1filologi/o VdE

filologio

LIN
1.
SCI Scienco studanta homajn kulturojn2.b per analizo de iliaj tekstoj (i.a. literaturo, mitologio, folkloro), aplikante metodojn de lingvoscienco, literaturscienco, historio2, paleografio por taŭge interpreti kaj komenti tiujn tekstojn: koncerne laŭdire senutilajn fakojn, kiaj lingvoscienco, arkeologio aŭ filologio [1].
2.
LINSCI Kompleksa scienco studanta historion, funkciadon kaj evoluon de lingvosistemoj; supernocio (ankaŭ administra) por lingvoscienco, literaturscienco, paleografio: ŝi studis polan filologion en la varsovia universitato [2]; ŝi tie finis la universitaton kun specialistiĝo pri germana filologio [3]; Fakultato pri Moderna Filologio de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano);
angle:
philology, humanities
beloruse:
філялёгія
bulgare:
филология
ĉeĥe:
filologie, jazykověda
ĉine:
文字学 [wénzìxué], 文献学 [wénxiànxué]
france:
philologie
germane:
Philologie, Sprach- und Literaturwissenschaft
hispane:
filología
hungare:
filológia
indonezie:
filologi
japane:
文献学 [ぶんけんがく]
nederlande:
taalkunde, filologie
pole:
filologia
portugale:
filologia
rumane:
filologie
ruse:
филология
slovake:
jazykoveda
ukraine:
філологія

filologia

LINSCI
Rilata al filologio: oni atendas de ili (la anoj de komitato pri la lingvo internacia) ne ian teorian filologian amuziĝon, sed laboron praktikan [4]; Sub la interlingvistikan temaron do laŭ la nuntempa kompreno apartenu ankaŭ problemoj filologiaj [5]; nur la Londona filologia societo opinias la problemon de internacia lingvo jam fine solvita per la apero de Volapük [6]. la Proverbaro, reeldonita en 1961 kun filologia aranĝo de Rogister kaj Waringhien [7]; Esperanto fariĝis studobjekto en la Filologia Fakultato de la Universitato en Sofio [8].
4. Zamenhof: Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista, Washington, 1910-08-15)
5. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
6. E. Drezen, trad. N. Hohlov kaj N. Nekrasov: Mondolingvo: tri jarcentoj da sercado, Leipzig: EKRELO, 1931. Ĉap. X, p. 152
7. Esperanto en perspektivo, 1974, §6.5.3, p. 128.
8. Esperanto en perspektivo, 1974, p. 89.
angle:
philological
beloruse:
філялягічны
france:
philologique
japane:
文献学的 [ぶんけんがくてき]
pole:
filologiczny
rumane:
filologic
ruse:
филологический

filologiisto

Scienculo, kiu studas la filologion; filologo: la sukceso tiom lin kuraĝigis, ke li imagis sin esperanta filologiisto kaj verkisto [9].
9. A. A. Saĥarov: Superforta ambicio, 1913
angle:
philologist
beloruse:
філёляг
bulgare:
филолог
france:
philologue
germane:
Philologe, Sprachforscher, Literaturforscher, Sprach- und Literaturforscher, Sprach- und Literaturlehrer
hispane:
filólogo
hungare:
bölcsész, filológus
indonezie:
filolog
nederlande:
filoloog, taalkundige
pole:
filolog
portugale:
filólogo
rumane:
filolog
ruse:
филолог

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.