Narcis/o

Narciso

1.  
NOM Vira antaŭnomo grekdevena: kiel infano, Narciso eklernis la gitaron, kaj baldaŭ li koncertis [1].
2.
MIT Antikva greka heroo, kiu enamiĝis al sia bildo spegulata en akvo: Narciso unu tagon vidis sin sur laga akvospegulo kaj estis kaptita de profunda, senmoviga enamiĝo, kiu kondukis lin al morto [2].
1. -: Vivo de Narciso Yepes, [vidita en 2010]
2. P. S. Viana: Klonado: Elementaj Informoj, AERJ, 2002-05-02
angle:
Narcissus
ĉeĥe:
narcis
france:
Narcisse (nom)
indonezie:
Narcissus
katalune:
Narcís
slovake:
narcis

narcisismo  

PSI Troa memamo: la poemo estas verkita en tercinoj, kaj ne mankas moketa aludo al la narcisismo de poetoj [3]; grupa narcisismo aŭ kolektiva narcisismo estas formo de narcisismo, kiam individuo tro amas sian propran grupon [4].
angle:
narcissism
ĉeĥe:
narcisizmus
france:
narcissisme
indonezie:
narsisisme
katalune:
narcisisme
slovake:
narcisizmus

administraj notoj