1abstrakt/a

1abstrakta PV  

1.  
Ĝenerala, neindividua, bazita sur teoriaj konceptoj kaj ne sur reala konkretaĵo (persono, aĵo, situacio): abstrakta ideo; abstrakta rezonado; tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de -ec tiaokaze estas simpla balasto, pleonasmo [1]; ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la esperantismo direktiĝas sub mia adreso [2].
2.  
Malkonkreta, malproksima de la realaj bezonoj, nepraktika: ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas [3]; teoriuloj, kiuj tro abstrakte pritraktas tiajn demandojn [4]; infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj, ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon VivZam . SIN:malkonkreta
3.
Nomanta econ, karakteron, estadmanieron senrilate al specifa objekto: „forto“, „beleco“, „justo“ estas abstraktaj vortoj.
4.
BELA Celanta ne la pli-malpli realisman prezenton de la objektoj, homoj kaj scenoj, sed ludan kombinon de formoj, koloroj ks: abstrakta pentraĵo; stereogramoj [estas] bildoj plenkoloraj kaj ŝajne abstraktaj, ĝis oni malkovras kiel ilin rigardi [5]; la montraĵoj konsistis parte el abstraktaj pentraĵoj, sed precipe el […] glubildoj, faritaj el amorfaj kunmetaĵoj de rubaĵo [6].
1. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pri stilo
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 4a
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kulturi la simplan saĝon
5. Monato, Stereogramoj, 95/01
6. Monato, Albisturo Kvinke: Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, 2009
angle:
abstract
beloruse:
абстрактны
bulgare:
абстрактен, отвлечен
ĉeĥe:
abstraktní, odtažitý
france:
abstrait, conceptuel, formel, non-figuratif (art), spéculatif, théorique
germane:
abstrakt
hebree:
תַקצִיר
hispane:
abstracto
hungare:
absztrakt, elvont
itale:
astratto
katalune:
abstracte ~e: en abstracte
nederlande:
abstractт
pole:
abstrakcyjny, oderwany (od rzeczywistości)
portugale:
abstrato
rumane:
abstract
ruse:
абстрактный, отвлечённый ~e: отвлечённо
slovake:
abstraktný, nekonkrétny
svede:
abstrakt

abstraktaĵo PIV1 , abstrakto  

Io abstrakta: se anstataŭ la kunsufiksa vorto „estanta“ ni uzus ian simplan sensufiksan vorton (ekzemple: „nuna“), tiam ĝia substantiva formo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon, sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta [7]; la senmovaj egiptaj aŭ ĥinaj signoj figuraj […] nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo FK ; [la leĝoj de la vivo] havas nenion komunan kun logikaj principoj aplikeblaj nur rilate abstraktojn [8]; geometria punkto estas abstraktaĵo.
beloruse:
абстракцыя
ĉeĥe:
abstraktno
france:
abstraction
germane:
Abstraktion
hebree:
תַקצִיר
katalune:
abstracció
pole:
abstrakt
rumane:
abstract
ruse:
абстракция
slovake:
abstraktno

abstrakteco PIV1

La eco esti abstrakta: la abstrakteco de liaj rezonoj lacigas la leganton.
beloruse:
абстрактнасьць
ĉeĥe:
abstraktnost, abstrakčnost, odtažitost
france:
abstraction
germane:
Abstraktheit
hungare:
absztrakció
katalune:
abstractesa
pole:
abstrakcyjność
ruse:
абстракность, отвлечённость
slovake:
abstraktnosť

abstraktigi  

(tr)
Ĝeneraligi, malkonkretigi, senpersonigi, meti sur pli abstraktan nivelon: ni abstraktigu la aferon: imagu […] [9]. la o-finaĵo do abstraktigas ĝin (la vortkomplekson), por povi ĝin konkretigi [10].
9. Cyril Brosch: Repliko en la «Lingva kritiko»
10. PAG, §314 Rim. (p. 426)
germane:
verallgemeinern
ruse:
абстрагировать, схематизировать, обобщить

abstrakti PV

1.
(malofte) (ntr)
Esti abstrakta: tiuj ĉi simboloj abstraktas same kiel tiuj uzataj por la infinitezima kalkulo [11].
Rim.: Ĉi tiu malofta signifo estas la sola kohera kun la adjektiva karaktero de la radiko „abstrakt“.
2.
(malofte) (ntr)
Manipuli abstraktaĵojn: eĉ eblas abstrakti: „Se A tiam B kaj se B tiam C tiam logike sekvas ke se A, tiam C“ [12].
Rim.: Ĉi tiu signifo ne koheras kun la adjektiva karaktero de „abstrakt“; pli bone ĝin esprimus derivaĵo abstraktumi.
3.
Krei abstraktaĵon:
a)  
(tr)
Abstraktigi, ekstrakti koncepton, izolante ĝin el la tuto, al kiu ĝi apartenas: sed abstrakti la ruĝecon de la sango el la kompleksa perceptaĵo, kaj retrovi tiun saman econ en la ruĝa frambo, kaj malgraŭ la sennombre multaj diferencaj trajtoj de sango kaj frambo krei la koncepton de ruĝo — tio estas jam tute nova nivelo [13].
Rim.: Ĉi tia regmodelo pli oftas en la lingvoj angla kaj franca, kie la responda verbo ofte havas signifojn, en Esperanto pli bone esprimatajn per „ekstrakti“.
b)  
(ntr)
(tr)
Abstrahi: oni nomas substanco tion, kio restas el iu objekto, kiam oni abstraktis de ĝi ĉiujn ĝiajn percepteblajn ecojn [14]; per la koncepto „materia punkto“ oni abstraktas pri la formo kaj dimensioj de meĥanika objekto; sed ĉe tio […] oni ne abstraktu de la potencrilatoj [15].
Rim.: Ĉi tiu regmodelo pli oftas en la lingvoj germana kaj rusa, kaj iam oni uzas tiusence la verbon abstrahi (pri io). Ofte tiun signifon taŭge esprimas la verbo ignori, kiel en la ekzemplo: ve, tio signifas abstrakti la fakton, ke por produkti lakton necesas ke bovino […] nasku idon po unu fojo jare [16]
11. Federico Gobbo: Fundamentoj de la adpoziciaj gramatikoj, Interlingvistikaj Kajeroj 1:1 (2010), 35–63 ISSN 2037-4550
12. Diskuto en la forumo «lernu!»
13. Vilmos Benczik: Lingvo, skribo, literaturo
14. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, la artikolo «abstrakti»
15. Rainer FISCHBACH: Konkreta utopio - Kion fari se jam nenio eblas, Monde diplomatique, 2004-06-09, p. 7ª
16. Kial rifuzi lakton?
angle:
abstract
beloruse:
абстрагаваць
bulgare:
абстрахирам
ĉeĥe:
abstrahovat, vyvozovat
france:
abstraire, isoler (par l'esprit), séparer (par l'esprit)
germane:
abstrahieren
hebree:
לתמצת
hispane:
abstraer
hungare:
elvonatkoztat, absztrahál
itale:
astrarre
katalune:
abstreure, abstraure
nederlande:
abstraheren
pole:
abstrahować
portugale:
abstrair
ruse:
1. быть абстрактным, абстрактен (predikativa uzo) 3.a извлечь, выделить 3.b абстрагироваться (от чего-л.)
slovake:
abstrahovať
svede:
abstrahera

abstraktismo PIV2

BELA Nefigura tendenco en pentroarto kaj skulptado, aperinta en Eŭropo ĉ. 1910.
angle:
abstract art
ruse:
абстракционизм
Rim.: La radiko estas oficialigita en la 1ª OA en la formo adjektiva. PV prezentas ĝin per la verbo „abstrakti“, kiun ĝi difinas kiel transitivan kaj en la signifo ekstrakta (t.e. abstrakti3.a), tamen ilustras per ekzemplo ignora (t.e. abstrakti3.b). La PIV-oj revenis al la ĉefformo adjektiva (kiu cetere estas ege pli ofta), tamen konservis senŝanĝa la PV-difinon de la verbo. Fakte tiuj adjektivo kaj verbo (krom abstrakti1) malkoheras same kiel korekta2 kaj korekti; tion eblus eviti per apartaj formoj abstraktigi, abstrahi aŭ per pli klaraj similsencaj verboj (ekstrakti, ignori).

administraj notoj

~eco : Mankas dua fontindiko.
~eco : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~i : Mankas verkindiko en fonto.
~ismo : Mankas dua fontindiko.
~ismo : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.