tradukoj: be cs de en es fr hu ja nl pl ro ru sk

*kler/a PV

*klera

Kapabla pro instruiteco kaj kulturo juĝi klare kaj rekte: ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn FK ; granda socia problemo, eble granda maljustaĵo […] aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo Marta ; al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata [1].

klereco  

Kompetento pri kultura temo: observi la ĝustan mezuron estas arto, kiu montras altan klereconZ ; artisma klereco Marta ; artista klereco Marta ; muzika klereco Marta ; nun finiĝas mia klereco (fino) PrV ; sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas PrV ; malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas klereco Marta ; modelo de la moroj kaj klereco Hamlet . VD:kompetento

klerigi  

(tr)
Instrui iun pri kulture utilaj temoj: la klerigantoj de la popolo [2]; klerigu min, por ke mi vivu [3]; talento ne sole natura, sed ankaŭ klerigita Marta ; ekklerigi iun pri matematiko; ministro pri publika klerigado.

klerismo  

FILHIS Idea movado en la 18a jarcento en Eŭropo kaj Nord-Ameriko, apelacianta al la racio por reformi la tradiciajn ideojn kaj instituciojn: foje kristanoj estis allogitaj de la doktrinoj kontraŭ kiuj ili estis batalantaj: oni pripensu (...) certan klerismon kiu emas igi la naturon io absoluta [4]; idealoj de klerismo, difinintaj la progreson de la homaro dum la lastaj 300 jaroj, iom po iom forgesiĝas, kaj klerismon anstataŭas nova klerikalismo [5].
SUP:raciismo

klerulo  

PED Klera homo: diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum centjaroj VivZam ; Hillel, tiu fama klerulo de la antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo VivZam . VD:erudiciulo, instruitulo

klerularo, klera mondo  

POL La instruituloj, rigardataj kiel socia grupo: la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo [6]; li intencis plej frue prezenti la proponon al Eŭropa klerularo por prikonsidero [7].

malklera  

1.
(iu) Kiu malhavas kleron: Osip parolas ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto [8]; malklera kritiko laŭdas malklerajn verkistojn, tiuj, siavice, provizas la kritikon per samnivela legaĵo [9]
2.
(io) Kiu atestas pri manko de klero: malklera lingvaĵo, letero, argumento, parolmaniero.

malklerulo  

PED Homo sen klero, sen baza scio kaj kompreno pri iu temo: ili [...] komprenis, ke ili estas malkleruloj kaj nesciuloj [10].

senklerulo  

Malklerulo: tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; mi estis kiel bruto [11].

tradukoj

anglaj

~a: educated, cultured, enlightened, learned, well informed; ~igi: educate, enlighten; ~ismo: Enlightenment, Age of Reason; ~ulo: scholar; mal~a 1.: barbarous, ignorant, illiterate, simple, uncultured, uneducated.

belorusaj

~a: адукаваны, пісьменны; ~eco: адукаванасьць; ~igi: адукаваць; ~ulo: адукаваны чалавек; mal~a: неадукаваны, непісьменны. ~igado: адукацыя.

ĉeĥaj

~a: osvícený, vzdělaný; ~eco: . vzdělání, osvícenost, osvěta, vzdělanost; ~igi: vzdělávat, šířit osvětu; ~ismo: osvícenství; ~ulo: vzdělanec; mal~a: nevzdělaný, tupý.

francaj

~a: cultivé, éclairé, instruit, lettré, savant; ~eco: bagage, culture, instruction; ~igi: cultiver, éduquer, instruire; ~ismo: les Lumières; ~ulo: clerc, lettré, savant; ~ularo, ~a mondo: intelligentsia, monde savant; mal~a 1.: béotien, ignare, ignorant, inculte; mal~a 2.: grossier, inculte, vulgaire; mal~ulo: béotien, ignare, ignorant, inculte; sen~ulo: béotien, ignare, ignorant, inculte. ~igado: instruction, éducation, enseignement.

germanaj

~a: gebildet, gelehrt, aufgeklärt; ~igi: bilden, ausbilden, belehren, aufklären; ~ulo: Gelehrter, Gebildeter; mal~a 1.: ungebildet, unwissend.

hispanaj

~a: culto, instruido; ~ulo: erudito, sabio.

hungaraj

~a: művelt, képzett, kulturált; ~eco: zenei műveltség; ~igi: művel, képez; ~ismo: felvilágosodás; ~ulo: művelt ember, képzett ember; mal~a 1.: műveletlen, képzetlen; mal~a: faragatlan, bárdolatlan, tudatlan. ~igado: közművelődési miniszter.

japanaj

~a: 学識のある [がくしきのある], 教養ある [きょうようある]; ~ulo: 学者 [がくしゃ], 学識者 [がくしきしゃ].

nederlandaj

~a: ontwikkeld, geleerd, knap; ~eco: ontwikkeling, scholing, kennis; ~igi: scholen, onderwijzen; ~ismo: verlichting; ~ulo: geleerde, geletterde, belezen iemand; mal~a 1.: ongeletterd; mal~a: iets ongeletterds; sen~ulo: ongeletterde, onwetende. ~igado: onderwijs.

polaj

~a: światły, wykształcony, oświecony; ~eco: jasność, oświecenie, wykształcenie; ~igi: kształcić; ~ismo: Oświecenie (epoka); ~ulo: wykształcona osoba; ~ularo, ~a mondo: inteligencja, świat nauki; mal~a 1.: ciemny (nieoświecony), niewykształcony; mal~ulo: gbur, nieuk; sen~ulo: ignorant, dyletant. ~igado: oświata.

rumanaj

~a: cultivat, iluminat, educat; ~eco: educație, iluminism, claritate; ~igi: educa; ~ismo: Iluminism; ~ulo: persoană educată; ~ularo, ~a mondo: inteligență, lumea științei; mal~a 1.: nestiutor; mal~ulo: necioplit; sen~ulo: ignorant, diletant. ~igado: educație, învățământ.

rusaj

~a: образованный, просвещённый; ~eco: образованность, просвещённость, учёность; ~igi: просвещать; ~ismo: Просвещение; ~ulo: книжник, просвещённый человек, образованный человек; mal~a 1.: необразованный, неграмотный, невежественный; mal~a 2.: невежественный, безграмотный; mal~ulo: невежда; sen~ulo: невежда. ~igado: образование, просвещение.

slovakaj

~a: osvietený, vzdelaný; ~eco: osvietenosť, vzdelanosť; ~igi: poučovať, vzdelávať; ~ismo: osvietenstvo; ~ulo: vzdelanec; mal~a: neučený, nevzdelaný.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 11:33
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:144
4. Naturo kristanismo ekologismo, 54
5. Monato, , Nikolao Gudskov: Ateismo eksterscience, 2011
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la unua libro...
7. J. Novák, trad. Rondeto de esperantistinoj: Jan Amos Komenský, 1921
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 1, La Revuo, 1906, Decembro
9. J. Muraŝkovskij: Pritakso de fantastikaj verkoj, Survoje.
10. La Nova Testamento, La agoj 4:13
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:22

~eco: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | kler.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.29 2019/02/19 15:10:18