1sinonim/o PV

sinonimo

LIN Signo aŭ vorto samsignifa aŭ proksimume samsignifa, kiel alia; samsencaĵo: kiam mi ne volas perdi tempon serĉante sinonimojn en masiva PIV, mi kutimas konsulti la vortaron de M. C. Butler [1].
1. G. Makaj': Roso estas roso sed grapfrukto estas pampelmuso, Monato, 1994:2, p. 22a
angle:
synonym
beloruse:
сынонім
ĉeĥe:
souznačné slovo, synonymum
ĉine:
同义词 [tóngyìcí], 同義詞 [tóngyìcí], 同义语 [tóngyìyǔ], 同義語 [tóngyìyǔ], 近义词 [jìnyìcí], 近義詞 [jìnyìcí]
france:
synonyme
germane:
Synonym
hispane:
sinónimo
hungare:
szinonima, rokon értelmű szó
japane:
同義語 [どうぎご], 類義語 [るいぎご]
katalune:
sinònim
nederlande:
synoniem
norvege:
synonym
perse:
هم‌معنی، مترادف
pole:
synonim
ruse:
синоним
slovake:
synonymum
ukraine:
синонім

sinonimeco

LIN Havo de samaj aŭ preskaŭ samaj signifoj; sinonimio; samsenceco: PIV anoncas sinonimecon inter piedpilko kaj la tradicia futbalo, sed ekzistas piedpilkludoj, kies nomoj ne estas futbalo [2].
2. [J. Werner]: Ĉu motivigi terminojn kaj fari ilin travideblaj?, Konstru-forumo, 2011-09 (30)
angle:
synonymy
beloruse:
сынанімія
ĉeĥe:
souznačnost, synonymičnost, synonymnost
france:
synonymie
japane:
同義性 [どうぎせい], 類義性 [るいぎせい]
pole:
bliskoznaczność, synonimiczność
slovake:
rovnoznačnosť, synonymickosť
ukraine:
синонімічність

administraj notoj