*rabat/o

*rabato

EKON
Malpliigo de prezo, konsentita al aĉetanto: peti, ricevi, ĝui rabaton; vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton FK ; tio, kion vi petas valoras tridek mil frankojn, sen rabato KPr ; li turnas sin al libreja firmo kun la demando, ĉu ĝi ne donus rabaton, se ĝi por tio ĉi ricevos la garantion, ke ĝi disvendos la donitajn librojn en la nombro de 20-30 miloj da ekzempleroj FK ; la magazeno komencos grandan rabatvendadon (kp forvendi) KrM ; la registaro pliigis impost-rabatojn por tiuj, kiuj ricevas malaltajn salajrojn [1]. VD:depago, diskonto
HOM:Rabato (ĉefurbo)
1. D. E. Rogers: Kolapsas koalicio, Monato, jaro 1998a, numero 12a, p. 8a
angle:
discount, rebate
beloruse:
скідка, зьніжка
ĉeĥe:
množstevní sleva, rabat, sleva
france:
rabais, remise (rabais), solde
germane:
Rabatt, Preisnachlass impost-~o: Steuervergünstigung, Nachlass (Steuer)
hispane:
rebaja, descuento
hungare:
árengedmény
katalune:
rebaixa, descompte
nederlande:
korting
pole:
rabat, zniżka
portugale:
desconto
rumane:
rabat, reducere
ruse:
скидка
slovake:
rabat, zľava
svede:
rabatt (prisnedsättning)
tibete:
གོང་བཅག་པ་

rabati

(tr)
EKON
Konsenti rabaton de: maljuna avino […] petis rabati dek kopekojn Metrop ; por la specialaj verkoj la membroj devas ankaŭ elspezi 6-8 dolarojn ĉiujare, sed tiujn ĉi ili ricevas ankaŭ por rabatita kosto FK .
angle:
(give a) discount
beloruse:
рабіць скідку, рабіць зьніжку
ĉeĥe:
slevit
france:
faire une remise
germane:
rabattieren, Preis nachlassen, Preisnachlass geben
hispane:
rebajar
hungare:
árengedményt ad
nederlande:
korting geven
pole:
udzielać rabatu, udzielać zniżki
ruse:
сделать скидку
slovake:
zľaviť

administraj notoj