eksplic/ita PIV2

eksplicita

Klare kaj precize esprimita, ne per subkompreno alie interpretebla; malimplicita: eksplicita interkonsento en formo de ia kontrakto Ret ; viaj vortoj volas ekspliciti, ke ekzistas socia mendo ― precize! MMa . kiam oni komparas la francan kaj la anglan, oni konstatas, ke la unua aludas kie la dua eksplicitigas [1]; la Traktato de Aachen (1748) estis redaktita en la franca, sed aparta artikolo eksplicite precizigis, ke [oni rajtas fari] kopiojn en aliaj lingvoj EeP ; temas eksplicitadire pri surogato [2]. VD:klara3, laŭlitera, laŭvorte, rekta2, preciza, sensupozeco
Rim.: PIV1 prezentas la vorton ankoraŭ kiel adjektiva radiko „eksplicit/“, kaj tiel la vorto preskaŭ senescepte uziĝas. PIV2 ŝanĝis la kapvorton al verba radiko „eksplic/“, de kie ĝi derivas „eksplic/it/a“ kiel participon. Tio estas almenaŭ simetria al verba „implic/“. [W. Diestel]
1. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
2. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvo: komparo inter du solvoj, 2010
angle:
 explicit
germane:
 explizit, ausdrücklich, eindeutig
ukraine:
 чітко виражений, явний, недвозначний

administraj notoj

~ita: Mankas verkindiko en fonto.