*mas/o
*maso
- 1.
- Iomo da materio, konsiderata kiel tutaĵo, ne atentante pri la eroj nek pri la formo: sur la aperturon li ĵetis la plumban mason [1]; malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason [2]; la nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason [3]; nigra maso […] el homaj figuroj kaj kri[antaj] voĉoj Marta ; la Rhona glaciejo brilis sub la suno, kiel maso el fandita arĝento [4]; la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn [5]; (figure) maso da tiaj pensoj altrudis sin ĉe mia animo [6]. bloko, amaso, kaĉo, pasto, pulpo, substanco
- 2.
- Baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio en fizika korpo: la dimensioj de maso estas `M^1L^0T^0`; brunaj nanoj devas havi almenaŭ 13,6 MJup (jupiterajn masojn), kiu estas la minimuma maso por fuzii deŭterion [7]; hejme vi ne povas starigi atomhorloĝon: ĝi estas tro peza (la maso estas preskaŭ 1000 kilogramoj) [8]; la tirpovo estas grandega: 300 000 neŭtonoj – tiel pezas 30-tuna maso sur la tero [9]. kilogramo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 5:8
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:6
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto IV
7. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
8. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
9. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
2. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:6
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
6. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto IV
7. Monato, Oliver Kim: Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo, 2006
8. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
9. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
- afrikanse:
- massa
- albane:
- në masë
- amhare:
- ብዛት
- angle:
- mass
- arabe:
- كتلة
- armene:
- զանգված
- azerbajĝane:
- kütləvi
- beloruse:
- маса
- bengale:
- ভর
- birme:
- အစုလိုက်အပြုံလိုက်
- bosne:
- mase
- bretone:
- mas
- bulgare:
- маса
- ĉeĥe:
- hmota, hromada, masa, množství, spousta
- ĉine:
- 質量 [zhìliàng], 质量 [zhìliàng]
- dane:
- masse
- estone:
- mass
- eŭske:
- masa
- filipine:
- masa
- france:
- masse
- galege:
- masa
- germane:
- Masse
- guĝarate:
- સમૂહ
- haitie:
- mas
- haŭse:
- taro
- hinde:
- सामूहिक
- hungare:
- tömeg
- igbe:
- uka
- irlande:
- mais
- islande:
- massi
- japane:
- マス
- jave:
- massa
- jide:
- מאַסע
- jorube:
- ibi
- kanare:
- ಸಮೂಹ
- kartvele:
- მასობრივი
- katalune:
- massa
- kazaĥe:
- масса
- kimre:
- màs
- kirgize:
- массалык маалымат
- kmere:
- ដ៏ធំ
- koree:
- 질량
- korsike:
- di massa
- kose:
- ubunzima
- kroate:
- masa
- kurde:
- gel
- latine:
- missa
- latve:
- masa
- laŭe:
- ຕັ້ງມະຫາຊົນ
- litove:
- masė
- makedone:
- маса
- malagase:
- faobe
- malaje:
- besar-besaran
- malajalame:
- പിണ്ഡം
- malte:
- massa
- maorie:
- papatipu
- marate:
- वस्तुमान
- monge:
- huab hwm coj
- mongole:
- олон нийтийн
- nederlande:
- massa
- nepale:
- सामूहिक
- njanĝe:
- misa
- okcidentfrise:
- mis
- panĝabe:
- ਜਨਤਕ
- paŝtue:
- ډله
- pole:
- masa
- portugale:
- 2. massa (fís.)
- ruande:
- misa
- rumane:
- masă
- ruse:
- масса 1. масса, груда, громада
- samoe:
- anoano
- sinde:
- ڪاميٽي
- sinhale:
- මහා
- slovake:
- hmota, masa, množstvo
- slovene:
- masa
- ŝone:
- uremu
- sote:
- boima
- sunde:
- misa
- svahile:
- habari
- taĝike:
- омма
- taje:
- มวล
- tamile:
- வெகுஜன
- tatare:
- масса
- telugue:
- మాస్
- ukraine:
- маса
- urdue:
- بڑے پیمانے پر
- uzbeke:
- massa
- vjetname:
- khối lượng
- zulue:
- isonto
specifa maso, poa maso
PIV1
Rim.:
Normale oni pli internacie diras
denso2 ‐ pri kio,
cetere, atestas la tradukoj.
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- density
- beloruse:
- шчыльнасьць
- bulgare:
- плътност
- ĉeĥe:
- specifická hmota
- ĉine:
- 密度 [mìdù]
- france:
- masse volumique, masse spécifique
- germane:
- Dichte
- hungare:
- sürüség
- katalune:
- massa específica, densitat
- nederlande:
- dichtheid
- pole:
- gęstość
- rumane:
- densitate
- ruse:
- плотность
- slovake:
- špecifická hmota
- ukraine:
- питома маса, питома вага
volumena maso
- Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita kvanto da substanco al ĝia volumeno: la volumena maso de akvo atingas maksimumon je 4˚C; la dimensioj de volumena maso estas `ML^-3` kaj la mezurunuoj estas ekz-e g/cm³, kg/m³, ktp.
Rim. 1:
Kvankam neinternacia, ĉi tiu termino havas super
ĝia sinonimo „specifa maso“ la avantaĝon,
ke ĝi klare indikas la du grandojn rolantajn en la
koncerna kvociento, male al la idiomaĵa
specifa.
Rim. 2:
La ĉi-supra rimarkigo estas tre dubinda.
Unue, la normale uzata kaj plej internacia termino estas
la simpla kaj intuicie klara
denso2.
Due, konsentante pri la idiomaĵeco de „specifa“,
necesas mencii la ekziston de pli klara kaj tre esperanteca
poa.
Trie, la ĉi-supre indikita „avantaĝo“ estas tre
dubinda, ĉar ankaŭ la maniero esprimi derivaĵon aŭ kvocienton
per epiteto ne estas internacia: oni apenaŭ divenus, ke tiel
formita „tempa vojo“ estus „rapido“.
„Volumena maso“ estas egale enigma. Aliflanke, en
multaj forme similaj terminoj, ekz-e „gravita
maso“, „inercia maso“ neniel temas pri
kvociento per la epiteto (gravito aŭ inercio).
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- density
- beloruse:
- шчыльнасьць
- bulgare:
- плътност
- ĉeĥe:
- objemová hmotnost
- ĉine:
- 密度 [mìdù]
- france:
- masse volumique, masse spécifique
- germane:
- Dichte
- hungare:
- sürüség
- katalune:
- massa volúmica, densitat
- nederlande:
- dichtheid
- pole:
- masa właściwa
- rumane:
- masă specifică
- ruse:
- плотность
- slovake:
- objemová hmotnosť
administraj notoj
specifa ~o,
poa ~o:
Mankas dua fontindiko.
specifa ~o, poa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
volumena ~o: Mankas fontindiko.
volumena ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
specifa ~o, poa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
volumena ~o: Mankas fontindiko.
volumena ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.