*dekstr/a PV

*dekstra

1.
Troviĝanta ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la koro: la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato [1]; la dika fingro de lia dekstra piedo [2]; vi havas tie en la poŝo de la dekstra flanko traŝiron [3]; Sedilo sentis en la dekstra ŝultro fortegan doloron [4]; en la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko [5]; la dekstra cerba duonsfero [6]; la riĉuloj kaj la bonsocietuloj loĝas sur la bordo dekstra (rigardante laŭ la fluo) [7]; sur la unua etaĝo, dekstra koridoro, numero oka [8]; per la dekstra trikilo ŝi agrese pikis senkulpan kusenon [9]; via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra PrV .
2.
POL (partio aŭ politika movado) Konservisma: en la franca nacia asembleo de 1789 la anoj de la malnova reĝimo, t.e. de la monarĥio, sidis ordinare dekstre de la prezidanto de la kunveno ; la britaj parolantoj de Esperanto pli emas voĉdoni por maldekstraj ol por dekstraj partioj [10]; Germanoj kaj Hungaroj rifuzis kunlabori en sialanda Esperanto-asocio, kiu tro forte sin ligis al la faŝisma aŭ ekstrem-dekstra reĝimo [11]; dekstra semajnrevuo faris plian paŝon, en 1926 [12]; alvenis ondo da rifuĝintoj al Eŭropo […] amaso sufiĉe granda por timigi la popolon, persvadante ilin elekti dekstrajn popolistojn [13].
angle:
right
beloruse:
правы
ĉeĥe:
pravý, pravicový
ĉine:
[yòu]
france:
droit (du côté droit)
germane:
rechte
hebree:
ימין
hispane:
derecho
hungare:
jobb, jobboldali
indonezie:
kanan
japane:
[みぎ]
katalune:
dret, destre
nederlande:
rechter
okcitane:
drech
pole:
prawy
portugale:
direito (lado), destro
ruse:
правый (о стороне)
slovake:
pravý, pravicový
taje:
ขวา
turke:
sağ
ukraine:
правий
volapuke:
detik

*dekstre

Ĉe la dekstra flanko: li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre [14]; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren [15]; mi turnos min dekstren [16]; domo numero naŭdek-sep, […] tria etaĝo, dekstre [17]; mi rigardis dekstre kaj maldekstre: neniu nin observis [18]; [ili] komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis [19]; la etruskoj skribis de dekstre [20]; POL ideologie kaj politike ‚ekstrema‘, ĉu dekstre ĉu maldekstre [21].
afrikanse:
reg
albane:
drejtë
amhare:
ቀኝ
angle:
to the right
arabe:
الحق
armene:
իրավունք
azerbajĝane:
sağ
beloruse:
справа, праваруч ~en: управа, направа.
bengale:
অধিকার
birme:
မှန်သော
bosne:
pravo
ĉeĥe:
napravo (kde), vpravo
ĉine:
右面 [yòumiàn]
dane:
højre
estone:
õigus
eŭske:
eskuineko
filipine:
karapatan
france:
à droite ~en: à droite.
galege:
dereito
germane:
rechts, rechterhand ~en: nach rechts.
guĝarate:
અધિકાર
haitie:
dwa
haŭse:
dama
hebree:
ימינה
hinde:
सही
hungare:
jobb, jobboldalt ~en: jobbra, jobbfelé.
igbe:
nri
indonezie:
di kanan
irlande:
ceart
islande:
réttur
japane:
権利 [けんり]
jave:
tengen
jide:
רעכט
jorube:
ọtun
kanare:
ಬಲ
kartvele:
უფლება
katalune:
a la dreta ~en: cap a la dreta.
kazaĥe:
оң
kimre:
hawl
kirgize:
туура
kmere:
សិទ្ធិ
koree:
바로
korsike:
diritta
kose:
kunene
kroate:
pravo
kurde:
rast
latine:
ius
latve:
tiesības
laŭe:
ສິດ
litove:
teisė
makedone:
право
malagase:
marina
malaje:
betul
malajalame:
വലത്
malte:
dritt
maorie:
matau
marate:
योग्य
monge:
txoj cai
mongole:
эрх
nederlande:
rechts ~en: naar rechts.
nepale:
सही
njanĝe:
pomwe
okcidentfrise:
rjochts
okcitane:
a drecha ~en: a drecha.
panĝabe:
ਦਾ ਹੱਕ
paŝtue:
حق
pole:
~en: po prawej, z prawej, na prawo.
ruande:
iburyo
ruse:
справа ~en: направо.
samoe:
tauagavale
sinde:
ساڄو
sinhale:
අයිතිය
skotgaele:
deas
slovake:
napravo, vpravo
slovene:
prav
somale:
xaq u
ŝone:
rudyi
sote:
tokelo ya
sunde:
bener
svahile:
haki
taĝike:
дуруст
taje:
ทางขวา, ด้านขวา
tamile:
வலது
tatare:
уң
telugue:
కుడి
tibete:
གཡས་
ukraine:
право
urdue:
حق
uzbeke:
o’ng
vjetname:
ngay
volapuke:
detiko
zulue:
kwesokudla

dekstro

1.
La dekstra flanko: troviĝis je la dekstro difinita vojeto, kiun Elvisa kaj mi ĉiam haste preteriris [22].
2.
POL La tuto de la politike dekstraj grupiĝoj de iu lando: senbrida naciismo de la hispana dekstro [23].
beloruse:
правы бок, правы флянг
germane:
die Rechte
indonezie:
1. kanan 2. sayap kanan

dekstranoPV

POL(arkaismo) =dekstrulo2
beloruse:
правы (наз., прыхільнік правых поглядаў)
ĉeĥe:
pravičák
ĉine:
右倾保守 [yòuqīngbǎoshǒu]
germane:
Rechter
indonezie:
politisi sayap kanan
katalune:
dretà
slovake:
pravičiar

dekstrulo

1.
Tiu, kiu uzas kutime la dekstran manon por skribi, labori ks.
2.
POL Persono apartenanta al politike dekstra grupiĝo: Alsjo estas bonega, sed dekstrulo, [sed] mi iras al sampartiano, socialisto [24]; dekstruloj emis ignori teoriojn pri principa neŭtraleco de la oficiala Movado [25]; ekstremdekstrula reviviĝo [26]; la faŝisteca Marine Le Pen [estas] ekstrem-dekstrulino [27].
angle:
1. right-handed person, right-hander 2. right wing conservative or reactionary
beloruse:
1. праўша, праўшун 2. правы (наз., палітык)
ĉeĥe:
pravičák
ĉine:
1. 右撇子 [yòupiēzǐ] 2. 右倾保守 [yòuqīngbǎoshǒu]
france:
1. droitier (subst.) 2. droitier (politique, subst.)
germane:
1. Rechtshänder 2. Rechter
hebree:
איש ימין
hispane:
1. diestro 2. derechista
hungare:
1. jobbkezes 2. jobboldali
indonezie:
1. kinan 2. politisi sayap kanan
japane:
右利き [みぎきき], 右派 [うは], 右翼 [うよく]
katalune:
dretà
nederlande:
2. rechtse
pole:
1. praworęczny 2. prawicowiec
ruse:
1. правша 2. правый (пол., сущ.)
slovake:
1. pravák 2. pravičiar
taje:
1. คนถนัดขวา 2. ฝ่ายขวา
turke:
2. sağcı
ukraine:
особа, що працює, пише правою рукою

*maldekstra

1.
Troviĝanta ĉe la flanko de la koro: ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn [28]; en lia maldekstra poŝo troviĝis la pasporto [29]; maldekstra flanka koridoro [30]; sonoj venis de la maldekstra flanko, de la flanko de la koro [31]; super la maldekstra okulo pendis tuta tufo da haroj [32]; kvardek mejlojn de Piom, sur la maldekstra bordo (rigardante laŭ la fluo) de Nilo kuŝis granda urbo Siut [33]; la kunuloj respekte salutis la princon kaj sin turnis al la maldekstra loĝio [34].
2.
POL (partio aŭ politika movado) progresema, strebanta socian justecon: maldekstra-revolucia literaturo [35]; la konfirmiĝintaj atestoj devenis de mensogkampanjo intence organizita por kompromiti la etnografon, kies maldekstraj opinioj ne plaĉis al ĉiu [36]; interne de la Asocio necesis plurfoje kontraŭbatali ekstreme dekstrajn aŭ ekstreme maldekstrajn premojn [37]; per persekuta ondo inter decembro 1936 kaj majo 1937 la organizita maldekstra Esperanto-Movado estis definitive frakasita [38].
angle:
left
beloruse:
левы
ĉeĥe:
levý, na levé straně těla
ĉine:
[zuǒ]
france:
gauche (du côté gauche)
indonezie:
kiri
japane:
[ひだり]
katalune:
esquerre, sinistre
nederlande:
linker
pole:
lewy
ruse:
левый
slovake:
ľavý
taje:
ซ้าย
ukraine:
лівий
volapuke:
nedetik

*maldekstre

Ĉe la maldekstra flanko: ĉu vi vidas tiujn du junulojn maldekstre [39]? ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren [40]; oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren [41]; maldekstre situos monteto, kaj dekstre – arbaro [42].
afrikanse:
verlaat
albane:
la
amhare:
ግራ
angle:
to the left
arabe:
غادر
armene:
Ձախ
azerbajĝane:
sol
beloruse:
зьлева, леваруч mal~en: налева, улева.
bengale:
বাকি
birme:
လက်ဝဲဘက်
bosne:
lijevo
ĉeĥe:
vlevo
ĉine:
左手 [zuǒshǒu], 左面 [zuǒmiàn]
dane:
venstre
estone:
vasakule
eŭske:
utzi
filipine:
ang natitira
france:
à gauche mal~en: à gauche.
galege:
esquerda
germane:
links, linkerhand mal~en: nach links.
guĝarate:
બાકી
haitie:
kite
haŭse:
bar
hinde:
छोड़ा
hungare:
balra, baloldalt mal~en: balra, balfelé.
igbe:
ekpe
indonezie:
di kiri
irlande:
chlé
islande:
vinstri
japane:
[さ]
jave:
ngiwa
jide:
לינקס
jorube:
osi
kanare:
ಬಿಟ್ಟು
kartvele:
მარცხენა
katalune:
a l'esquerra mal~en: cap a l'esquerra.
kazaĥe:
сол
kimre:
gadawodd
kirgize:
сол
kmere:
ចាកចេញ
koree:
왼쪽
korsike:
manca
kose:
khohlo
kroate:
napustio
kurde:
çep
latine:
reliquit
latve:
kreisi
laŭe:
ໄວ້
litove:
į kairę
makedone:
остави
malagase:
niala
malaje:
meninggalkan
malajalame:
ഇടത്തെ
malte:
xellug
maorie:
mahue
marate:
बाकी
monge:
tshuav
mongole:
зүүн
nederlande:
links
nepale:
बायाँ
njanĝe:
anasiya
okcidentfrise:
links
panĝabe:
ਨੂੰ ਛੱਡ
paŝtue:
پاتې
pole:
po lewej, z lewej, na lewo
ruande:
ibumoso
ruse:
слева mal~en: налево.
samoe:
taumatau
sinde:
کاٻو
sinhale:
වම්
skotgaele:
clì
slovake:
vľavo
slovene:
levo
somale:
ka tagay
ŝone:
ruboshwe
sote:
tloha
sunde:
kénca
svahile:
kushoto
taĝike:
чап
taje:
ทางซ้าย, ด้านซ้าย
tamile:
விட்டு
tatare:
сулда
telugue:
ఎడమ
tibete:
གཡོན་
ukraine:
зліва
urdue:
بائیں
uzbeke:
chap
vjetname:
còn lại
volapuke:
mal~en: nedetiko.
zulue:
kwesokunxele

maldekstro

1.
La maldekstra flanko: la dekstra duonsfero [de la cerbo] regas la maldekstron de la korpo [43].
2.
POL La tuto de la politike maldekstraj grupiĝoj de iu lando: maldekstro plu gajnas per unu magistratano, tamen socialistoj perdis kvin [44]; la ekskomunistoj de Unuiĝinta Maldekstro perdis rimarkinde multan subtenon [45].
43. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
44. Monato, Surprizaj rezultoj, 2003
45. Monato, Hektor Alos I Font: Amarega venko, 2004
beloruse:
левы бок, левы флянг
ĉine:
2. 左派党 [zuǒpàidǎng]
germane:
die Linke
indonezie:
1. kiri 2. sayap kiri

maldekstrulo

1.
Tiu, kiu uzas kutime la maldekstran manon por skribi, labori ks: sepcent homoj plej taŭgaj, maldekstruloj, ĉiu el ili povis ĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi [46]; apenaŭ ŝi ekfrapis la unuan kordon, ĉiuj levis la maldekstran piedon, ĉar la gnomoj estas maldekstruloj [47].
2.
POL Persono apartenanta al politike maldekstra grupiĝo: la tiama reakcia reĝimo aplikis la esprimon „maldekstruloj“ al ĉiuj, kiuj troviĝis maldekstre deHISTORIO tiuj ekstreme dekstraj politikaj elementoj [48]; maldekstrula propagando [49]; oni volis reeduki maldekstrulojn, framasonojn [50].
angle:
1. left-handed person 2. left wing liberal or radical
beloruse:
1. ляўша, ляўшун 2. левы (наз., палітык)
ĉeĥe:
levičák
ĉine:
1. 左撇子 [zuǒpiězi]
france:
1. gaucher 2. gauchisant (subst.)
germane:
1. Linkshänder 2. Linker
hispane:
1. zurdo 2. izquierdista
hungare:
1. balkezes 2. baloldali
indonezie:
1. kidal 2. politisi sayap kiri
japane:
左利き [ひだりきき], 左派 [さは], 左翼 [さよく]
katalune:
esquerrà
nederlande:
1. linkshandige 2. linkse
pole:
1. leworęczny, mańkut (pot.), szmaja (wulg.) 2. lewicowiec
ruse:
1. левша 2. левый (пол., сущ.)
slovake:
1. ľavák 2. ľavičiar
taje:
1. คนถนัดซ้าย 2. ฝ่ายซ้าย
turke:
2. solcu
ukraine:
лівша, шульга, лівий (ім.)

dekstruma

1.
en direkto dekstra; dekstramana; dekstrapartia: ĉi tiu loka versio de la silabaro, havanta kelkajn apartaĵojn, estis ofte uzata por la skribado de tekstoj dekstrumaj kaj estas karakterizata de aparta kronologio [51].
2.
SCI Turniĝanta aŭ volviĝanta laŭ la direkto de horloĝa montrilo.
3.
MATMatVort (p.p. bazo de orientita vektora spaco) Havanta pozitivan orientiĝon .
51. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
angle:
2. clockwise 3. positively oriented (basis)
ĉeĥe:
pravotočivý (šroub| vrtule| schodiště)
ĉine:
2. 右旋 [yòuxuán]
france:
2. dextrorsum, dextrogyre, direct (en p. du sens de rotation), dans le sens des aiguilles d'une montre 3. (base) directe
germane:
2. rechtsdrehend 3. Rechts-(system), positiv orientiert (-e Basis)
hebree:
ימני
hispane:
2. dextrógiro, horario
hungare:
2. jobbos, jobb irányú
indonezie:
2. searah jarum jam
japane:
右巻きの [みぎまきの], 右回りの [みぎまわりの]
katalune:
2. dextrogir 3. amb orientació positiva
nederlande:
2. rechtsdraaiend
pole:
2. prawoskrętny 3. (baza) prawoskrętna
ruse:
2. движущийся по часовой стрелке, правовинтовой 3. правый упорядоченный (базис), положительно ориентированный (базис)
slovake:
pravotočivý
ukraine:
який рухається зліва направо, за годинниковою стрілкою, правий, який в’ється праворуч

maldekstruma

1.
en direkto maldekstra; maldekstramana; maldekstrapartia:: oni rimarkas du malsamajn surskribojn, en kipra silabaro, ambaŭ maldekstrumaj [52]; mi skribis tre politikan, sufiĉe unu-flankan maldekstruman tekston [53].
2.
SCI Turniĝanta aŭ volviĝanta kontraŭ la direkto de horloĝa montrilo.
3.
MATMatVort (p.p. bazo de orientita vektora spaco) Havanta negativan orientiĝon .
angle:
2. counterclockwise 3. negatively oriented (basis)
ĉeĥe:
levotočivý
france:
2. indirect (en p. du sens de rotation) , lévogyre, rétrograde (en p. du sens de rotation), dans le sens contraire des aiguilles d'une montre, sinistrogyre 3. (base) rétrograde
germane:
3. Links-(system), negativ orientiert (-e Basis)
hispane:
2. levógiro, antihorario
indonezie:
2. berlawanan jarum jam
japane:
左巻きの [ひだりまきの], 左回りの [ひだりまわりの]
katalune:
2. levogir 3. amb orientació negativa
pole:
2. lewoskrętny 3. (baza) lewoskrętna
ruse:
2. движущийся против часовой стрелки, левовинтовой 3. левый упорядоченный (базис), отрицательно ориентированный (базис)
slovake:
ľavotočivý
ukraine:
який рухається справа наліво, проти годинникової стрілки, лівий, який в’ється справа наліво, проти годинникової стрілки

dekstre de

(prepoziciaĵo)
Apud, ĉe la dekstra flanko de: la Eternulo diris al mia sinjoro: sidu dekstre de Mi [54]; Ido kaj Anno-Doroteo iris dekstre kaj maldekstre de li [55]; dekstre de la ŝoseo kaj pli profunde aperis la akvovasto de Lupolago [56].
54. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 110:1
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
56. Stellan Engholm: Vivo vokas, III.
angle:
to the right of
beloruse:
справа ад, праваруч
ĉeĥe:
napravo od
france:
à droite de
germane:
rechts von
indonezie:
di sebelah kanan
katalune:
al costat [dret] de, a la dreta de
pole:
po prawej, z prawej
slovake:
napravo od, vpravo

maldekstre de

(prepoziciaĵo)
Apud, ĉe la maldekstra flanko de: je unu metro maldekstre de tie […] riveliĝis bela, identigebla ŝu-spuro [57];
angle:
to the left of
beloruse:
зьлева ад, леваруч
france:
à gauche de
germane:
links von
indonezie:
di sebelah kiri
katalune:
al costat [esquerre] de, a l'esquerra de
pole:
po lewej, z lewej

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ano: Mankas verkindiko en fonto.