj de sukaj nigraj, preskaŭ varmegaj ĉerizoj [7]; La ĉerizujoj jam similas ⫽ Al florpejzaĝ' dum sonĝ-aper' [8].
6.
Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Japana Balado
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
8. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Japana Balado
- beloruse:
- чарэшня (дрэва), вішня (дрэва)
- bulgare:
- череша
- france:
- cerisier
- germane:
- Kirschbaum
- greke:
- κερασιά
- hebree:
- עץ דובדבן
- hispane:
- cerezo
- hungare:
- cseresznyefa
- itale:
- ciliegio
- japane:
- サクランボの木 [さくらんぼのき], オウトウ
- katalune:
- cirerer
- latinece:
- Prunus avium Prunus cerasus Prunus avium Prunus fruticosa
- nederlande:
- kersenboom, kerselaar
- pole:
- wiśnia
- portugale:
- cerejeira
- ruse:
- вишня, вишнёвое дерево
- ukraine:
- вишня, вишневе дерево
laŭroĉerizujo, laŭroĉerizarbo
- Specio de prunuso kun laŭroformaj folioj (Prunus laurocerasus), kies ĉiuj partoj estas venenaj: ekzemple paduso, laŭroĉeriz[arb]o […] povas en laboratoriaj kondiĉoj pereigi je distanco muson [9].
9.
B. P. Tonkin, trad. A. Sidorov: Fitoncidoj, Scienca Revuo, 07/1958, p. 63
- beloruse:
- лаўравішня
- france:
- laurier-cerise
- germane:
- Lorbeerkrische
- latinece:
- Prunus laurocerasus
- ruse:
- лавровишня лекарственная
administraj notoj
pri
~ujo,
~arbo :
„Prunus cerasus“ (esperantlingve „acida ĉerizujo“ aŭ „merizujo“) miascie ne estas kruciĝo, male ĝi estas sovaĝa arbo, kiu originis el Mezoriento. Laŭ historia fonto, verŝajne ĝi estis importita (eble fare de la fam-konata riĉulo Lucullo) kaj disvastigita de la Romianoj. [A. Codazzi]