fortun/o Z PV

fortuno

Bona sorto: la plej juna princo volis sekvi la fratojn kaj serĉi fortunon, sed la patro ne permesis [1]; li meditis, ke ne tiel rapide ŝanĝiĝas la vento […] kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro [2]; kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon unuvorte, […] mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj ChL ; la princino edziniĝis kun la favorato de la fortuno kaj ĉar li estis bela kaj afabla, ŝi vivis feliĉa [3]. SIN:bonŝancoVD:destino, hazardo, fato
angle:
fortune
beloruse:
фартуна, удача
bulgare:
късмет
ĉeĥe:
fortuna, úspěch, štěstí, štěstěna
ĉine:
紅運 [hóngyùn], 福气 [fúqì]
france:
fortune (chance), chance
germane:
Glück, Gunst des Schicksals
hispane:
fortuna
hungare:
szerencse, jó sors
nederlande:
fortuin
pole:
fortuna, szczęście
portugale:
fortuna, sorte, acaso, felicidade, destino, fado
ruse:
фортуна, везение
slovake:
fortúna, úspech, šťastena

Fortuno

Diino aŭ personigo de la ŝanco: sur la ĉapo de Fortuno ni ne estas la pinto [4]; dankon al vi, kaj malavare favoru vin Fortuno QuV ; per kio vi […] kolerigis la Fortunon, ke ŝi vin sendis tien ĉi en la malliberejon [5]? ĉu al ŝi ne estis rezervita la rolo korekti tiun blindecon de Fortuno ChL ; eble al vi ankaŭ ridetus Fortuno QuV .
angle:
Fortuna
beloruse:
Фартуна
bulgare:
Фортуна
ĉeĥe:
fortuna, úspěch, štěstí, štěstěna
france:
Fortune
germane:
Fortuna
hungare:
Fortuna
japane:
幸運 [こううん]
nederlande:
Fortuna
pole:
Fortuna
portugale:
Fortuna
ruse:
Фортуна
slovake:
fortúna, úspech, šťastena
ukraine:
Фортуна

fortuni

(ntr)
Prosperi, brile sukcesi pro bonŝanco: kial al li tiel fortunis, — pensis mi, — kial [6]?
6. A. Grin, trad. J. Finkel: La ora ĉeno, 2009
beloruse:
мець удачу, дасягаць посьпеху
ĉeĥe:
mít štěstí
ĉine:
[suì], 得逞 [déchěng]
france:
réussir (à qqun)
germane:
glücken, gelingen
slovake:
mať šťastie

administraj notoj