3dekadenc/o ZR
dekadenci
(ntr)
- Ekruiniĝi, malfortiĝi, malprosperi: post la konkero fare de la kristanaj trupoj la urbo iom dekadencis, kvankam ĝi plu estas unu el la plej gravaj andaluzaj centroj [1]; noveloj precipe en la dekadencema mondo de la romianoj [2]; pro la kronvirusa epidemio dekadencis la monda ekonomio [3]. defali, gangreni, putri2
Rim.:
Dekadenci kaj
degeneri
sence proksimas. Dekadenci aplikiĝas pli ofte
al kulturaj aferoj, degeneri al biologiaj aferoj.
[ĵv]
- angle:
- be decadent
- beloruse:
- заняпасьці
- ĉeĥe:
- slábnout, upadat
- ĉine:
- 破落 [pòluò], 上瘾 [shàngyǐn], 衰 [shuāi]
- france:
- péricliter, être sur la déclin, tomber dans la déchéance, tomber en décadence
- germane:
- dekadent sein, dekadent werden, verfallen, absteigen, herunterkommen
- hebree:
- להתנוון
- hungare:
- hanyatlik
- japane:
- 衰退する [すいたいする], 退廃する [たいはいする]
- katalune:
- decaure, decandir-se
- pole:
- popadać w dekadencję, popadać w ruinę, chylić się ku upadkowi
- ruse:
- прийти в упадок
- slovake:
- upadať
- ukraine:
- занепадати
dekadenco
- Stato de io dekadencanta: lia verko, kvankam ĝi posedas bonajn kvalitojn kaj estas tre multe citata ĝis niaj tagoj, apartenas jam al la periodo de dekadenco [4]; la kulturo estas nediskuteble unu el la grandaj stimuliloj de la vivo, forlasi ĝin karakterizas dekadencon kaj ĉiam signalas malvenkon de libereco [5]; Ĉirkaŭ ni nur dekadenco ⫽ Aŭ almenaŭ peka danco [6]! degenero, kadukeco, krepusko
4.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Bal... ado
5. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Bal... ado
- angle:
- decadence, decline, decay
- beloruse:
- заняпад, дэкаданс
- ĉeĥe:
- dekadence, úpadek mravů
- ĉine:
- 瓦解 [wǎjiě], 替 [tì]
- france:
- décadence, déchéance (affaiblissement)
- germane:
- Dekadenz, Verfall, Niedergang, geistige Entartung
- hebree:
- שקיעה, שפל
- hispane:
- decadencia
- hungare:
- hanyatlás, dekadencia
- japane:
- 衰退 [すいたい], 衰微 [すいび], 退廃 [たいはい], デカダンス
- katalune:
- decadència
- pole:
- dekadencja, schyłek
- portugale:
- decadência
- ruse:
- упадок, закат, декаданс
- slovake:
- dekadencia, úpadok mravov
- ukraine:
- занепад, декаданс
dekadencigi
(tr)
- Kaŭzi dekadencon de: alkoholo dekadencigas popolojn.
- angle:
- make decadent
- beloruse:
- прыводзіць да заняпаду
- ĉeĥe:
- způsobit úpadek
- hispane:
- decaer
- hungare:
- hanyatlásba dönt
- japane:
- 退廃させる [たいはいさせる]
- katalune:
- provocar la decadència de
- pole:
- doprowadzać do upadku
- ruse:
- привести в упадок
- slovake:
- spôsobiť úpadok
dekadencismo
- Arta stilo ŝatanta bildojn de dekadenco, afektojn de ekstremaj delikateco, sentemo kaj voluptemo; interalie tiaspeca eŭropa stilo el la fino de la 19a jarcento: se vi nur montriĝos en blanka kompleto, kun ruĝa kravato kaj du gardenioj enmane, mi ja ne postulos de vi ajnan klarigon. Min ĉarmas dekadencismo [7].
7.
M. Fernández: Du Gardenioj, en: Ekstremoj, 1997
- angle:
- Decadent movement
- beloruse:
- дэкадэнцтва
- france:
- décadence (style), décadentisme
- germane:
- Fin de Siècle
- katalune:
- decadentisme
- pole:
- dekadentyzm