tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu it nl oc pt ru tr

*ŝat/i

*ŝatiTEZ

(tr)
1.TEZ
Aprezi: ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas PrV; oni ŝatas la talenton, estimas la honestecon; ŝati la ordon, la scionZ, la kuraĝonZ; ĉiuj ŝatis Esperanton tial ke ĝi alproksimigas la korojn de la homojZ; ĉion novan oni ŝatasZ; bono posedata ne estas ŝatata PrV; la legantoj tre ŝatas liajn artikolojn; multaj ŝatas pli la ĉasadon ol la ĉasaĵon; la Skitoj ne tro ŝatas paroladonZ; la gazetoj tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantojZ VD:estimi, taksi.
2.TEZ
Volonte uzi ion, fari ion: ŝati kafon, sukeron; ŝati la legadon; ĉu vi ŝatas danci? (ĉu vi volonte dancas?); mi tre ŝatus demandi (mi tre volonte demandus) ilin, ĉu ili konsentas pagi. SIN:ami 2VD:frandi

Rim.: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati“ indikas pli altan estimon ol „ami“; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati“ sence proksimas al „plaĉi“ (sed kun alia regado), dum la praan sencon oni preferas esprimi per nova verbo (aprezi aŭ apreci).

ŝatoTEZ

1.
Opinio de tiu, kiu ŝatas.
2.
Ŝatateco.

ŝatateco

Stato de tiu, kiu estas ŝatata.

ŝatokupoTEZ Vikipedio

Okupo, per kiu oni ŝatas pasigi sian libertempon: ŝako estas kvieta ŝatokupo; lingvoj ĝenerale iĝis ŝatokupo lia [1] SIN:hobioVD:ĉevaleto

malŝatiTEZ

(tr)
Rigardi kiel tute neatentindan, nekalkulindan, preterlasindan, sensignifan, senvaloran, malgravan: ne malŝatu la instruon de via patroZ; ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝosZ; lia peto ne povis esti malŝatataZ; sata animo malŝatas dolĉan sukonZ; malŝati sian ĵurpromesonZ; malestima malŝatoZ; malŝate rigardi la aferonZ, iun de alteZ; malŝate montri sian dorson al iu VD:kraĉi. SIN:malzorgi, malatenti, malkonsideri. VD:plando, super.

malŝatindaĵoTEZ

Senvaloraĵo SIN:forĵetindaĵo, koto, marĉo, ŝaŭmo.

tradukoj

anglaj

~i 1.: prize, have high regard for, appreciate, think well of; ~i 2.: like; ~o: appreciation, high opinion; ~ateco : appreciation, esteem; ~okupo: hobby; mal~i: dislike.

belorusaj

~i: паважаць, любіць, шанаваць; ~okupo: захапленьне, гобі; mal~i: зьневажаць.

bulgaraj

~i: харесвам, харесам.

ĉeĥaj

~i 1.: vážit si; ~i 2.: mít rád.

francaj

~i 1.: apprécier; ~i 2.: aimer; ~o: appréciation; ~ateco : estime; ~okupo: hobby, passe-temps; mal~i: détester.

germanaj

~i 1.: wertschätzen; ~i 2.: mögen, gern haben; ~okupo: Hobby; mal~i: nicht mögen.

hispanaj

~i: gustar; ~okupo: afición, pasatiempo; mal~i: despreciar.

hungaraj

~i 1.: kedvel, szeret ; ~i 2.: szerettip="ind"> (kedvel); ~o 1.: kedvelés; ~o 2.: kedveltség; ~ateco : kedveltség; ~okupo: kedvenc foglalkozás, hobbi; mal~i: megvet, utál; mal~indaĵo: utálatosság.

italaj

~i: piacere (aprezzare, amare), gradire, apprezzare, amare (aprezzare); ~o: apprezzamento, gradimento; ~ateco : apprezzamento, gradimento; ~okupo: hobby, passatempo (passione); mal~i: disprezzare, sdegnare, sprezzare, detestare (non gradire), non gradire, non amare (non gradire); mal~indaĵo: fesseria (indegno di stima o considerazione).

katalunaj

~i 2.: agradar.

nederlandaj

~i 1.: houden van, aardig vinden, waarderen; ~okupo: hobby; mal~i: een hekel hebben aan.

okcitanaj

~i 1.: aimar; ~i 2.: agradar.

portugalaj

~i: gostar, apreciar.

rusaj

~i 1.: ценить; ~i 2.: любить; ~o: приязнь; ~okupo: увлечение, хобби; mal~i: не любить, относиться с неприязнью.

turkaj

~i 1.: takdir etmek; ~i 2.: sevmek.

fontoj

1. Ulrich Lins: La danĝera lingvo, studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, 1.1.

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ateco: Mankas fontindiko.
~ateco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~okupo: Mankas dua fontindiko.
mal~i: Mankas verkindiko en fonto.
mal~indaĵo: Mankas fontindiko.
mal~indaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [sxat.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.38 2014/06/10 11:10:11 ]