4redukt/i FK

redukti

(tr)
1.
Malgrandigi laŭ dimensio aŭ nombro: redukti desegnon; redukti la horojn de laboro, la nombron de la laboristoj; redukti siajn elspezojn, pretendojn; redukti la programon; [li] reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj (kp abstraktigi) FK ; redukti impostojn kaj rekte ŝarĝi homojn per la kromaj kostoj de servoj [1]; nun universitatoj reduktas provizon pri la angla kaj koncentriĝas pri aliaj fakoj [2]; la produktado de Bulgario kaj Rumanio reduktiĝis je 25 - 30 procentoj [3]; redukto de ŝuld-elspezoj [4]; kun enkonduko de komputiloj en redakcioj oni prognozis drastan redukton de foruzado de papero [5]; Tuvalo volas engaĝi sin por internaciaj kontraktoj pri reduktado de la venenaj gasoj, kiuj kaŭzas surteran varmiĝon [6]. VD:limigi
2.
KEM Izoli metalon el ĝia kombinaĵo aŭ oksigenon el oksido. VD:redoksa
3.
(figure) Alkonduki al malpli bona aŭ malpli libera stato: la regno estis reduktita al stato de rusa provinco; redukti iun al silento, al mizero; li sukcesis redukti min al objektino [7]; ĉio kune reduktis Benzo’n al kompatinda stato [8]; ŝi reduktis la materialon de la homa lingvo al dekduo da gestoj, kiujn Aleksandro provis diveni kun ne tre granda sukceso [9]. VD:degradi, dekadencigi, dekumi, mallevi, limigi2, restrikti, senvalorigi
1. Donald Rogers: Ŝanĝiĝas la direkto, Monato, 2001/01, p. 8
2. HORI Jasuo/pg: Kara angoro ..., Monato, 2000/07, p. 9
3. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10
4. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
5. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/10, p. 3
6. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, 2000/12, p. 6
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 24
8. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 33. Plej Bone Ridas Kiu Laste Ridas
9. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
angle:
reduce
beloruse:
1. скарачаць, зьмяншаць, рэдукаваць 2. рэдукаваць (хім.), аднаўляць (хім.) 3. прымяншаць, прыніжаць
ĉeĥe:
nastavit do předešlé pozice (zlomeniny), redukovat, snížit, zmenšit
france:
réduire
germane:
reduzieren 1. einschränken 3. abwerten, herabsetzen, kleinreden
hungare:
visszasorol, kárhoztat (ált.) 1. csökkent, mérsékel, megkurtít, redukál 2. redukál
japane:
削減する [さくげんする], 縮小する [しゅくしょうする], 縮写する [しゅくしゃする], 追いやる [おいやる], 減力する [げんりきする], 還元する [かんげんする], 整復する [せいふくする]
nederlande:
reduceren, verkleinen, herleiden
pole:
redukować, ograniczać, skracać
ruse:
1. сократить, уменьшить, ограничить, редуцировать 2. восстановить (элемент из соединения)
slovake:
obmedziť, znížiť, zredukovať
ukraine:
зменшувати, скорочувати, обмежувати, понижувати, послаблювати, відновлювати, скорочувати дріб

reduktebla

1.
Tia, ke eblas ĝin redukti: iuj pensas, ke […] ĉiu gramatika problemo estas reduktebla al [la fundamenta gramatiko] [10]; li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe [11].
2.
MAT
a)
MatVort reduktebla frakcio, polinomo, ekvacio.
b)
[12] (p.p. elemento en ringo) Tia, ke eblas ĝin egaligi al produto de du neinversigeblaj elementoj: en la ringo de entjeroj 10 estas reduktebla (10 = 5×2), sed 7 ne estas.
Rim.: Tiu derivaĵo pravigus la uzon de „redukti“ por nomi serĉadon de la koncernaj neinversigeblaj faktoroj, sed ŝajnas, ke la preferata metaforo estas „malkomponi en faktorojn“.
angle:
2.b reducible
beloruse:
1. скарачальны 2.a скарачальны 2.b прыводны
france:
réductible
germane:
2.b reduzibel
hungare:
1. csökkenthető, mérsékelhető, redukálható 2.a egyszerűsíthető (tört) 2.b reducibilis
nederlande:
herleidbaar
pole:
1. dający się zredukować 2.a przywiedlny, skracalny 2.b rozkładalny
ruse:
1. сократимый 2.b приводимый
ukraine:
скоротний

reduktismo

FILSCI Strebo al plena klarigo de io per la nura funkciado de ĝiaj eroj: ne tre surprize, sociaj antropologoj akuzas la evoluistojn pri reduktismo [13]. VD:analizo
13. K. Miner: taglibro, 2008-11-29
beloruse:
рэдукцыянізм
france:
réductionnisme
pole:
redukcjonizm

nereduktebla

1.
Tia, ke ne eblas ĝin redukti.
2.
MATMatVort Ne reduktebla: se la numeratoro kaj denominatoro de frakcio estas primaj inter si, la frakcio estas nereduktebla; en integra ringo, la primoj estas neredukteblaj; en iuj ringoj, ekz-e en la ringo de entjeroj, nereduktebleco sinonimas kun primeco.
angle:
2. irreducible
beloruse:
1. нескарачальны 2. непрыводны
france:
2. irréductible
germane:
2. irreduzibel
hungare:
1. nem csökkenthető, nem redukálható 2. nem egyszerűsíthető, irriducibilis
nederlande:
2. niet herleidbaar
pole:
1. nie dający się zredukować 2. nierozkładalny, nieprzywiedlny, nieskracalny
ruse:
1. несократимый 2. неприводимый

redukto al absurdo

MATMatVort
Maniero pruvi propozicion, uzante la fakton, ke se oni konsideras ĝin falsa, oni povas per tio pruvi rezultojn, kiuj estas konataj kiel falsaj.
angle:
reductio ad absurdum
beloruse:
прывядзеньне да абсурду
france:
réduction à l'absurde
germane:
reductio ad absurdum
hungare:
reductio ad absurdum, képtelenségre való visszavezetés
japane:
背理法 [はいりほう]
pole:
sprowadzenie do niedorzeczności
ruse:
приведение к абсурду

administraj notoj