*po

I.

*po

Prepozicio signifanta disdividon kaj uzata:
1.
Antaŭ numeralo determinanta substantivon, kiu estas cirkonstanca komplemento, por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de tiu numeralo ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune konsiderataj, sed rilatas ripete kaj sinsekve al ĉiu el ili aparte: mi fumadis cigaredojn po 20 rubloj por cento[1]; ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo Marta ; mi kudrados po 10 horoj ĉiutage por 20 spesdekojMarta ; la drapo kostas po 2 dolaroj por metro (2 dolarojn por ĉiu metro); oni trovas biletojn po 8 frankoj ĉe la sekretario; la komitato estas rebalotota ĉiun trian jaron po triono; la infanoj estis venditaj por tuta jaro po 1 draĥmo ĉiu[2]; oni povas nokti po 6 frankoj; la kurso daŭras dum 10 tagoj po 30 minutoj. SIN:ĉiu
Rim.: En multaj frazoj kun po, unu substantivo estas subkomprenita aŭ forlasita. La kazo de la sekva ĉeestanta substantivo (inter parentezoj) dependas de ties funkcio en la frazo: mi fumadis cigaredojn (kostantajn) po 20 rubloj por cento[3]; mi kudrados (teksaĵon) po 10 horoj ĉiutage por 20 spesdekojMarta ; ĉiu grupo havas la rajton sendi al la kongreso (delegitaron) po unu delegito por ĉiu plena deko da siaj membrojZ ; mi legos (la libron) en ĉiu tago po dek kvin paĝoj[4]; eniris al Noa en la arkeon (bestoj) po du el ĉiu karno[5]; veluro, kostanta (monon) po tri guldenoj por ulnoZ . Konsekvence, kiam la ĉeestanta substantivo estas akuzativigita, ĝi evidente ne dependas de po, sed de la verbo: al ĉiuj li donis dolarojn po unu; tiuj studentinoj havas amantojn po pluraj.
2.
Antaŭ numeralo determinanta substantivon, kiu laŭlogike estas objekta komplemento aŭ kelkfoje subjekto, por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de tiu numeralo rilatas ne sume al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune konsiderataj, sed rilatas dise, ripete aŭ sinsekve al ĉiu el ili aparte: el ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn [6]; la gastoj trinkis po (subkomprenu unu) glaseto da vino[7] (ĉiu el la gastoj trinkis unu glaseton da vino); ili ricevis po 5 pomojZ (ĉiu el ili ricevis 5 pomojn); al ĉiu el la infanoj mi donis po 3 pomoj[8] (mi donis 3 pomojn); se mi legos en ĉiu tago po 15 paĝoj, mi finos la tutan libron en 4 tagoj[9] (legos en ĉiu tago 15 paĝojn); elektu al vi po 3 homoj el ĉiu tribo[10] (elektu 3 homojn el ĉiu tribo). VD:ĉiu
Rim. 1: Kvankam ĉi tiu uzado de la vorteto po estas Zamenhofa, sekve bonstila, ĝi ofte embarasas iujn esperantistojn, kies gepatra lingvo ne havas similan esprimilon. Por facile forigi tiun embarason, oni povas aŭ simple eviti uzi la prepozicion po, anstataŭigante ĝin per la vorto ĉiu, kiu havas saman disdividan sencon (Vd la suprajn ekzemplojn metitajn en parentezoj), aŭ alglui ĝin al la numeralo kiel disdividan prefikson, aŭ ankaŭ rigardi ĝin kiel adverbon samvaloran kiel prefikso kaj seninfluan sur la kazo de la sekvanta komplemento, konforme al la konsiloj de Lippmann, Bennemann, k.a. kaj al la plurfoja uzado de bonaj verkantoj: vi donos po 5 talentojn jare[11]; li devis trovi po 13 reprezentantojn de l' metiistoj[12]. Z mem skribis: al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn [13], kaj deklaris en siaj L. R.: „Inter la esprimoj doni po 2 pecojn kaj doni po 2 pecoj estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj“.
Rim. 2: „Ĉiu“ per si mem ne neprigas egalan aŭ sammanieran distribuon, do la rimedo proponita en la antaŭa rimarkigo ne estas plenvalora anstataŭaĵo: jen 100 spesoj, pagu al ĉiu kaj ni finu la aferon (ne temas pri egala distribuo, kaj 100 spesoj estas ne poa sed la suma kvanto). Krome, la distribuado ne nepre koncernas ĉiun: al iuj el la servistoj li donis po 10 spesojn. [Sergio Pokrovskij]
HOM:po (litero)
1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 5a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 5a
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:15
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:2
7. Ŝalom Alejĥem, trad. L. L. Zamenhof: La Gimnazio
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 18:4
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 8a
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 11a
13. Zamenhof: Dua Libro de l' lingvo internacia, Varsovio, 1888. III:3
angle:
at the rate of, apiece, @
ĉeĥe:
po (dvou| třech)
ĉine:
各自 [gèzì]
france:
à raison de ~ 2 dolaroj por metro: 2 dollars le mètre.
germane:
1. zu, für 2. je, jeweils
hispane:
1. por ~ 2 dolaroj por metro: 2 dólares por metro. 2. cada uno
hungare:
~ 2 dolaroj por metro: méterje 2 dollár.
japane:
ポー
pole:
po (ile)
rumane:
după (cât)
ruse:
по
slovake:
(á), po
ukraine:
по
II.

po-

Prefikso almetebla al kvantesprima vorto kaj havanta la saman disdividan kaj ripetan sencon: vendi [varon] pogrande [14]; podetale; ricevi pagon popece; pomalmulte, poiom (iom post iom).
Rim. 1: Po-kunmetaĵoj faritaj el „tio, kio estas disdonita (= kvanto)“ kongruas kun la signifo de po: podetale, pogrande, popece, poduone, pogute, pokulere, ... Sed ne tiuj, kiuj enhavas „tion, kio ricevas la kvanton (= unuo)“: *potage*, *pomonate*, *pohektare*, *pometre*, *pohore*, ... Tial oni diru: persekunda, perhora rapideco (ne: *posekunda*, *pohora*); porhora, pormonata salajro (ne: *pohora*, *pomonata*) [15].
Rim. 2: Kvankam en kelkaj okazoj oni povas preskaŭ indiferente uzi la vorton po aŭ la sufikson op, estas tamen memorinde, ke oni ne povas en ĉiu ajn okazo intermiksi tiujn du vortetojn: oni uzu po, se oni celas atentigi pri kvanto ripete konsiderata aparte; oni uzu op nur se oni celas atentigi pri kvanto konsiderata kiel formanta tuton. Oni povas laŭplaĉe diri: ili marŝis po 4 en ĉiu vico, ili marŝis kvarope en vicoj, ĉar ambaŭ frazoj estas sume samsignifaj; sed la frazo: en tiu urbo miloj da mizeruloj loĝas po 8 aŭ 10 (anstataŭ: okope aŭ dekope) en unu ĉambro ne estas taŭga, ĉar oni ĝuste intencas insisti pri la kontraŭhigiena kuneco kaj opeco. Kontraŭe estas taŭga la frazo: la ekskursantoj devis disiĝi por la nokto kaj loĝi po 2 aŭ 3 en diversaj hoteloj, ĉar oni ĝuste intencas insisti pri la neatendita diseco de la kunvojaĝantoj.
Rim. 3: Mi ne konsentas kun la PVa-PIVa rimarko. Mi opinias maltaŭga la frazon ili marŝis kvarope en vicoj por la senco „ili marŝis en vicoj po kvar“; kaj mi opinias bona la frazon en tiu urbo miloj da mizeruloj loĝas po okope aŭ po dekope en (unu) ĉambro. Vd mian rimarkon ĉe op. [Sergio Pokrovskij]
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
15. Plena Analiza Gramatiko, §395
france:
~grande: en gros. ~detale: au détail. ~pece: à l'unité.
hispane:
por pieza, por unidad ~grande: al por mayor. ~detale: al por menor. ~pece: por unidad.
hungare:
~grande: nagyban. ~detale: kicsiben.
pole:
~grande: hurtem. ~detale: detalicznie. ~pece: po kawałku.
rumane:
~grande: angrosist, en gros. ~detale: cu amănuntul. ~pece: bucată cu bucată.
ruse:
по ~grande: оптом. ~detale: в розницу. ~pece: поштучно.
III.
Vortero kun la sencoj 1, 2.

poa

Indikita rilate al unuo de kalkulo aŭ mezurunuo: la poa prezo de la tagmanĝo ne estis tre granda (t.e. kvociento de la tuta prezo per la nombro de la partoprenintoj); helodenso […] mezurata en poa kvanto de energio je kvadrata centimetro [16]; tio ebligas distingi inter demandoj poaj (pri ĉiu ano dise) kaj opaj (pri la tuta grupo) [17].
SUB:specifa3
16. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, dens
17. Sergio Pokrovskij: Diversaj ioj, LOdE numero 81 (2001:7)
angle:
individual
ĉeĥe:
po jednom
france:
par pièce, à l'unité
germane:
jeweilige
hispane:
individual, distribuida
pole:
za sztukę, pojedynczo
rumane:
pentru art, singur
ruse:
удельный, душевой, распределённый
slovake:
po jednom

po-signo

KOMP La signo @, tradicie uzata en anglalingvaj landoj por indiki podetalan prezon, kaj enirinta Askion kiel parto de Usona negocista tradicio; en komputiko ĝi ricevis novajn diversajn signifojn, plej grave en la retpoŝtaj adresoj. SIN:heliko 3
angle:
at sign
ĉeĥe:
znak zavináč @
ĉine:
小老鼠 [xiǎolǎoshǔ]
france:
arobase
germane:
At-Zeichen
hispane:
arroba
hungare:
egységárjel, kukac
nederlande:
apenstaart
pole:
małpa, znak @
rumane:
a-rond, semn @
ruse:
собака (знак)
slovake:
znak zavináča @

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
~-signo: Mankas fontindiko.
~-signo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.