prim/o Z
primo
- 1.
- [1] Natura entjero, dividebla nur per si mem kaj per la nombro unu: sep, dek tri,... estas primoj.
- 2.
- Tia neinversigebla elemento p de komuteca, unuhava ringo, ke ĝi naskas priman idealon; alidire p estas tia, ke se ĝi estas divizoro de la produto x×y, tiam ĝi nepre estas divizoro de x aŭ de y: en integra ringo, primo ne havas proprajn divizorojn. nereduktebla.
- angle:
- 1. prime number 2. prime (element)
- beloruse:
- 1. лік просты 2. элемэнт просты
- ĉeĥe:
- nedělitelné číslo, prvočíselný element, prvočíslo
- ĉine:
- 1. 素数 [sùshù], 素數 [sùshù], 質數 [zhìshù], 质数 [zhìshù], 素数 [sùshǔ], 素數 [sùshǔ], 質數 [zhíshù], 质数 [zhíshù]
- france:
- 1. nombre premier 2. élément premier
- germane:
- 1. Primzahl 2. Primelement
- hungare:
- 1. törzsszám, prímszám 2. prímelem
- itale:
- 1. numero primo 2. (elemento) primo
- japane:
- 素数 [そすう], 一時課 [ひとじか]
- nederlande:
- 1. priemgetal
- pole:
- 1. liczba pierwsza 2. element pierwszy
- portugale:
- 1. primo, número primo
- ruse:
- 1. простое число 2. простой элемент
- slovake:
- nedeliteľné číslo, prvočíslo
- ukraine:
- простий елемент, просте число, перший час
prima
- 1.
- [2] Estanta primo: prima faktoro.
- 2.
- (p.p. idealo) Tia, ke se produto apartenas al ĝi, tiam nepre apartenas al ĝi almenaŭ unu el la faktoroj: la idealo de ĉiuj obloj de 4 ne estas prima, ĉar 6×10 apartenas al ĝi, sed nek 6, nek 10 estas obloj de 4.
- 3.
- [3]
(aldonante „inter si“ aŭ „relative“,
p.p. entjeroj aŭ elementoj de komuteca
unuhava ringo)
Tiaj, ke ĉiuj iliaj komunaj divizoroj
estas inversigeblaj;
alidire, p.p. entjeroj: ilia plej granda komuna divizoro estas
la nombro unu:
dek kaj dudek unu ne estas primaj, sed ili estas
primaj inter si.
Rim.: Por ĉi tiu nocio Bricard [4] enkondukis la vorton „interprimumaj“, kiu ne enradikiĝis.
2.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 10
3. Plena Ilustrita Vortaro, primo, ekz.
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
3. Plena Ilustrita Vortaro, primo, ekz.
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
- angle:
- 1. prime (element) 2. prime (ideal) 3. relatively prime (elements)
- beloruse:
- просты, узаемна просты
- ĉeĥe:
- prima
- france:
- 1. (élément) premier 2. (idéal) premier 3. (éléments) premiers entre eux
- germane:
- 1. Prim-(element) 2. Prim-(ideal) 3. relativ prim (-e Elemente)
- hungare:
- 1. prím(elem) 2. prím(ideál) 3. relatív prím (-szám)
- itale:
- 1. (elemento) primo 2. (ideale) primo 3. coprimo
- pole:
- 1. (element) pierwszy 2. (ideał) pierwszy 3. (elementy) względnie pierwsze
- ruse:
- 1. простой (элемент) 2. простой (идеал) 3. взаимно простые (элементы)
- slovake:
- prima
administraj notoj
pri
~a 3.:
Cxu ununombra uzo de la tipo "10 estas ~a (relative) kun 21" eblas? Se oni uzas "inter si", cxu foje oni devas diri "inter ili"? Ekz-e: "por cxiu paro de nombroj primaj inter si(?) validas, ke..." aux "trovu du nombrojn primajn inter si(?)...". [MB]