3maksim/o PV

maksimo

BELE Morala principo metita super ĉiujn aliajn por gvidi la propran konduton: ĉu vi konas la maksimojn de la Rochefoucauld? […laŭ] la grandioza kvardekdua: „ni ne havas sufiĉe da forto por tute sekvi nian racion“ InfanTorent2 ; mi devas teni min al la maksimo: ‚faru kion la aliulo ne farus‘ KrM ! epifonemo […] entenas profundan penson aŭ ĝeneralan maksimon, kiel rezulton de la antaŭa rezonado Ret ; „Arabaj maksimoj de la sepa jarcento“ [1]; sekvu la saĝan maksimon de la antikvuloj: „similan kuracu per simila“ [2]; validas plu la […] maksimo de objektiva ĵurnalismo: skeptiko kaj distanco pri kaj al ĉio kaj ĉiu [3]; baza maksimo ĵurnalisma estas la jena: se iu, ie, deziras ion kaŝi, jen ĵurnalismo: ĉio alia estas reklamado [4]. VD:moto
Rim.: Maksimo estas morala principo, kiun oni sekvas private por decidi en iuj situacioj. Oni kutime ne prezentas ĝin publike kaj distinge kiel devizon.
1. H. Al-Amily: Arabaj maksimoj de la sepa jarcento, 1967
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 7a
3. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko, 2008
4. Monato, Paul Gubbins: Ĉiam eblas revi ..., 2014
angle:
maxim, principle
beloruse:
максіма
bretone:
krennlavar
ĉeĥe:
maxima, mravní zásada, pravidlo chování, život.zásada
ĉine:
格言 [géyán], 座右銘 [zuòyòumíng], 座右铭 [zuòyòumíng], 处世原则 [chǔshìyuánzé], 處世原則 [chǔshìyuánzé], 处事原则 [chǔshìyuánzé], 處事原則 [chǔshìyuánzé]
france:
maxime
germane:
Maxime, Grundsatz, Leitsatz
hispane:
máxima
hungare:
maxima, életelv
japane:
金言 [きんげん], 格言 [かくげん], 座右の銘 [ざゆうのめい]
katalune:
màxima
nederlande:
kernspreuk, grondregel
pole:
maksyma, aforyzm
portugale:
máxima, provérbio, anexim
rumane:
maximă (filozofie)
ruse:
максима, афоризм, изречение
slovake:
maxima, princíp, zásada
ukraine:
максима, афоризм, крилатий вираз

administraj notoj